Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                

Bronisław Komorowski

politikisto

Bronisław Maria KOMOROWSKI (naskiĝis la  4-an de junio 1952(nun 1952-06-04) en Oborniki Śląskie, Pollando)[1] estas pola historiisto, politikisto, aktiva membro de centr-dekstra partio Civitana Platformo. De 2010 ĝis 2015 li estis prezidento de Pollando.

Bronisław Maria Komorowski
Persona informo
Bronisław Maria Komorowski
Naskiĝo la  4-an de junio 1952(nun 1952-06-04) (do nun 72-jara)
en Oborniki Śląskie, Pollando
Religio romkatolika kristano
Lingvoj pola vd
Loĝloko Oborniki ŚląskiePoznanoJózefówPruszkówVarsovio vd
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Varsovio - historioscienco (1971–1977) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Civitana Platformo (2001 ĝis nun)
Subskribo Bronisław Komorowski
Familio
Dinastio House of Komorowski (Korczak) vd
Patro Zygmunt Komorowski (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Jadwiga Komorowska (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Anna Komorowska (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 5
Profesio
Okupo politikisto
historiisto
disidento Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Varsovio vd
En TTT Oficiala retejo vd
5-a prezidento de Pollando
Dum 6-a de aŭgusto 20106-a de aŭgusto 2015
Antaŭulo Lech Kaczyński
Sekvanto Andrzej Duda
marŝalo de la pola Sejmo
Dum 5-a de novembro 20078-a de julio 2010
Antaŭulo Ludwik Dorn
Sekvanto Grzegorz Schetyna
ministro pri defendo de Pollando
Dum 16-a de junio 200019-a de oktobro 2001
Antaŭulo Janusz Onyszkiewicz
Sekvanto Jerzy Szmajdziński
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tuj post kraŝo de aviadilo la 10-an de aprilo 2010, en kiu pereis interalie la ĝistiama prezidento Lech Kaczyński, laŭ la Konstitucio de Pola Respubliko la prezidentan oficon komisie transprenis Bronisław Komorowski en sia funkcio esti marŝalo (estro) de la pola Sejmo[2]. La portempan oficon li plenumis ĝis la 8-a de julio, kiam li forlasis la deputitan kaj la marŝalan oficojn. La 4-an de julio 2010 li estis en baloto elektita nova Prezidento de Pollando, kaj sian oficon plenumas ekde la ĵuro la 6-an de aŭgusto 2010. Li estis kandidato por Prezidento de Pollando en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015. Dum la 2-a etapo li malvenkis kontraŭ Andrzej Duda.

Esperanto

redakti

Kiel Marŝalo de Sejmo li estis la Alta Protektanto de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Bjalistoko en 2009. Post lia ĵuro kiel prezidento de Pollando, li ricevis oficialajn gratulojn de UEA[3]:

 
 (...) Ekde la apero de la unua lernolibro de Esperanto en Varsovio ĝis la regule daŭrantaj Esperanto-elsendoj de la Pola Radio Via lando akiris kaj konservas specialan lokon en la koroj de esperantistoj (...) Kun granda ĝojo ni vidas, ke ĝuste Vi, la Alta Protektanto de nia pasintjara kongreso, nun okupas la plej altan oficon de Pollando. 
— Osmo Buller en gratula letero al Bronisław Komorowski lige al lia ekofico kiel ŝtatestro
 
Jen la rezultoj de la 1-a etapo de la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015 en la unuopaj distriktoj

Okaze de la 125 jaroj de la lingvo Esperanto li dekrete atribuis altajn ŝtatajn ordenojn pro la E-agado kaj popularigado de pola kulturo en la mondo al jenaj elstaraj esperantistoj: Etsuo Miyoshi, Jozefo Golec, Eugen Macko, Jerzy Antoni Walaszek, Edward Kozyra, Ireneusz Wilczyński, Edward Jaśkiewicz, Stanisław Rynduch, ...

 
Bronisław Komorowski kun Bogdan Borusewicz, Lech Kaczyński kaj Valdas Adamkus, la 11-an de novembro 2007
 
Bronisław Komorowski (plej maldekstre) kun Lech Kaczyński kaj Nicolas Sarkozy (2008)
 
Komorowski gvidas kunsidon de Sejmo kiel sejmmarŝalo (2007)
 
Dum la prezidenta ĵuro antaŭ la Nacia Asembleo (Pola Sejmo kaj Pola Senato), la 6-an de aŭgusto 2010
 
Prezidento Bronisław Komorowski kun antaŭaj prezidentoj de Pollando, Lech Wałęsa kaj Aleksander Kwaśniewski
 
La solenaĵo okaze de la 600-jara jubileo de Batalo de Grunwald kun la partopreno de la oficialaj delegacioj el Pollando kun Prezidento Bronisław Komorowski , Litovio kun Prezidento Dalia Grybauskaitė, Rumanio kaj Moldavio, la 17-an de julio 2010

La ŝtataj vizitoj

redakti