Jerzy Szmajdziński
Jerzy Andrzej SZMAJDZIŃSKI (naskiĝis la 9-an de aprilo 1952 en Vroclavo, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) estis pola politikisto, deputito kaj vicmarŝalo de la pola parlamento kaj ministro pri nacia defendo. Mortis kun 95 aliaj personoj (interalie kun Prezidento de Pollando, Lech Kaczyński) dum kraŝo de la prezidenta aviadilo, kiam flugis en nacia reprezentaro al la 70-datrevenaj solenaĵoj pri Masakro de Katyn.
En la pola parlamento estis deputito de 1985 ĝis 2010 senpaŭze, li estis i.a. prezidanto de la Parlamenta Klubo de la Alianco de Demokrata Maldekstrularo (AdDM), de 2007 plenumis oficon de vicmarŝalo de la parlamento. Dum la jaroj 2001-2005 estis ministro pri nacia defendo en la registaroj de Leszek Miller kaj Marek Belka. Dekomence estis en aŭtoritatoj de AdDM, en 2008 ekestis vicprezidanto de la partio. En decembro 2009 estis nomumita kiel kandidato de AdDM por posteno de la prezidento de Pollando en balotoj en 2010.
Esperanto
redaktiDum 2008 li kiel Vicprezidanto de Pola Parlamento apogis la iniciativon de Kazimierz Krzyżak ke Pola Sejmo faru la rezolucion okaze de 100-jara Jubileo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj sendu la komunan leteron de Pola Parlamento al la Norvega Nobel-Komitato en Oslo por la Nobel-premio pri paco por UEA - rezulte la 12-an de junio 2008 la Pola Parlamento unuanime apogis la rezolucion favoran por Esperanto kaj decembre 2008 sendis la menciitan komunan leteron de Sejmo al la Komitato. Tuj antaŭ sia morto, la 4-an de marto 2010, laŭ la streboj de Iniciata Grupo "Esperanto por Eŭropa Unio" li renkontiĝis kun d-rino Ilona Koutny kaj kun anoj de Iniciata Grupo - Edward Kozyra, Kazimierz Krzyżak, Franciszek Witucki kaj Marian Zdankowski[1]. La interparoloj temis pri egaligi Esperanton kun aliaj fremdaj lingvoj en la pola edukad-sistemo. Laŭ rakonto de partoprenantoj, li deklaris apogi la iniciativon.