Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                

Batalo de Britio

aerbatalo en 1940 inter Britio kaj Nazia Germanio
(Alidirektita el Batalo de Anglio)

La Batalo de Britio estis aera kampanjo ĉefe super la suda kaj centra Britio inter germana Germana Aerarmeo kaj Reĝa Aerarmeo dum la Dua Mondmilito, en la periodo de la 10-a de julio ĝis la 31-a de oktobro 1940. Oni ĝin difinas, precipe en brita historiografio, ankaŭ kiel Battle of Britain, kaj germanoj nomis ĝin kiel la Operaco Seelöwe (vidu la apudan mapon). Tio estis la unua kampanjo farata nur pere de aviado kaj ĝi estis la plej peza aerbombada militkampanjo ĝis tiam.

Batalo de Britio
Konflikto: Dua Mondmilito
Heinkel He-111 sur la London, 1940.
aerbatalo
Daŭro: julio 1940 - oktobro 1940
Loko: Manika markolo kaj Unuiĝinta Reĝlando
Rezulto: Venko de Britio
Haltiĝo de Operaco Marleono
Flankoj
Unuiĝinta Reĝlando
Brita imperio
Itala reĝlando
Nazia Germanio
Komandantoj
Hugh Dowding
Keith Park
Trafford Leigh-Mallory
Quintin Brand
Richard Saul
Hermann Göring
Albert Kesselring
Hugo Sperrle
vdr

La celo de la germanoj estis venki la Britan Aeran Forton, alporti Brition al batalhalto aŭ akiri aeran superecon, kiu ebligus Operaco Marleono, la germana invado planita por Britio. La kampanjo finiĝis per germana fiasko, kaj germana aera supereco ne estis atingita. Estis la unua fojo, ke la germanoj ne atingis siajn celojn en milita kampanjo ekde la komenco de la milito.

La tempa periodo ĉi tie donita estis enkondukita de britaj historiistoj kaj respegulas periodon de la plej intensaj dumtagaj aeratakoj. Germanaj historiistoj pli ofte skribas pri aŭgusto 1940 – majo 1941 (tiam Germanio retirigis siajn aviadilojn orienten por la Operaco Barbaroso).

La nomo de la kampanjo ricevis de Winston Churchill, la ĉefministro de Britio, en sia parolado "Ĉi tio estis ilia plej bela horo":

Kio estis nomita de generalo Maxime Weygand la batalo por Francio finiĝis. Mi supozas, ke la batalo por Britio estas komenconta.

Kulmina tago

redakti

13.08.1940: La batalo plifortiĝis, Luftwaffe lanĉis serion da atakoj al britaj aeraj bazoj kaj radaro-instalaĵoj - el ĉ. 1500 atakaviadiloj oni pafalterigis 34 (oktobre polaj pilotoj de ĉasaviadiloj konsistis jam kvinonon de la britaj kaj pafalterigis pli ol 200 atakaviadilojn el 1773).

15.09: Kulmina tago en la batalo de Britio, festata kiel Battle of Britain Day. Germanoj perdis pli ol 60 aviadilojn, pli ol 80 germanaj pilotoj pereis, multaj vundiĝis aŭ iris al mallibero. Polaj ĉasaviadilistoj dum la tuta tago pafe alterigis 26 germanajn aviadilojn.

18.09: En Northold (kvartalo de Londono) Supera Komandanto divizia generalo Władysław Sikorski dekoris per Milita Ordeno Virtuti Militari 16 polajn pilotojn de la Skadro 303, pri kio skribis interalie "Polska Walcząca" (Pollando Batalanta)

12.10: "Polska Walcząca" nomis la polan skadron 303 la plej bona aviada divizio de la tuta Aliancana armeo

Datrevena premiero en 1969 de la brita filmo "Batalo de Britio", reĝisorita de Guy Hamilton.

Flug-asoj de la batalo

redakti

Pollando

redakti
 
La pilotoj de Ĉeĥoslovakio de la Skadro-310, 1940

En la batalo unue en la konsisto, kaj poste flanke de la Reĝa aerarmeo, batalis 4 polaj skadroj: 2 bombaj (300 kaj 301), 2 ĉasaviadilaj (302 kaj 303) kune kun 81 polaj pilotoj en la britaj skadroj, sume 145 polaj pilotoj (mortfalis 28 ne konsiderante Josef František), kio estis 5% de la batalantaj RAF-pilotoj. Poloj pafalterigis ĉirkaŭ 170 germanajn aviadilojn, damaĝis 36, kio estis ĉirkaŭ 12% de la perdoj de Luftwaffe. Skadro-303 estis la plej bona aviada unuo, partoprenanta la batalon de Britio – ĝi anoncis pafalterigon de 126 malamikaj aviadiloj. Polaj pilotoj pafalterigis 2 germanajn la plej bonajn flug-asojn (unu travivis).

Militaj operacoj de la polaj pilotoj defende de Britio oni memorigis postmilite sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio sur unu el tabuloj: „BITWA O W. BRYTANIĘ VII–IX 1940”, kaj post 1990 – „BITWA O ANGLIĘ 10 VII – 31 X 1940”.

Sperton de polaj kriptologoj, kiel Marian Rejewski, pri rompo de ĉifritaj de la Enigma komunikoj britoj utiligis por ekkono de multe da germanaj sekretaj planoj.

Vidu ankaŭ

redakti

Interesaĵoj

redakti

1940

  • 7.08. En Nov-Jorko "Nowy Świat" citis enkondukan artikolon "Pola persisto" laŭ kanada revuo "Kingston Whig-Standard" pri ironio de la sorto, ke poloj al kiuj Aliancanoj rifuzis helpon dum la germana invado en Pollandon batalis kadre de sia armeo en Francio kaj nun batalos defende de Anglio
  • 31.08.: En sia unua batalflugo polaj pilotoj de Skadro 303 pafalterigis dum 15 minutoj 6 Messerschmitt (po unu el ĉiu skipo)
  • 17.10.: en malsanulejo de Londono mortis pro vundoj post bombado de la urbo pola standardisto Walenty Wójcik

1941

  • 23.03.: Nov-Jorko: "New York Post" publikigis artikolon de sia milita korespondanto Paul A. Tierney Poland Still Lives in the British Army, kun aparta substreko de la mirinda kontribuo de polaj pilotoj en la Batalo de Anglio
  • 14.10.: Al Londono alvenis granda nombro de polaj aviadilistoj, liberigitaj de militkaptitejoj en Sovetunio - oni atendis sume 1000 pilotojn

Bibliografio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti