Empire State Building
La Empire State Building (empajer stejt bilding) estas ŝtalbetona artdekora nuboskrapulo en Novjorko kun 102 etaĝoj, kun alto de 381 m, kun bazo de preskaŭ unu hektaro. La konstruo troviĝas en Meza Manhatano, ĉe la angulo de Fifth Avenue (5a Avenuo) kaj la Strato 34-a. Ĝi estis desegnita de la arkitektura firmao Shreve, Lamb & Harmon kaj finkompletigita en 1931 kaj estis siatempe la plej alta nuboskrapulo (anstataŭante la Chrysler Building). Ĝi estis ĝis 1954 plej alta konstruaĵo de la mondo, aŭ ĝis 1972, ĝis malfermo de World Trade Center. Oni ekipis ĝin en 1950 per televida anteno, altigante ĝin ĝis 449 m. La konstruaĵo havas tegmentan alton de 380 m kaj staras totale 443.2 m alte, inklude ties anteno. La nomo estis derivita el "Empire State", kromnomo de Novjorkio, kio estas de nekonata origino.
Empire State Building | |||||
---|---|---|---|---|---|
burokonstruaĵo nubskrapulo vidindaĵo | |||||
Bazaj datoj | |||||
Konstrustilo | artdekora arkitekturo vd | ||||
Arkitekto | Shreve, Lamb & Harmon vd | ||||
Estiĝo | 1-a de majo 1931 | ||||
Malfermo | 1-a de majo 1931 | ||||
Areo | 2 248 355 m² | ||||
Lando | Usono vd | ||||
Situo | Manhatano | ||||
Situanta sur | Kvina Avenuo • 34-a Strato | ||||
Poŝtkodo | 10118 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 40° 44′ 54″ N, 73° 59′ 7″ U (mapo)40.748333333333-73.985277777778Koordinatoj: 40° 44′ 54″ N, 73° 59′ 7″ U (mapo) [+] | ||||
| |||||
Parto de | Sep Mirindaĵoj de la Moderna Mondo vd | ||||
Posedata de | Empire State Realty Trust vd | ||||
| |||||
Retejo | http://www.esbnyc.com | ||||
Post la eventoj de 11-a de septembro 2001 ĝi iĝis denove plej alta konstruaĵo de Novjorko kaj nun la dua plej alta nuboskrapulo de Usono post la 443 m alta Willis-Turo en Ĉikago. Fakte ĝi estis denove la plej alta konstruaĵo de Novjorko ĝis la nova One World Trade Center preterpasis ĝin ankoraŭ dum konstruo en aprilo 2012. En 2019, la Empire State Building estas la sepa plej alta konstruaĵo en Novjorko, nome sesa plej alta kompletita nuboskrapulo en Usono kaj la 45a plej alta en la mondo. Ĝi estas ankaŭ la sesa plej alta strukturo en Ameriko.
La loko de la Empire State Building, en la kvartalo "Midtown South" (Suda Mezurbo) sur la okcidenta flanko de la Kvina Avenuo inter Okcidente la 33a kaj 34a Stratoj, estis origine parto de farmo en la komenco de la 18-a jarcento, poste iĝis la loko de la hotelo Waldorf–Astoria en 1893.[1] En 1929, Empire State Inc. akiris la lokon kaj faris planojn por konstrui tie nuboskrapulon. La desegno por la Empire State Building estis ŝanĝita dekkvin fojojn ĝis oni certis, ke ĝi estos la plej alta konstruaĵo en la mondo. La konstruado startis la 17an de marto, 1930, kaj la konstruaĵo malfermiĝis dektri kaj duono monatojn poste nome la 1an de majo, 1931. Spite la reklamadon pri la konstruado de la domego, iliaj posedantoj malsukcesis profiti ĝis komenco de la 1950-aj jaroj. Tamen, ekde ties malfermigo, la arkitekturo "Art Deco" de la konstruaĵo kaj la subĉiela observejo estis populara allogaĵo, kaj ĉirkaŭ 4 milionoj da turistoj el la tuta mondo vizitis la rigardejojn de la 86a kaj de la 102a etaĝoj de la konstruaĵo ĉiun jaron.[2]
La Empire State Building staras ene de unu mejlo de aliaj turismaj altiraĵoj de "Midtown" (Mezurbo) kiel la Granda Centra Stacidomo, la Pensivania Stacidomo, la Madison Square Garden, Koreatown (Koreurbo), kaj la Placo Macy's Herald Square.
La Empire State Building estas usona kultura ikono kaj tiel ĝi aperis en pli ol 250 televidaj programoj kaj filmoj ekde la apero de la filmo King Kong en 1933. Kiel simbolo de Novjorko, la turo estis nomita kiel unu el la Sep Mirindaĵoj de la Moderna Mondo fare de la usona "American Society of Civil Engineers". La Empire State Building kaj ties teretaĝa interno estis desegnita kiel urba mejloŝtono fare de la komitato New York City Landmarks Preservation Commission, kaj tio estis konfirmita kiel tia fare de la stabanaro New York City Board of Estimate. Ĝi ankaŭ estis deklarita Nacia Historia Loko en 1986, kaj estis rangigita en la nombro unua en la Listo de Usona Favorita Arkitekturo de la Usona Instituto de Arkitektoj en 2007.
Historio
redaktiLoko
redaktiLa tereno estis origine parto de la farmo de Mary kaj John Murray sur la monteto Murray.[3][4] La plej frua registrita grava agado sur la loko okazis dum la Usona Milito de Sendependeco, kiam la trupoj de la generalo George Washington retiriĝis el la Britoj post la Batalo de Kip's Bay.[4] En 1799, John Thompson (aŭ Thomson; depende de la fonto)[4] aĉetis 20-akrean terenon kio estus limigita de nuntempaj Avenuo Madison, 36a Strato, Sesa Avenuo kaj la 33a Strato, tuj norde de la farmo Caspar Samler. Li pagis totalon de 482 Britaj pundoj por la tereno, ekvivalento al ĉirkaŭ 2,400 dolaroj de tiu epoko, aŭ ĉirkaŭ 38,226 pundoj (47,565 dolaroj) de la aktualo.[5] Kelkaj fontoj diris, ke tiu aĉeto estis farita per 2,600 dolaroj.[6][7] Oni diris, ke Thompson estis vendinta la farmon al Charles Lawton por 10,000 dolaroj (egale al 275,287 dolaroj de nuntempe) la 24an de septembro, 1825.[7] La kompletaj detaloj de tiu vendo estas neklaraj, ĉar partoj de la dokumentoj kiuj atestis pri la vendo poste perdiĝis.[4] En 1826, John Jacob Astor el la elstara familio Astor aĉetis la teron el Lawton kontraŭ 20,500 dolaroj.[8][9] Kelkaj fontoj diras, ke la farmo eble estis aĉetita de Charles Lawton kontraŭ 10,000 dolaroj en 1825 kaj de la filo de John Jacob Astor nome William Backhouse Astor Sr. en 1827,[6][7] sed aliaj diras, ke John Jacob aĉetis la farmon de Thompson rekte en 1826.[10] Tio miksas la aĉeton fare de John de la tuta tereno kun la posta aĉeto fare de William de duona intereso kio inkludis la terenon kie nune estas la Empire State Building.[11] La Astor-oj aĉetis ankaŭ terpecon el la familio Murray.[8] La filo de John Jacob nome William Backhouse Astor Sr. aĉetis duonintereson en la propraĵo kontraŭ 20,500 dolaroj la 28an de julio, 1827,[6][7][12] nome terpecon de la Kvina Avenuo el la 32a al la 35a stratoj.[11]
La 13an de marto, 1893, la nepo de John Jacob Astor Sr nome William Waldorf Astor malfermis la Hotelon Waldorf sur la loko[13][14] kun la helpo de hotelisto George Boldt.[15] La 1an de novembro, 1897, la kuzo de Waldorf nome, John Jacob Astor la 4-a, malfermis la 16-etaĝan Hotelon Astoria sur apuda loko.[16][13][17] Kune, la kombinitaj hoteloj havis totalon de 1,300 dormoĉambroj kio faris ĝin la plej grandan hotelon en la mondo tiame.[18] Post la morto de Boldt, komence de 1918, la hotelo estis aĉetita de Thomas Coleman du Pont.[19][20] Ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj, la hotelo estis aktualigita kaj la elegantuloj de Novjorko translokiĝis multe pli for norden el la 34a Strato.[21] La familio Astor decidis konstrui anstataŭigan hotelon pli en la urbon,[13] kaj vendis la hotelon al Bethlehem Engineering Corporation en 1928 kontraŭ 14–16 milionoj da dolaroj.[21][6] La hotelo kiu estis sur la loko kie nune estas la Empire State Building fermiĝis la 3an de majo, 1929.[16]
Planoj
redaktiBethlehem Engineering Corporation origine intencis konstrui 25-etaĝan oficejaran konstruaĵon sur la loko de la hotelo Waldorf–Astoria. La kompania prezidanto, Floyd De L. Brown, pagis 100,000 dolarojn el la 1 miliono da dolaroj de pagopromeso postulita por ekkonstrui sur la turo, kun la promeso ke la diferenco estu pagita poste.[13] Brown prunteprenis 900,000 dolarojn el banko, sed poste malplenumis la pagon el la prunto.[22][23]
La tereno estis tiam revendita al Empire State Inc., nome grupo de riĉaj investistoj inter kiuj Louis G. Kaufman, Ellis P. Earle, John J. Raskob, Coleman du Pont kaj Pierre S. du Pont.[22][23][25] La nomo venis el la subŝtata kromnomo "Empire State" por Novjorkio.[26] Alfred E. Smith, iama Guberniestro de Novjorkio kaj kandidato al la usona prezidenteco kies kampanjo de 1928 estis administrita de Raskob,[27] estis nomumita kompaniestro.[22][23][6] La grupo aĉetis ankaŭ apudan terenon por ke ili havu la 2 akreojn necesajn por la tura bazo, kaj tiel la kombinita areo estis 130 m larĝa por 61 m longa.[28] La entreprenaro Empire State Inc. estis anoncita al la publiko en aŭgust 1929.[29][28]
Empire State Inc. kontraktis kun William F. Lamb, de la arkitektura firmo Shreve, Lamb and Harmon, por krei la konstrudesegnojn.[30][31] Lamb produktis la planojn de la konstruaĵoj en ĝuste du semajnoj uzinte la pli fruajn desegnojn de la firmao por la Reynolds Building de Winston-Salem, Norda Karolino kiel la bazo.[26] Konkurence, la partnero de Lamb Richmond Shreve kreis "apartajn diagramojn" de la projektaj postuloj.[32] La juraj postuloj de la "1916 Zoning Act" devigis Lamb desegni strukturon kiu havigu recesojn rezulte en tio ke la malsupraj etaĝoj estu pli grandaj ol la supraj etaĝoj.[33] Tiel, la turo estis desegnita el supre malsupren,[34] kio havigas al ĝi aspekton de "krajono".[35]
La origina plano de la konstruaĵo estis 50 etaĝoj,[24] sed tio poste pliiĝis al 60 kaj poste al 80 etaĝoj.[28] Limigoj pri alteco estis aprobitaj por najbaraj konstruaĵoj[28] por certigi, ke la kvindek pintaj etaĝoj de la planita 80-etaĝa, 300 m alta konstruaĵo[36][37] havu nemalhelpitajn vidaĵojn de la urbo.[28] The New York Times laŭdis la proksimecon de la loko al la publika transporto, kun la stacio Brooklyn–Manhattan Transit de la 34a Strato kaj tiu de la "Hudson and Manhattan Railroad" de la 33a Strato nur unu domblokon for, same kiel la stacio Pensilvania du domblokojn for kaj la Granda Centra Stacidomo naŭ domblokojn for kiel la plej proksimaj. Ĝi laŭdis ankaŭ la 280,000 m² de proponita grundospaco apud "unu el la plej aktivaj partoj de la mondo".[28]
Kiam la planoj por la Empire State Building estis finigotaj, aperis intensa konkurenco en Novjorko por la titolo de "plej alta konstruaĵo en la mondo". Kaj la konstruaĵo de 40 Wall Street (tiam la Banko de Manhatano) kaj la Chrysler Building en Manhatano sopiris por tiu distingo kaj estis jam konstruataj kiam komenciĝis la laboro en la "Empire State Building".[36] Tiu "Kurkonkurenco al la ĉielo", "Race into the Sky", kiel la populara gazetaro nomis ĝin tiam, estis reprezenta de la enlanda optimismo de la 1920-aj jaroj, nutrita de la konstrueksplodo en la plej gravaj urboj.[38] La turo de 40 Wall Street estis reviziita, en aprilo 1929, el 260 m al 282 m kio faris ĝin la plej alta en la mondo.[39] La Chrysler Building aldonis sian 56 m ŝtalan pinton al sia tegmento en oktobro 1929, tiele portante ĝin ĝis alto de 319 m kaj tiele ege superante la alton de la konstruaĵo de 40 Wall Street.[36] La disvolvigisto de Chrysler Building, nome Walter Chrysler, konstatis, ke ankaŭ la alto de lia turo superos tiun de la "Empire State Building", ordoninte sian arkitekton, William Van Alen, ŝanĝi la originan tegmenton de Chrysler el senpinta kupolo de romanikeca arkitekturo al mallarĝa ŝtala spajro.[39] Raskob, sopirante, ke la "Empire State Building" estu la plej alta de la mondo, reviziis la planojn kaj aldonis kvin etaĝojn kaj spajron; tamen, la novaj etaĝoj devis esti retiritaj pro la projekciita ventopremo de la etendigo.[40] La 18an de novembro, 1929, Smith akiris areon en 27a–31a Okcidente de 33a Strato, per kio li aldonis 23 m al la larĝo de la proponita loko por la oficejaro.[41][42] Du tagojn poste, Smith anoncis la ĝisdatigitajn planojn por la nuboskrapulo kiuj inkludis rigardejon sur la tegmento de la 86a etaĝo je alto de 320 m, pli alte ol la 71a-etaĝa rigardejo de Chrysler.[40]
Tiel la 1,050-futa "Empire State Building" estus nur 1.2 m pli alta ol la Chrysler Building,[40][43] kaj Raskob timis, ke Chrysler povas klopodi "fari trikon kiel kaŝi stangon en la spajro kaj poste starigi ĝin en la lasta minuto."[24][44][43] La planoj estis reviziitaj unu lastan fojon en decembro 1929, por inkludi 16-etaĝan, 61 m metalan "kronon" kaj aldonan 68 m ankrejan maston intencitan por aerŝipoj. La tegmentalto tiam estis jam 380 m, kio faris ĝin la plej alta konstruaĵo en la mondo pro multege, eĉ sen kalkuli la antenon.[45][24][46] La aldono de la aerŝipa stacio signifis, ke alia etaĝo, nume la 86a etaĝo, devas esti konstruita sub la krono;[46] tamen, malkiel ĉe la spajro de Chrysler, la masto de la "Empire State" utilos por praktika celo.[44] La fina plano estis anoncita al la publiko la 8an de januaro, 1930, ĝuste antaŭ la ekkonstruo. The New York Times informis, ke la spajro estis frontanta kelkajn "teknikajn problemojn", sed ili "ne estis pli grandaj ol tiuj espereblaj sub tia nova plano."[47] Tiam la bluepresaĵoj por la plandesegnoj de la konstruaĵo estis trapasintaj ĝis dekkvin versioj antaŭ ili estis aprobitaj.[24][48][49] Lamb priskribis la aliajn specifojn kiujn li estis ricevinta por la fina, aprobita plano jene:
|
La kontraktistoj estis "Starrett Brothers and Eken", tio estas Paul kaj William A. Starrett kaj Andrew J. Eken,[51] kiuj estis konstruintaj ankaŭ aliajn novjorkajn konstruaĵojn kiel la originaj urberoj Stuyvesant, Starrett kaj la Turon Trump.[52] La projekto estis financita ĉefe de Raskob kaj de Pierre du Pont,[53] dum la "General Builders Supply Corporation" de James Farley liverigos la konstrumaterialojn.[30] John W. Bowser estis la konstrua superinspektisto de la projekto,[54] kaj la pristruktura inĝeniero de la konstruaĵo estis Homer G. Balcom.[31][55] La ĝusta finkompletiga laborplano bezonis la komencon de la konstruo eĉ se la desegnado ne estis ankoraŭ finkompletigita.[56]
Konstruo
redaktiLa konstruaĵon planigis la borsa spekulisto kaj fondinto de la entrepreno General Motors John Jacob Raskob, kiu komisiis la arkitekton William F. Lamb pri la planado. Tiam Raskob kredis je ĝenerala riĉiĝo de ĉiu. Kiam la borso kolapsis en oktobro 1929, ĉesis ankaŭ la konstruoj. Sed la konstrulaboroj de Empire State Building komenciĝis en marto de 1930 kaj pli frua guberniestro de Novjorko kaj prezidanto de Empire State Corporation Alfred E. Smith metis ceremonie la bazan ŝtonon en septembro 1930.
La malkonstruo de la malnova hotelo Waldorf–Astoria ekis la 1an de oktobro, 1929.[57] Malmunti la iaman konstruaĵon estis peniga laboro, ĉar la hotelo estis konstruita uzante pli rigidajn kaj fortikajn materialojn ol antaŭaj konstruaĵoj. Krome, la granito, lignotabuloj kaj "'valoraj' metaloj [de la malnova hotelo] kiel plumbo, latuno kaj zinko" ne estis tiam tre demanditaj de la industrio, kio rezultis en problemoj por ilia malaperigo.[58] Plej el la ligno estis amasigita sur amasejo en la apuda 30a Strato aŭ estis bruligita en marĉo aliloke. Multo de la aliaj materialoj kiuj estis forminta la malnovan hotelon, kiel granito kaj bronzo, estis forĵetita en la Atlantika Oceano apud Sandy Hook, Nov-Ĵerzejo.[59][60]
En la momento de la malkonstruo de la hotelo, Raskob estis certiginta la postulitan financon por la konstruo de la domego.[61] La plano estis ekkonstrui iom poste en tiu sama jaro sed, la 24an de oktobro, la Novjorka Borso suferis subitan katastrofon kio markis la komencon de la unujardeka Granda Depresio. Spite la ekonomian kolapson, Raskob malakceptis nuligi la projekton pro la progreso kiu jam estis farita en tiu momento.[29] Nek Raskob, kiu estis haltiginta sian spekuladon en la borso la antaŭan jaron, nek Smith, kiu ne havis borsajn investojn, suferis multe finance en la katastrofo.[61] Tamen, plej el la aliaj investistoj estis tuŝitaj kaj kiel rezulto, en decembro 1929, Empire State Inc. atingis pruntedonon de 27.5 milionoj da dolaroj el la sekurentrepreno Metropolitan Life Insurance Company kaj tiel la konstruado povis komenci.[62] La borsa katastrofo rezultis en la haltigo por la peto de nova oficeja spaco, Raskob kaj Smith tamen startis la konstruadon,[63] ĉar nuligi la projekton estus rezultinta en pli grandaj perdoj por la investistoj.[29]
Oni subskribis kontrakton pri la struktura ŝtalo en la 12a de januaro, 1930,[64] kaj la elfosado de la loko startis dek tagojn poste nome la 22an de januaro,[65] antaŭ la malnova hotelo estis komplete detruita.[66] Du dekdu-horaj vicoj, konsistantaj el po 300 homoj, laboris kontinue por elfosi la 17 m fundamenton.[65] Malgrandaj pilieraj truoj estis elfositaj en la grundo por esti hejmo de la cementaj bazoj kiuj estos subtenantaj la ŝtaltrabaron.[67] Elfosado estis preskaŭ kompleta komence de marto,[68] kaj la konstruado de la domego mem startis la 17an de marto,[69][30] tiel ke la konstruistoj metis la unuajn ŝtalajn kolonojn sur la finkompletigitan bazon antaŭ la cetero de la bazo estis finigitaj.[70] Ĉirkaŭ tiu tempo, Lamb faris gazetaran konferencon pri la planoj por la konstruado. Li priskribis reflektajn ŝtalpanelojn paralelajn al la fenestroj, la fasado de grandaj blokoj el kalkoŝtono de Indianao kiu estis iomete pli multekostaj ol pli malgrandaj brikoj, kaj la liniojn kaj konturojn de la turo.[45] Kvar kolosaj kolonoj, intencitaj por la instalado en la centro de la konstruloko, estis liveritaj; ili estis subtenontaj kombinitan mason de 4,500,000 kg kiam la konstruaĵo estos finigita.[71]
La struktura ŝtalo estis antaŭmendita kaj antaŭfabrikita antaŭvide de revizio de la urba regularo de konstruado kiu estus permesinta al la struktura ŝtalo de la "Empire State Building" subteni 18,000 pundojn por kvadrata colo (120,000 kPa), el 16,000 pundoj por kvadrata colo (110,000 kPa), tiele malpliigante la kvanton da ŝtalo necesa por la konstruaĵo. Kvankam la regularo pri 18,000-psi estis seklurece aprobita en aliaj urboj, la novjorka urbestro Jimmy Walker ne sprobis tiujn novajn kodojn en leĝo ĝis la 26 de marto, 1930, ĝuste antaŭ la ekkonstruado.[69][72] La unua ŝtala kadraro estis instalita la 1an de aprilo, 1930.[73] El tie, la konstruo laŭiris rapidan ritmon; dum unu etendo de 10 labortagoj, la konstruistoj starigis dekkvar etaĝojn.[74][30] Tio eblis pere de preciza kunordigo de la konstruplanado, same kiel pro la amasproduktado de komunaj materialoj kiel fenestroj kaj spandreloj.[75] En unu okazo, kiam liveristo ne povis akurate havigi malhelan marmoron de Hauteville, Starrett ŝanĝis al uzado de marmoro Rose Famosa el germana ŝtonminejo kiu estis aĉetita specife por havigi al la projekto sufiĉan marmoron.[67] La konstrulaboro okazis ĉe industria flubendo. En Pittsburgh oni produktis 50.000 ŝtalapogilon, kun tolero de 3 mm, kaj liveris ilin en 8 horoj al la konstruejo. En la interno oni instalis relparojn por facila transporto de materialoj. Post unu jaro kaj 45 tagoj oni komencis konstrui la etaĝojn, averaĝe po 4,5 en ĉiu semajno.
La skalo de la projekto estis amasa: kamionoj portis "16,000 kahelojn, 5,000 sakojn da cemento, 340 m³ da sablo kaj 300 sakojn da kalko" kiuj alvenis al la konstruejo ĉiun tagon.[76] Estis ankaŭ kafejoj kaj manĝejoj sur kvin el la nekompletigitaj etaĝoj por ke la laboristoj ne devos descendi al la teretaĝo por tagmanĝi.[77][78] Provizoraj akvokranoj estis instalitaj por ke la laboristoj ne devos perdi tempon aĉetante akvobotelojn el la teretaĝo.[77][79] Aldone, ĉaroj moveblaj sur malgranda fervoja sistemo transportis materialojn el la baza etaĝo[77] al la liftoj kiuj portis la ĉarojn al la dezirita etaĝo kie ili estis poste distribuitaj tra tiu nivelo uzante alian serion de reloj.[76][80][78] La 57,480 mallongaj tunoj (51,320 longaj tunoj) da ŝtalo menditaj por la projekto estis la plej granda iam unuopa mendo da ŝtalo tiame, enhavanta pli da ŝtalo ol tiu mendita por la Chrysler Building kaj por 40 Wall Street kombinite.[81][82] Laŭ la historiisto John Tauranac, konstrumaterialoj devenis el tre nombraj, kaj distantaj, fontoj el kio "kalkoŝtono el Indianao, ŝtalaj traboj el Picburgo, cemento kaj mortero el supra Novjorkio, marmoro el Italio, Francio kaj Anglio, ligno el arbaroj de la nordo kaj de la marbordo de Pacifiko, [kaj] ilaroj el Nova Anglio."[74] Ankaŭ la fasado uzis varion de materialo, ĉefe kalkoŝtono el Indianao sed ankaŭ nigra granito el Svedio, terakoto kaj brikoj.[83]
Ĉirkaŭ la 20a de junio, la subtena ŝtalstrukturo de la nuboskrapulo estis jam starigita ĝis la 26a etaĝo, kaj ĉirkaŭ la 27a de julio, la duono de la ŝtalstrukturo estis kompletigita.[76] Starrett Bros. kaj Eken baraktis por konstrui po unu etaĝon tage por rapidigi la konstruadon, celo kiun ili preskaŭ atingis per ritmo de 4 1⁄2 etaĝoj por semajno;[84][85] antaŭ tio, la plej rapida ritmo de konstruado por domego de simila alto estis estinta de 3 1⁄2 etaĝoj por semajno.[84] Dum la konstruado progresis, la finaj desegnoj por la etaĝoj estis desegnitaj el la teretaĝo supren (male al la ĝenerala desegno, kiu estis estinta el la tegmento malsupren). Kelkaj el la niveloj estis ankoraŭ atendantaj finan aprobon, kaj kelkaj ordonoj venis nur unu horon antaŭ la planfinigo.[84] La 10an de septembro, kiam la ŝtalvorko estis preskaŭ finkompletigita, Smith metis la angulŝtonon de la konstruaĵo dum ceremonio en kiu partoprenis miloj da personoj. La ŝtono enhavis skatolon kun tiutempaj objektoj kiel ekzemplero de New York Times de la antaŭa tago, serion de usona valuto kun ĉiuj pecoj de moneroj kaj monbiletoj stampitaj en 1930, historio de la loko kaj de la konstruaĵo, kaj fotoj de personoj partoprenintaj en la konstruado.[86][87] La ŝtala strukturo estis pintigita je 319 m la 19an de septembro, dekdu tagojn post la limdato kaj 23 semajnoj post la ekkonstruo.[88] Laboristoj starigis flagon pinte de la 86a etaĝo por marki tiun mejloŝtonon.[84][89]
Poste, la laboro de la interno kaj de la kroniga masto komenciĝis.[89] La ankreja masto pintis la 21an de novembro, du monatojn post la ŝtalverko estis kompletigita.[87][90] Dume, la laboro en muroj kaj interno estis progresanta je rapida ritmo, kaj la eksteraj muroj estis konstruitaj ĝis la 75a etaĝo kiam la ŝtalverko estis konstruita ĝis la 95a etaĝo.[91] La plej parto de la fasado estis jam finigita meze de novembro.[77] Pro la alto de la domego, ŝajnis malfacile havi multajn liftojn aŭ grandaj liftobudojn, kaj tial la konstruistoj kontraktis kun la liftentrepreno Otis Elevator Company la konstruadon de 66 veturilojn kiuj povas iri je 366 m/min, kio estis la plej granda liftomendo ĝis tiam en la mondo.[92]
Aldone al la tempolimigo kiun la konstruistoj havis, estis ankaŭ spacolimigoj ĉar la konstrumaterialoj devis esti rapide liveritaj, kaj la kamionoj bezonis malŝarĝi tiujn materialojn sen ŝtopi la trafikon. Tio estis solvita per la kreado de provizora vojo por la kamionoj inter la 33a kaj la 34a stratoj, kaj poste stokante la materialojn en la unua etaĝo de la konstruaĵo kaj eĉ sur la bazo. Betonmiksiloj, brikamasoj kaj ŝtono hejmis ene de la konstruaĵo certigis, ke la materialoj povas rapide ascendi kaj sen endanĝerigi aŭ malhelpi la bonfarton de la publiko.[91] Foje, ĉirkaŭ 200 kamionoj faris materialliveradon en la konstruejo ĉiutage.[77] Serio de transigaj kaj starigaj arganoj, metitaj sur platformoj starigitaj apud la konstruaĵo, liftis la ŝtalon rekte el la kamionoj subeb kaj instalis la trabojn sur la koncernaj lokoj.[93] La "Empire State Building" estis strukture kompletigita la 11an de aprilo, 1931, nur dekdu tagojn post la planita dato kaj 410 tagojn post la ekkonstruado.[77] Al Smith frapis la finan niton, kio estis farita el solida oro.[94]
La projekto estis laborigante pli ol 3,500 laboristoj en sia pinto,[30] inklude ĝis 3,439 en unusola tago, nome la 14an de aŭgusto, 1930.[95] Multaj el la laboristoj estis irland- kaj ital-devenaj enmigrantoj,[96] sed la veraj herooj estis la nitistoj, kiuj estis ĉefe mohokaj indianoj el la rezervejo Kahnawake apud Montrealo laborantaj en 4-membraj grupoj en timiga alto. Ili ricevis salajron de 1,25 dolaroj je 800 nitoj en unu tago.[96][97][98] Laŭ la oficiala rakonto, "nur" kvin laboristoj mortis dum la konstruado,[99][100] kvankam la New York Daily News informis pri 14 mortoj[77] kaj titolo en la socialisma gazeto The New Masses disvastigis malfacile konstateblajn onidirojn pri ĝis 42 mortoj.[101][100] La "Empire State Building" kostis 40,948,900 da usonaj dolaroj por ties konstruo, inklude la detruon de la hotelo Waldorf–Astoria (ekvivalento al 554,644,100 da usonaj dolaroj de 2018)). Tio estis pli malalta ol la 60 milionoj da dolaroj buĝetitaj por la konstruado.[102]
Lewis Hine faris multaj fotojn el la konstruado, dokumentante ne nur la laboro mem sed ankaŭ havigante rigardon al la ĉiutaga vivo de la laboristoj de tiu epoko.[65][103][104] La fotoj de Hine estis uzitaj etende de la gazetaro por publikigi ĉiutagajn informajn artikolojn.[105] Laŭ la verkisto Jim Rasenberger, Hine "grimpis sur la ŝtalejo kun la ferlaboristoj kaj pendis el argana kablo centojn da futoj super la urbo por foti, kiel neniu estis farante tion iam ajn (aŭ ekde tiam), la kapturnigan laboron el la nuboskrapulaj konstruistoj". Laŭ vortoj de Rasenberger, Hine turnis tion kio estis dekomence mendo por "korporacia grimpotasko" en "kortuŝa arto".[106] Tiuj bildoj estis poste organizitaj en sia propra kolekto.[107] Rigardantoj de la fotoj estis kaptitaj per la enorme vertikala alto je kiu la ŝtallaboristoj laboras. La gazeto New York verkis pri la ŝtallaboristoj: "Kiel malmultaj araneoj ili teksis, ŝpinante fabrikon da ŝtalo kontraŭ la ĉielo".[93]
Malfermo
redaktiLa Empire State Building oficiale malfermiĝis la 1an de majo, 1931, kvardek kvin tagojn post la projektita malfermiga dato.[30] La malfermo estis markita per evento kun la partopreno de la Usona Prezidento Herbert Hoover, kiu turnis la ceremonian lumigan butonon de la konstruaĵo el Vaŝingtono.[108][109][110] Ĉirkaŭ 350 gastoj partoprenis en la malferma ceremonio, kaj posta bankedo, en la 86a etaĝo inter kiuj la urbestro Jimmy Walker, la guberniestro Franklin D. Roosevelt kaj Al Smith.[110] Rakonto el tiu tago asertis, ke la vido el la bankedo estis malheligita per nebulo, pro kio aliaj ĉeflokoj kiel la Statuo de la Libereco estis "perditaj en la nebulo" kiu ĉirkaŭis Novjorkon.[111] La konstruaĵo oficiale malfermiĝis la venontan tagon.[111][54] Reklamaĵoj por la rigardejoj de la konstruaĵo aperis en la loka gazetaro, dum ankaŭ la najbaraj hoteloj kapitaligis la eventojn publikigante reklamaĵojn kiuj laŭdis ilian proksimecon al la ĵus malfermita turo.[112]
Laŭ The New York Times, konstruistoj kaj spekulistoj de nemoveblaĵoj antaŭdiris, ke la 380 m alta "Empire State Building" estos la plej alta konstruaĵo de la mondo "dum multaj jaroj", tiele finigante la grandan rivalecon de nuboskrapuloj en Novjorko. Tiam, plej da inĝenieroj interkonsentis, ke estus malfacile konstrui domegon pli alta ol 370 m, eĉ sen kalkuli la fortan rokan bazon de Manhatano kiel fundamenton.[113] Teknike, estis eble konstrui turon de ĝis 610 m, sed aspektis tute malprofita fari tion, speciale dum la Granda Depresio.[80][114] Kiel la plej alta konstruaĵo en la mondo tiam, kaj la unua kiu superis la 100 etaĝojn, la "Empire State Building" iĝis ikono de la urbo kaj, finfine, de la lando.[115]
La solena malfermo okazis la 1-an de majo 1931 fare de prezidento Herbert Hoover, sed kelkaj oficejoj estis ankoraŭ malplenaj en la 1940-aj jaroj.
Faktoj pri la konstruaĵo
redakti- ĉirkaŭ 55.000 t da ŝtalo
- 10 milionoj da briko-ŝtonoj
- ĉirkaŭ 760 km da elektra kondukiloj
- 96 km da akvoduktoj
- ĉirkaŭ 5600 km da telefonkabloj
- 6500 fenestroj
- tutmaso de ĉirkaŭ 331.000 t
- ĉirkaŭ 5660 m³ da sabloŝtono
- ĉirkaŭ 30.000 m² da marmora planko
- Elektra bezono: pli ol 40 milionoj da kWh
- pli ol 1100 necesejoj
- 73 liftoj en ŝaktoj de 11 km
- 102 etaĝoj
Interesaĵoj
redaktiEn 1945 trafis B-25-bombaviadilo la 79-an etaĝon. Mortis 14 homoj.
Betty Lou Oliver falis ene de lifto 75 etaĝojn. Ŝi postvivis.
En popola kulturo
redaktiEn filmo
redaktiLa konstruaĵo aperis en jenaj filmoj:
- King Kong (1933) en kiu la ikona bildo estas la ĉefrola simiego defendante sin el atakantaj aviadiloj sur la pinto de la konstruaĵo
- Independence Day (1996)
- Sleepless in Seattle (1993)
- Du filmoj Love Affair (1939, 194) en kiuj la ĉefroluloj interkonsentas renkontiĝi sur la nuboskrapulo tri aŭ ses (respektive) monatojn poste.
Galerio
redakti-
Empire State Building en 2010
-
Empire State Building dumnokte
-
Empire State Building de malsupre
-
Rigardo de sur Empire State Building
-
Enireja halo
-
Liftoj
-
Nokte, kun kristnaska ornamo
-
Nokte
-
Je sunmalleviĝo
Similaj konstruaĵoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Reuters. "FACTBOX-History of New York's Empire State Building". chicagotribune.com. Alirita la 27an de novembro, 2018.
- ↑ Library, CNN. "Empire State Building Fast Facts". CNN. Alirita la 1an de novembro, 2019.
- ↑ McCarthy and Rutherford 1931, pp. 6, 7.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 "TOWER SITE PART OF $2,400 FARM; 20-Acre Tract in 1799 Was the Scene of Fights With British-- Sold for $10,000 in 1805.", The New York Times, 2a de majo, 1931. (en-US)
- ↑ McCarthy and Rutherford 1931, p. 5.
- ↑ 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 Historical Timeline. Empire State Building. Alirita 21a de oktobro 2017.
- ↑ 7,0 7,1 7,2 7,3 Sperling, L.J.. (2003) Famous Works of Art in Popular Culture: A Reference Guide. Greenwood Press, p. 124. ISBN 978-0-313-31808-5.
- ↑ 8,0 8,1 Craven, Wayne. (2009) Gilded Mansions: Grand Architecture and High Society. W.W. Norton & Company, p. 35. ISBN 978-0-393-06754-5.
- ↑ Lewis, N.P.. (1916) The Planning of the Modern City: A Review of the Principles Governing City Planning. John Wiley & Sons, Incorporated, p. 400.
- ↑ (1911) Commercial West v. 20. Financial Communications, p. 15–PA17.
- ↑ 11,0 11,1 Morehouse 1991, p. 20.
- ↑ NATIONAL HISTORIC LANDMARK NOMINATION: EMPIRE STATE BUILDING. United States Department of the Interior; National Park Service (26a de aprilo, 1985). Alirita 21a de oktobro, 2017.
- ↑ 13,0 13,1 13,2 13,3 Douglas 2004, p. 108.
- ↑ McCarthy and Rutherford 1931, p. 23.
- ↑ McCarthy and Rutherford 1931, pp. 31–32.
- ↑ 16,0 16,1 Hotel history. Waldorfnewyork.com. Arkivita el la originalo je 27a de novembro, 2013. Alirita 30a de majo, 2014. Arkivigite je 2013-11-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-27. Alirita 2019-11-01.
- ↑ McCarthy and Rutherford 1931, p. 77.
- ↑ The American Architect and Building News Company. (1898) American Architect and Architecture, ‑a eldono 59–62, Boston, Massachusetts: The American Architect and Building News Company, p. 3.
- ↑ Tauranac 2014, p. 117.
- ↑ "Coleman Du Pont Purchases The Waldorf–Astoria; Sale of Hotel Announced by George C. Boldt, Who Relinquishes Control Today.", The New York Times, 3a de februaro 1918. Kontrolita 24a de oktobro 2017.
- ↑ 21,0 21,1 Tauranac 2014, p. 118.
- ↑ 22,0 22,1 22,2 Douglas 2004, p. 109.
- ↑ 23,0 23,1 23,2 Willis & Friedman 1998, pp. 85–87.
- ↑ 24,0 24,1 24,2 24,3 24,4 24,5 Langmead 2009, p. 81.
- ↑ Reuters, , "FACTBOX-History of New York's Empire State Building", chicagotribune.com. Kontrolita 2018-11-27. (en-US)
- ↑ 26,0 26,1 Al-Kodmany 2017, p. 72.
- ↑ Langmead 2009, p. 79.
- ↑ 28,0 28,1 28,2 28,3 28,4 28,5 "SMITH TO HELP BUILD HIGHEST SKYSCRAPER; Ex-Governor Heads Group That Will Put 80-Story Office Building on Waldorf Site. COST PUT AT $60,000,000 He Will Be President and Have Executive Control of Concern Yet to Be Incorporated. Directors of New Company. To Be Nearly 1,000 Feet High. SMITH TO HELP BUILD HIGH SKYSCRAPER", The New York Times, 30a de aŭgusto, 1929. (en-US)
- ↑ 29,0 29,1 29,2 Langmead 2009, p. 80.
- ↑ 30,0 30,1 30,2 30,3 30,4 30,5 Jackson 2010, p. 413.
- ↑ 31,0 31,1 Langmead 2009, p. 89.
- ↑ Bascomb 2004, pp. 246–247.
- ↑ "SMITH TO HELP BUILD HIGHEST SKYSCRAPER; Ex-Governor Heads Group That Will Put 80-Story Office Building on Waldorf Site. COST PUT AT $60,000,000 He Will Be President and Have Executive Control of Concern Yet to Be Incorporated. Directors of New Company. To Be Nearly 1,000 Feet High. SMITH TO HELP BUILD HIGH SKYSCRAPER" (PDF). The New York Times. 30an de aŭgusto, 1929. ISSN 0362-4331. Alirita la 22an de oktobro, 2017.
- ↑ Wagner 2003, p. 12.
- ↑ Tauranac 2014, p. 157.
- ↑ 36,0 36,1 36,2 Willis & Friedman 1998, p. 14.
- ↑ Tauranac 2014, p. 129.
- ↑ Rasenberger 2009, pp. 388–389.
- ↑ 39,0 39,1 Tauranac 2014, p. 130.
- ↑ 40,0 40,1 40,2 Tauranac 2014, p. 131.
- ↑ Bascomb 2004, p. 230.
- ↑ "ENLARGES SITE FOR 1,000-FOOT BUILDING; Empire State Adds 75 Feet in 33d Street to the Waldorf Hotel Plot.", The New York Times, 19a de novembro 1929. Kontrolita 24a de oktobro 2017.
- ↑ 43,0 43,1 Goldman 1980, pp. 31–32.
- ↑ 44,0 44,1 Bascomb 2004, p. 235.
- ↑ 45,0 45,1 Bascomb 2004, p. 247.
- ↑ 46,0 46,1 Tauranac 2014, p. 185.
- ↑ "SMITH SKYSCRAPER HAS A NOVEL DESIGN; Setbacks of the Empire State Building Will Begin With the Sixth Story. LIFTS IN CENTRE CYLINDER Plan Will Save Space and Assure Light, and Air to Neighbors-- Mooring Mast Offers Problems.", The New York Times, 1930. (en-US)
- ↑ Dupre, Judith. (2013) Skyscrapers: A History of the World's Most Extraordinary Buildings. Hachette Books, p. 38–39. ISBN 978-1-57912-942-2.
- ↑ Bartlett, Kay (14a de marto, 1976). "Empire State Building Challenged" (PDF) Utica Observer. Utica, New York: Associated Press. p. 9E. Alirita la 23an de oktobro, 2017 – via Fultonhistory.com.
- ↑ Willis 1995, p. 95.
- ↑ Langmead 2009, p. 90.
- ↑ Jackson 2010, p. 1230.
- ↑ Flowers 2001, p. 17.
- ↑ 54,0 54,1 Willis & Friedman 1998, p. 46.
- ↑ "Homer G. Balcom, engineer, Is Dead", The New York Times, 5a de julio 1938. Kontrolita 8a de aŭgusto 2011.
- ↑ Langmead 2009, p. 84.
- ↑ "RAZING OF WALDORF STARTED BY SMITH; Ceremony on Roof Marks the Beginning of Demolition of Historic Hotel. ITS EARLY DAYS RECALLED Former Governor Tells of "Digging Out" Fashionable Guests to Serve on Juries.", The New York Times, 2a de oktobro, 1929. (en-US)
- ↑ Tauranac 2014, pp. 198–199.
- ↑ Tauranac 2014, p. 200.
- ↑ Douglas 2004, p. 111.
- ↑ 61,0 61,1 Tauranac 2014, p. 268.
- ↑ "APPROVES $27,500,000 FOR SMITH PROJECT; Metropolitan Life Grants Loan to the Empire State Building Company.", The New York Times, 14a de decembro, 1929. (en-US)
- ↑ Rasenberger 2009, pp. 394–395.
- ↑ "STEEL CONTRACT LET.; Empire State Building to Require Total of 50,000 Tons.", The New York Times, 12a de januaro 1930. Kontrolita 27a de oktobro 2017.
- ↑ 65,0 65,1 65,2 Langmead 2009, p. 85.
- ↑ Tauranac 2014, p. 203.
- ↑ 67,0 67,1 Tauranac 2014, p. 205.
- ↑ "EXCAVATING FINISHED FOR SMITH BUILDING; Steel Construction on Empire State Structure Here Will Begin on March 15.", The New York Times, 6a de marto 1930. Kontrolita 27a de oktobro 2017.
- ↑ 69,0 69,1 Tauranac 2014, p. 207.
- ↑ Tauranac 2014, p. 206.
- ↑ Bascomb 2004, p. 248.
- ↑ "STANDARDS FOR STEEL EASED IN NEW CITY LAW; Bill Signed by Walker Allows 18,000-Pound Stress to the Square Inch.", The New York Times, 26a de marto 1930. Kontrolita 27a de oktobro 2017.
- ↑ "Start Empire State Building Frame.", The New York Times, 1930-04-01. Kontrolita 27a de oktobro 2017.
- ↑ 74,0 74,1 Tauranac 2014, p. 204.
- ↑ Tauranac 2014, pp. 204–205.
- ↑ 76,0 76,1 76,2 Poore, C.G., "GREATEST SKYSCRAPER RISES ON A CLOCKWORK SCHEDULE; The Empire State Building Soars Upward, as a Modern Army Daily, Defeats Time, Far Above the Throngs on Fifth Avenue Some Staggering Figures. Preliminary Considerations. The Order of Progress. Design Speeds Erection. The Factors of Success.", The New York Times, 27a de julio, 1930. (en-US)
- ↑ 77,0 77,1 77,2 77,3 77,4 77,5 77,6 Langmead 2009, p. 86.
- ↑ 78,0 78,1 Tauranac 2014, p. 222.
- ↑ Tauranac 2014, p. 223.
- ↑ 80,0 80,1 Popular Mechanics December 1930, p. 922.
- ↑ Bascomb 2004, p. 246.
- ↑ Rasenberger 2009, p. 396.
- ↑ Tauranac 2014, p. 149.
- ↑ 84,0 84,1 84,2 84,3 Tauranac 2014, p. 212.
- ↑ Library, CNN, "Empire State Building Fast Facts", CNN. Kontrolita 2018-11-27.
- ↑ "SMITH LAYS STONE FOR TALLEST TOWER; 5,000 Witness Ceremony as Former Governor Wields Trowel at Empire State Building. RECORDS SEALED IN BLOCK Head of Company Traces History of Site on Which 85-Story Office Structure is Being Erected.", The New York Times, 10a de septembro 1930. Kontrolita 27a de oktobro 2017.
- ↑ 87,0 87,1 Tauranac 2014, p. 213.
- ↑ Willis & Friedman 1998, p. 164.
- ↑ 89,0 89,1 "Workers Raise Flag 1,048 Feet Above Fifth Av. As Steel Frame of Smith Building Is Finished", The New York Times, 20a de septembro 1930. Kontrolita 27a de oktobro 2017.
- ↑ "Empire State Tower Mast Up; Steel Workers Raise Flag", The New York Times, 22a de novembro 1930. Kontrolita 28a de oktobro 2017.
- ↑ 91,0 91,1 Tauranac 2014, p. 214.
- ↑ Tauranac 2014, p. 215.
- ↑ 93,0 93,1 Tauranac 2014, p. 208.
- ↑ Tauranac 2014, pp. 213–214.
- ↑ Willis & Friedman 1998, pp. 130–133.
- ↑ 96,0 96,1 Willis & Friedman 1998, p. 204.
- ↑ Rasenberger 2009, pp. 390–391.
- ↑ Weitzman, D.. (2014) Skywalkers: Mohawk Ironworkers Build the City. Roaring Brook Press, p. 85, 87–88. ISBN 978-1-4668-6981-3.
- ↑ Rasenberger 2009, p. 398.
- ↑ 100,0 100,1 Tauranac 2014, p. 221.
- ↑ Flowers 2001, p. 72.
- ↑ Fodor's. (1998) Exploring New York City, Fodor's Exploring Guides. Fodor's Travel Publications. ISBN 978-0-679-03559-6.
- ↑ Lewis Wickes Hine: The Construction of the Empire State Building, 1930–31 (New York Public Library Photography Collection). Nov-Jorko Public Library. Arkivita el la originalo je 21a de februaro, 2009. Alirita 11a de oktobro, 2010. Arkivigite je 2009-02-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-21. Alirita 2019-11-02.
- ↑ Tauranac 2014, p. 283.
- ↑ Tauranac 2014, pp. 283–284.
- ↑ Rasenberger 2009, pp. 398–399.
- ↑ Young, William H.; Young, Nancy K. (2007). The Great Depression in America: A Cultural Encyclopedia. The Great Depression in America: A Cultural Encyclopedia. Greenwood Press. pp. 144–145. ISBN 978-0-313-33522-8. Alirita la 3an de novembro, 2019.
- ↑ Langmead 2009, p. 87.
- ↑ Tauranac 2014, pp. 227–228.
- ↑ 110,0 110,1 "EMPIRE STATE TOWER, TALLEST IN WORLD, IS OPENED BY HOOVER; THE HIGHEST STRUCTURE RAISED BY THE HAND OF MAN", The New York Times, 2a de majo, 1931. (en-US)
- ↑ 111,0 111,1 "EMPIRE STATE BUILDING OPEN", Cortland Standard, 2a d majo, 1931, paĝo 1. Kontrolita 23a de oktobro, 2017.
- ↑ Tauranac 2014, p. 231.
- ↑ "RIVALRY FOR HEIGHT IS SEEN AS ENDED", The New York Times, 2a de majo, 1931. (en-US)
- ↑ "75-STORY BUILDINGS FOUND ECONOMICAL; Advisable Where Land is $400 a Foot, Says W.C. Clark, S.W. Straus Economist. TESTS MADE BY ENGINEERS Skyscrapers of 150 Stories, 2,000 Feet in Height, Are Held to Be Structurally Possible.", The New York Times, 22a de septembro, 1929. (en-US)
- ↑ Willis & Friedman 1998, p. 56.
Bibliografio
redakti- Al-Kodmany, Kheir. (2017) Understanding Tall Buildings: A Theory of Placemaking, Understanding Tall Buildings: A Theory of Placemaking. Taylor & Francis, p. 71–72. ISBN 978-1-317-60866-0.
- Bascomb, Neal. (2004) Higher: A Historic Race to the Sky and the Making of a City. Broadway Books. ISBN 978-0-7679-1268-6.
- Berman, J.S.. (2003) The Empire State Building, Portraits of America. Barnes and Noble Books. ISBN 978-0-7607-3889-4.
- Designation List 143 LP-2001. Landmarks Preservation Commission (May 19, 1981). Alirita October 23, 2017.
- Douglas, George H.. (2004) Skyscrapers: A Social History of the Very Tall Building in America. McFarland, p. 107–116. ISBN 978-0-7864-2030-8.
- Flowers, Benjamin. (2001) Skyscraper: The Politics and Power of Building New York City in the Twentieth Century, EBL-Schweitzer. University of Pennsylvania Press, Incorporated. ISBN 978-0-8122-0260-1.
- Fodor's Travel Publications. (2010) Fodor's See It New York City, 4th Edition, Fodor's See It New York City. Fodor's Travel Publications. ISBN 978-1-4000-0498-0.
- Goldman, Jonathan. (1980) The Empire State Building Book. Nov-Jorko: St. Martin's Press. ISBN 978-0-312-24455-2.
- Guerrero, P.F.. (2002) Telecommunications: Many Broadcasters Will Not Meet May 2002 Digital Television Dtv Deadline. Diane Publishing Company. ISBN 978-0-7567-2547-1.
- Jackson, Kenneth T., eld. (2010), The Encyclopedia of New York City (2a eld.), New Haven: Yale University Press, ISBN 978-0-300-11465-2
- Kayden, Jerold S.. (2000) Privately Owned Public Space: The New York City Experience. Wiley. ISBN 978-0-471-36257-9.
- Langmead, Donald. (2009) Icons of American Architecture: From the Alamo to the World Trade Center, Greenwood icons. Greenwood, p. 71–92. ISBN 978-0-313-34207-3.
- (December 1930) “Man's Mightiest Monument”, Popular Mechanics, p. 920–924.
- McCarthy, James Remington. (1931) Peacock alley: the romance of the Waldorf–Astoria. Harper.
- Morehouse, W.. (1991) The Waldorf–Astoria: America's Gilded Dream. M. Evans. ISBN 978-0-87131-663-9.
- Rasenberger, Jim. (2009) High Steel: The Daring Men Who Built the World's Greatest Skyline, 1881 to the Present. HarperCollins. ISBN 978-0-06-174675-8.
- Taranath, B.S.. (2016) Structural Analysis and Design of Tall Buildings: Steel and Composite Construction. CRC Press. ISBN 978-1-4398-5090-9.
- Tauranac, John. (2014) The Empire State Building: The Making of a Landmark. Nov-Jorko: Scribner. ISBN 978-0-684-19678-7.
- Wagner, Geraldine B.. (2003) Thirteen Months to Go: The Creation of the Empire State Building. San Diego, CA: Thunder Bay Press. ISBN 978-1-59223-105-8.
- Willis, Carol. (1995) Form Follows Finance: Skyscrapers and Skylines in New York and Chicago. Princeton Architectural Press. ISBN 978-1-56898-044-7.
- Willis, Carol. (1998) Building the Empire State. Nov-Jorko: W.W. Norton. ISBN 978-0-393-73030-2.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- Empire State Building Arkivigite je 2018-12-26 per la retarkivo Wayback Machine en CTBUH Skyscraper Center
- Filmo de konstruado de Empire State Building, 1930
- "Man's Mightiest Monument" Popular Mechanics, Decembro 1930, pp 920-924 detala artikolo pri la konstruado kaj komencaj planoj
- Commercial Construction.com
- Horaro de lumigado Arkivigite je 2012-07-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Empire State Building Green Retrofit
- Vidindaĵo pri Empire State Building Arkivigite je 2006-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Informo pri Empire State Building Arkivigite je 2012-07-11 per la retarkivo Wayback Machine
- The Construction of the Empire State Building, 1930–1931 Arkivigite je 2014-10-09 per la retarkivo Wayback Machine, New York Public Library
- VIVA2 Arkivigite je 2012-07-17 per la retarkivo Wayback Machine – Reta arkivo de pli ol 500 fotojn de konstruo
- NYC Insider Guide Informo por vizitantoj.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Empire State Building en la angla Vikipedio.