Groningo (urbo)
Groningen (Esperante: Groningo aŭ Groningeno[1]) estas la ĉefurbo de la provinco Groningen kaj ankaŭ de la municipo Groningen. Ĝi konsistas el la urbo Groningen kaj la vilaĝoj Hoogkerk, Oosterhogebrug, Noorderhogebrug kaj Engelbert. La urbo konsideriĝas la metropolo de la relative maldense enloĝigita nordo de Nederlando. Ĝi estas urbo kun multvaria komerco kaj industrio. Groningen estas ankaŭ urbo studenta, kun kiel plej grandaj institucioj la Hanzehogeschool Groningen (Hansa altlernejo) kaj la Rijksuniversiteit Groningen (Regna Universitato de Groningen). Kune ili havas pli ol 40 000 studentojn. Pro tio la meza aĝo en la urbo estas malalta. La lastajn jarojn la urbo estas populara kiel loĝloko al studentoj kaj junaj, idoriĉaj familioj.
Municipo Groningen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago de la municipo Groningen | Blazono de municipo Groningen | ||||
urbo • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • fortifikita urbo • loĝloko en Nederlando • Hansa urbo • urbego • biciklada urbo | |||||
| |||||
Provinco | Groningen | ||||
Urbestro | Koen Schuiling | ||||
Ĉefloko | Groningen | ||||
Areo - Tero - Akvo |
83,69 km² 79,59 km² 4,10 km² | ||||
Loĝantaro - Loĝdenso |
200.000 loĝantoj (septembro 2014) 2.272 loĝ./km² | ||||
Geografia situo | 53° 13′ N, 6° 34′ O (mapo)53.2166666666676.5666666666667Koordinatoj: 53° 13′ N, 6° 34′ O (mapo) | ||||
| |||||
| |||||
Gravaj trafikaj arterioj | A28, A7; fervojlinioj al kvar direktoj | ||||
Telefona kodo | 050 | ||||
Poŝtkodo | 9700–9747 | ||||
Oficiala retejo | https://groningen.nl/ | ||||
Administrado | |||||
Poŝtkodo | 9700–9747 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 238 147 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 846 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 53° 13′ N, 6° 34′ O (mapo)53.2188888888896.5675Koordinatoj: 53° 13′ N, 6° 34′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 7 m [+] | ||||
Areo | 83,69 km² (8 369 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Groningen (city) [+] | |||||
En la vasta regiono Groningen estas nomata "Stad" ("Urbo"). La lokanoj mem diras: D'r is mor ain stad en dat is Stad ("Estas nur unu urbo kaj tiu estas Urbo"). La loĝantoj nomiĝas "Stadjers" ("urbuloj"). La urbanoj karese nomas sian urbon ankaŭ "Groot Loug", kio estas "Granda Vilaĝo".
Historio
redaktiGroningen estiĝis sur la plej norda parto de la Hondsrug, sabla altaĵo en la provincoj Drenthe kaj Groningen. Komence ĝi estis vilaĝo, kiu disvolviĝis al grava komerca centro. En la 13-a jarcento la loko konstruis murojn je propra iniciato, kaj en la sama periodo la urbo membriĝis en Hansa Ligo, do Groningen estas hanze-urbo. Komercistoj kunlaboris en la periodo 1282 ĝis 1669 kun aliaj komercistoj el la landoj Germanio, Skandinavio, Pollando, Baltaj ŝtatoj en Rusio ktp.
En 1614 fondiĝis universitato en Groningen kaj poste en la 17-a jarcento la urbo ekhavis novajn fortikaĵojn, desegnitajn de Menno van Coehoorn. En la tielnomata "Katastrofa Jaro" 1672 la urbo estis vane sieĝita de la episkopo de Münster, Bernhard von Galen. Ĉiujare je la 28-a de aŭgusto la urbo festas la venkon super la episkopo, kromnomita "Bommen Berend" ("Bomba Bernardo").
En la jaro 1672 okazis granda evento. La urbanoj sukcesis forigi Bernhard van Galen, la episkopon el Münster (Germanio), el la urbo.Karel Rabenhaupt gvidis la batalon. La 28an de augusto ankoraŭ estas festotago, nomiĝas Bommen Berend, en la urbo Groningen.
La urbo daŭre estas grava el komerca vidpunkto. Krome ĝi havas nutraĵo-industrion (sukero, tabako, kafo). Kun du sukerofabrikoj Groningen estas la plej granda sukerurbo en Eŭropo.
Vidindaĵoj
redaktiGravaj vidindaĵoj en la centro estas la Martinituro (loka nomo: d'Olle Grieze, "la Malnova Griza") kaj apartenanta preĝejo apud la Granda Placo, la Der Aa-Preĝejo, la kanalo Hoge der A kun siaj varejoj, la Princa Ĝardeno, la Urbodomo kaj kelkaj beginejoj. La Muzeo de Groningen estas moderna konstruaĵo sur artefarita insulo, apud la ĉefstacidomo, kiu mem estas vidinda konstruaĵo el la 19-a jarcento. Aliaj muzeoj: Naturmuzeo (Praediniussingel), Universitata Muzeo (Oude Kijk in 't Jatstraat), Nederlanda Bildstriomuzeo (Westerhaven), Ŝipveturada Muzeo (Brugstraat), Grafika Muzeo (Rabenhauptstraat) kaj Etnografia Muzeo "Gerardus van der Leeuw", Goudkantoor, Noorderplantsoen.
La sinagogo estas en 1906 realigita juda konstruaĵo en la Folkingestraat 60 en Groningen. Je la flanko de la Nieuwstad la konstruaĵo limas al la pli malnova Rabendomo (bandomo) el 1890.
La Lago de Paterswolde (nederlande: Paterswoldse meer aŭ Paterswoldermeer) estas lago sudokcidente de la urbo Groningen sur la limo de la provincoj Groningen kaj Drenthe.
La Fervoja Stacio Groningen, konata loke kiel la Hoofdstation, estas la ĉefa fervoja stacio en la urbo Groningen. Ĝi situas sur la suda flanko de la urbocentro, tuj trans la Verbindingskanaal.
Gravaj eventoj
redaktiPluraj muzikfestivaloj kiel Noorderslag, Noorderzon la 28an de augusto, majo kermeso, Winter Welvaart. Groningen estas urbo kun universitato kaj pluraj altlernejo: en la urbo estas multegaj studentaj festoj kaj aranĝoj. Ĝi gajigas la urbon.
Administraj unuoj
redaktiFamuloj
redakti- Otto Eerelman, pentristo, gravuristo kaj litografiisto.
- Willem Albert Scholten, industriisto kaj entreprenisto.
- Siebe Jan Bouma, arkitekto kaj urboplanisto.
Esperanto en Groningen
redaktiEn Groningen estas Esperanto-klubo. Ĝi havis, fine de 2014, 35 membrojn. Ili kunvenas dufoje monate. Informoj: www.pingveno.nl. Kontakto pri Esperanto aŭ pri la Esperanto-klubo: Ineke Emmelkamp info@esperanto-info.nl.
Estas Esperantostrato en Groningen (Vidu eksterajn ligilojn)
Esperantistoj
Partneraj urboj
redakti- Moermansk (Rusio)
- San Carlos (Nikvaraguo)
- Ĝabalija (Palestino)
Referencoj
redakti- ↑ Groningo, Groningeno en Reta Vortaro
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.groningen.nl
- http://www.groningeninkaart.nl
- http://www.groninger-museum.nl
- http://www.okaphone.nl/webcam
- Oficiala retejo de la turisma organizo en Groningen [1]
- Esperantostrato [2]
Provinco Groningo | |
---|---|
Eemsdelta | Groningo | Het Hogeland | Midden-Groningen | Oldambt | Pekela | Stadskanaal | Veendam | Westerkwartier | Westerwolde | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |