Antologio estas kolekto da mallongaj aŭ mallongigitaj prozaj aŭ poeziaj pecoj, kompilita laŭ beletraj vidpunktoj.
"La grekdevena nocio antologio signifas florkolekto. La tasko de verkoj kun tiu nomo estas prezenti al la publiko legindajn erojn el la beletristiko de iu popolo aŭ nacio. Tial la kompilantoj ĉiam devas elekti el amaso da verkoj laŭ antaŭe destinita plano, ĉar pro la kutime tro limigita amplekso de tiaj beletraj bukedoj la enhavo de la antologioj regule volas aŭ povas lumigi nur unu aŭ plurajn aspektojn de la koncerna literaturo." (Wilhelm Herrmann)
El Slava Literaturo. Kompilinta de Ossaka Kenĵi; Japana Esperanto-Instituto, Tokio, 1934(?)
„ Legaĵoj el Turgenjev, Sienkiewicz, Tolstoj, Korolenko, Ĉeĥov, Puŝkin, Gogol, kaj Andrejev, kun lingvaj klarigoj. Bona kolekto, kiu jam atingis duan eldonon. ”