Ferdinando la 1-a (Bulgario)
reĝo de Bulgario
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ferdinando la 1-a |
Ferdinando la 1-a (naskiĝis la 26-an de februaro 1861 kiel Ferdinand Maximilian Karl Leopold Maria von Sachsen-Coburg und Gotha en Vieno; mortis la 10-an de septembro 1948 en Coburg) el la branĉo Saksio-Koburgo-Koháry de dinastio Wettin estis ekde 1887 knjaz (princo) kaj de 1908 ĝis 1918 caro (reĝo) de Bulgario.