Kemia elemento
Kemiaj (aŭ ĥemiaj) elementoj estas la fundamentaj substancoj, kiuj konsistigas la universon. Oni ne povas kemie diserigi la elementojn en substancojn pli simplajn. El la ĝis nun konataj elementoj, estas 90 "naturaj", kiuj ekzistas kaj delonge ekzistis sur la Tero, kaj dek naŭ, kiuj estas artefaritaj pere de nukleaj reakcioj. El la elementoj fariĝas ĉiu kemia kombinaĵo, de akvo ĝis kompleksaj biologiaj kombinaĵoj kiel proteinoj kaj DNA.
Okdek procentoj el la elementoj estas metaloj, nome, ili bone konduktas varmon, estas flekseblaj aŭ streĉeblaj, kaj estas brilaj. La nemetaloj inkluzivas gasojn, likvojn, kaj solidojn. La metaloidoj kombinas la proprecojn de la metaloj kaj la nemetaloj.
Oni povas grupigi la kemiajn elementojn laŭ vivneceso, bezonata kvanto por homo: oligoelementoj, polielementoj, makroelementoj.
Ĉiu elemento havas atomnumeron kaj atommason. La atomnumero de la elemento estas la nombro da protonoj en la atomo; la atommaso aŭ atompezo estas la maso de la atomo kompare kun la maso de atomo de karbono-12.
Perioda tabelo de la elementoj
redaktiEn la jaro 1869, la rusa sciencisto Dmitrij Mendelejev aranĝis la elementojn laŭ ilia subkuŝanta naturo. Ĉi tio evoluis al la perioda tabelo, kiu montras la atomnumerojn en kolumnoj kun kemia kaj elektrona simileco.
La perioda tabelo de kemiaj elementoj estas tabela prezento de ĉiuj konataj kemiaj elementoj. Kvankam variantoj de la tabelo ekzistis jam antaŭe, la honoro de ĝia invento estas atribuita al rusa kemiisto Dmitrij Mendelejev, kiu proponis tiun tabelon en 1869. Mendelejev proponis la tabelon por ilustri la ripetiĝantajn („periodajn“) ecojn de kemiaj elementoj. La ĝusta strukturo de la tabelo estis plurfoje precizigata dum malkovro de pliaj kemiaj elementoj, kaj dum oni evoluigis pliajn teoriajn modelojn por klarigi la eco-ŝanĝojn de jam ekzistantaj elementoj.[1]
La perioda tabelo nun estas universala en ĉiuj branĉoj de kemio, ĝi donas ekstreme utilan referencon por klasigi, sistemigi kaj kompari diversajn formojn de kemiaj ecoj. La tabelo ankaŭ trovas vastan aplikon en fiziko, biologio, inĝenierado kaj industrio. La nuntempa norma tabelo, laŭ ties versio de februaro 2010, enhavas 118 elementojn (elementoj 1H ĝis 118Og).
La strukturo de la tabelo ilustras la ripetiĝantajn („periodajn“) kemiajn ecojn. La elementoj estas listigitaj laŭ pligrandiĝanta sinsekvo de iliaj atomnumeroj (t.e. la kvanto de protonoj en la atomkerno). La vicoj estas aranĝitaj tiel, ke elementoj kun similaj ecoj formu vertikalajn kolumnojn („grupoj“). Laŭ la teorioj de kvantuma mekaniko de elektrona distribuo de la atomoj, ĉiu horizontala vico („periodo“) en la tabelo rilatas al la plenigo de certa kvantuma ŝelo per elektronoj. La iam pligrandiĝantaj periodoj dum oni alproksimiĝas al la fundo de la tabelo grupigas elementojn en la s-, p-, d- kaj f-blokojn, kiuj respegulas ilian elektronan konfiguraĵon.
Listo de la elementoj laŭ atomnumero
redaktiLa elementoj estas (vidu ankaŭ etimologio de la kemiaj elementoj de AIS):
- Hidrogeno - H
- Heliumo - He
- Litio - Li
- Berilio - Be
- Boro - B
- Karbono - C
- Nitrogeno - N
- Oksigeno - O
- Fluoro - F
- Neono - Ne
- Natrio - Na
- Magnezio - Mg
- Aluminio - Al
- Silicio - Si
- Fosforo - P
- Sulfuro - S
- Kloro - Cl
- Argono - Ar
- Kalio - K
- Kalcio - Ca
- Skandio - Sc
- Titano - Ti
- Vanado - V
- Kromo - Cr
- Mangano - Mn
- Fero - Fe
- Kobalto - Co
- Nikelo - Ni
- Kupro - Cu
- Zinko - Zn
- Galiumo - Ga
- Germaniumo - Ge
- Arseno - As
- Seleno - Se
- Bromo - Br
- Kriptono - Kr
- Rubidio - Rb
- Stroncio - Sr
- Itrio - Y
- Zirkonio - Zr
- Niobio - Nb
- Molibdeno - Mo
- Teknecio - Tc
- Rutenio - Ru
- Rodio - Rh
- Paladio - Pd
- Arĝento - Ag
- Kadmio - Cd
- Indio - In
- Stano - Sn
- Antimono - Sb
- Teluro - Te
- Jodo - I
- Ksenono - Xe
- Cezio - Cs
- Bario - Ba
- Lantano - La
- Cerio - Ce
- Prazeodimo - Pr
- Neodimo - Nd
- Prometio - Pm
- Samario - Sm
- Eŭropio - Eu
- Gadolinio - Gd
- Terbio - Tb
- Disprozio - Dy
- Holmio - Ho
- Erbio - Er
- Tulio - Tm
- Iterbio - Yb
- Lutecio - Lu
- Hafnio - Hf
- Tantalo - Ta
- Volframo - W
- Renio - Re
- Osmio - Os
- Iridio - Ir
- Plateno - Pt
- Oro - Au
- Hidrargo - Hg
- Talio - Tl
- Plumbo - Pb
- Bismuto - Bi
- Polonio - Po
- Astato - At
- Radono - Rn
- Franciumo - Fr
- Radiumo - Ra
- Aktinio - Ac
- Torio - Th
- Protaktinio - Pa
- Uranio - U
- Neptunio - Np
- Plutonio - Pu
- Americio - Am
- Kuriumo - Cm
- Berkelio - Bk
- Kaliforniumo - Cf
- Ejnŝtejnio - Es
- Fermio - Fm
- Mendelevio - Md
- Nobelio - No
- Laŭrencio - Lr
- Ruterfordio - Rf
- Dubnio - Db
- Seborgio - Sg
- Borio - Bh
- Hasio - Hs
- Mejtnerio - Mt
- Darmŝtatio - Ds
- Rentgenio - Rg
- Kopernicio - Cn
- Nihonio - Nh
- Flerovio - Fl
- Moskovio - Mc
- Livermorio - Lv
- Teneso - Ts
- Oganesono - Og
Deveno de la nomoj de la kemiaj elementoj
redaktiLa nomoj de la elementoj derivas el la greka, latina aŭ aliaj lingvoj, ĉefe el la angla aŭ portas la nomon de sia malkovrinto aŭ de la urbo en kiu ili estis malkovritaj.
- Hidrogeno (H)1: de la greka ‘akvogeneranto’.
- Heliumo (He)2: de la atmosfero de la Suno (la greka dio Helio). Ĝi estis malkovrita por la unua fojo en la spektro de la sunkorono dum eklipso en 1868, sed la scienca komunumo ne akceptis ĝin ĝis oni izoligis ĝin sur la Tero.
- Litio (Li)3: de la greka lithos, roko de koloro ruĝa tre intensa je flamo.
- Berilio (Be)4 de berilo, mineralo kiu enhavas berilion.
- Boro (B)5: de la araba buraq.
- Karbono (C)6: el karbo.
- Nitrogeno (N)7: en greka nitrum, ‘nitrato-generanto’
- Oksigeno (O): en greka ‘acido-generanto’ (oxys).
- Fluoro (F): de la latina fluere (flui).
- Neono (Ne): nova (de la greka neos).
- Natrio (Na): de la latina nátrium (Natria nitrato) flava flame.
- Magnezio (Mg): de Magnezio, urbo de Tesalio (Grekio).
- Aluminio (Al): de la latina alumen.
- Silicio (Si): de la latina sílex, silico.
- Fosforo (P) de la greka phosphoros, ‘portanto de lumo’ (la fosforo elsendas lumon en la malhelo ĉar brulas pro malrapida kombino kun la oksigeno de la aero).
- Sulfuro (S) de la latina sulphurium.
- Kloro (Cl) de la greka chloros (verdecflava).
- Argono (Ar) de la greka argos, ‘neaktiva’ (ĉar noblaj gasoj estas malmulte reaktivaj).
- Kalio (K): de la greka kalium.
- Kalcio (Ca) de la greka calx, ‘kalkoŝtono’.
- Skandio (Sc) de Skandia (Skandinavio).
- Titano (Ti): de la Titanoj, nome la unuaj filoj de la Tero laŭ la mitologio de Antikva Grekio.
- Vanado (V): de la skandinava diino Vanadis.
- Kromo (Cr): de la greka chroma, ‘koloro’.
- Mangano (Mn): de magnes, magneta.
- Fero (Fe): de la latina ferrum (fero).
- Kobalto (Co): depende de la versio, devenas de la greka kobalos, ‘mino’.
- Nikelo (Ni): devenas de la sveda termino koppar nickel kaj de la germana kupfer nickel, ‘kupro de la demono Nick’ aŭ falsa kupro (metalo kiu aperas en la minoj de kupro, sed tute ne estas kupro).
- Kupro (Cu): de cuprum, nomo de la insulo Kipro.
- Zinko (Zn): de la germana zink, kiu signifas "neklaran devenon".
- Galiumo (Ga): de la latina Gallia Gaŭlo (latina nomo de la teritorio de nuna Francio).
- Germaniumo (Ge): de Germania (latina nomo de la teritorio de nuna Germanio).
- Arseno (As): arsenikon, flava aŭripigmento, or-pigmento (auripigmentum).
- Seleno (Se): de Selene (greka nomo de la Luno).
- Bromo (Br): de la greka bromos, ‘haladzo’.
- Kriptono (Kr): de la greka kryptos, ‘kaŝita, sekreta’.
- Rubidio (Rb): de la latina rubidius, tre intensa ruĝa koloro (flame).
- Stroncio (Sr): de Strontian, loĝloko de Altaj Landoj, Skotlando.
- Itrio (Y): de Ytterby, loĝloko de Svedio.
- Zirkonio (Zr): de la araba zargun, ‘orkoloro’.
- Niobio (Nb): de Niobo (filino de Tantalo).
- Molibdeno (Mo): de molybdos, ‘plumbo’. (ŝajne, la unuaj kemiistoj konfuze miskomprenis ĝin kun erco de plumbo).
- Teknecio (Tc): de la greka technetos, ‘artefarita’, ĉar tiu elemento estis unu el la unuaj kiuj estis sinteze produktitaj.
- Rutenio (Ru): de la latina Ruthenia (latinlingva nomo por la nuna Rusio).
- Rodio (Rh): de la greka rhodon, rozkoloro.
- Paladio (Pd): de la greka diino pri la saĝeco, nome Palas Atena.
- Arĝento (Ag): de la latina argéntum.
- Kadmio (Cd): de la latina cadmia, antikva nomo de la zinka karbonato (probable ĉar preskaŭ la tuta kadmio industrie estas akirita kiel kromprodukto en la rafinado de la zinkenhavaj mineraloj).
- Indio (In): pro la indiga koloro observebla en ties spektro.
- Stano (Sn): de la latina stannum.
- Teluro (Te): de tel-lus, ‘tero’.
- Antimono (Sb): de la latina antimonium. La simbolo Sb, de la latina stibium.
- Jodo (I): de la greka iodes, viola koloro.
- Ksenono (Xe): de la greka xenon (ξένος), ‘eksterlanda, stranga, rara’.
- Cezio (Cs): de la latina caesius, ĉielblua koloro.
- Bario (Ba): de la greka barys, ‘peza’.
- Lantano (La): de la greka lanthanein, ‘kaŝkuŝi’.
- Cerio (Ce): pro la asteroido Ceres, malkovrita du jarojn antaŭe. La metala cerio estas trovata ĉefe en alojo el fero uzata en la ŝtonoj por fajriloj.
- Prazeodimo (Pr): de la greka prasios, ‘verda’, kaj dídymos, ‘ĝemelo’.
- Neodimo (Nd): de la greka neos-dýdimos, ‘nova ĝemelo (de la lantano)’.
- Prometio (Pm): de la greka dio Prometeo.
- Samario (Sm): de la mineralo samarskito.
- Eŭropio (Eu): de Eŭropo.
- Gadolinio (Gd): de la mineralo gadolinito, siavice de la finna kemiisto Johan Gadolin.
- Terbio (Tb): de Ytterby, loĝloko de Svedio.
- Disprozio (Dy): de la greka dysprositos, de malfacila aliro.
- Holmio (Ho): de la latina Holmia (latinlingva nomo de Stokholmo).
- Erbio (Er): de Ytterby, loĝloko de Svedio.
- Tulio (Tm): de Tuleo, nomo.
- Iterbio (Yb): de Ytterby, loĝloko de Svedio.
- Lutecio (Lu): de Lutecia, antikva nomo de Parizo.
- Hafnio (Hf): de Hafnia, latinlingva nomo de Kopenhago.
- Tantalo (Ta): de Tantalo, rolulo de la greka mitologio.
- Volframo (W): de la angla wolfrahm; kaj Tungsteno, de la sveda tung sten, ‘peza ŝtono’.
- Renio (Re): de la latina Rhenus (latinlingva nomo de la rivero Rejno).
- Osmio (Os): de la greka osme, odoro (pro la forta odoro de OsO4).
- Iridio (Ir): de ĉielarko, nomita en kelkaj lingvoj ankaŭ iris-arko.
- Plateno (Pt): pro sia simileco al la arĝento (kiam en 1748 Antonio de Ulloa trovis ĝin dum ekspedicio nomis ĝin "platina" el la hispanlingva "plata", tio estas arĝento).
- Oro (Au): de aurum, brila aŭroro.
- Hidrargo (Hg): Dioskorido nomis ĝin «akva arĝento» (en greka hydrárgyros, hydra: ‘akvo’, gyros: ‘arĝento’).
- Talio (Tl): de la greka thallos, tigo, verda ŝoso.
- Plumbo (Pb): de la latina plumbum.
- Bismuto (Bi): de la germana weisse masse, blanka maso.
- Polonio (Po): de la latinlingva nomo "Polonia" de Pollando, honore al la devenlando de Marie Curie, kunmalkovrintino de la elemento, kun sia edzo Pierre.
- Astato (At): de la greka astatos, nestabila.
- Radono (Rn): de la angla radium emanation (‘radiaktiva elsendo’).
- Franciumo (Fr): de Francio.
- Radiumo (Ra): de la latina radius, ‘fulmo’.
- Aktinio (Ac): de la greka aktinos, ‘brilo’ aŭ ‘fulmo’.
- Torio (Th): de Tor, skandinava dio de milito.
- Protaktinio (Pa): de la greka protos (unua, pra) kaj actinium.
- Uranio (U): de la planedo Urano.
- Neptunio (Np): de la planedo Neptuno.
- Plutonio (Pu): de la planedoido Plutono.
- Americio (Am): de Ameriko.
- Kuriumo (Cm): honore al Pierre kaj Marie Curie.
- Berkelio (Bk): de Berkeley, kie estas grava kalifornia universitato.
- Kaliforniumo (Cf): de la usona subŝtato Kalifornio.
- Ejnŝtejnio (Es): honore al Albert Einstein.
- Fermio (Fm): honore al Enrico Fermi.
- Mendelevio (Md): honore al la rusa kemiisto Dmitrij Mendelejev, pioniro de la aktuala perioda tabelo.
- Nobelio (No): honore al Alfred Nobel.
- Laŭrencio (Lr): honore al E. O. Lawrence.
- Ruterfordio (Rf): honore al Ernest Rutherford, sciencisto kiu kunlaboris por la trovitaĵoj de la atoma modelo kaj de la atoma fiziko.
- Dubnio (Db): honore al Centra Instituto por Atomesplorado, nome grava rusa esplorcentro en Dubna (Moskva provinco).
- Seborgio (Sg): honore al Glenn T. Seaborg.
- Borio (Bh): honore al Niels Bohr.
- Hasio (Hs): laŭ la germana subŝtato Hesio en kiu estas la germana grupo de esplorado Gesellschaft für Schwerionenforschung (GSI).
- Mejtnerio (Mt): honore al Lise Meitner, matematikistino kaj fizikistino de aŭstria kaj sveda devenoj.
- Darmŝtatio (Ds): honore al loko en kiu ĝi estis malkovrita, Darmstadt, kie estas fakte la GSI.
- Rentgenio (Rg): honore al Wilhelm Conrad Roentgen, malkovrinto de la Ikso-radioj.
- Kopernicio (Cn): honore al Nikolao Koperniko, pola astronomo kiu formulis la suncentran teorion.
- Flerovio (Fl): honore al Georgij Florov, sovetunia atomfizikisto.
- Livermorio (Lv): honore al la Lawrence Livermore National Laboratory.
- Nihonio (Nh): Elemento 113, malkovrita en Japanio (alinome Nihon)
- Moskovio (Mc): Elemento 115, malkovrita en Moskvo, (Rusio).
- Teneso (Ts): Elemento 117, malkovrita en Tenesio, (Usono).
- Oganesono (Og): honore al la armen-rusa fizikisto Jurij Oganesjan.
El la atom-numero 113, oni nomas la elementojn per la provizora nomenklaturo de la IUPAC, en kiu al ĉiu elemento korespondas kiel nomo ties latinlingva numero.
Malkovro de la elementoj
redaktiMetaloj, nemetaloj kaj metaloidoj
redaktiLa unua konata klasigo de elementoj estis proponita de Antoine Lavoisier, kiu proponis, ke la elementojn oni klasigu en metaloj, nemetaloj kaj metaloidoj aŭ metaloj de transiro. Kvankam tiu propono estis tre praktika kaj eĉ ankoraŭ estas funkciebla en la nuntempa perioda tabelo, ĝi estis malakceptita ĉar estas multaj diferencoj kaj en la fizikaj kaj en la kemiaj proprecoj.
Metaloj
redaktiLa plimulto de la metalaj elementoj montras la brilon kiun oni asocias al metaloj. La metaloj estas bonaj kondukiloj kaj de varmo kaj de elektro, estas maleeblaj (oni povas frapi ilin por formi maldikajn lamenojn) kaj duktilaj (oni povas tiri ilin por formi dratojn). Ĉiuj estas solidoj je normala temperaturo kun la escepto de la hidrargo (kies fandopunkto estas =–39 °C), kiu fakte estas likvo. Du metaloj fandiĝas iom super la normala temperaturo: la cezio je 28.4 °C kaj la galiumo je 29.8 °C. En la mala pinto, multaj metaloj fandiĝas je tre altaj temperaturoj. Por ekzemplo, la kromio fandiĝas je 1900 °C.
La metaloj tendencas havi malaltajn jonigajn energiojn kaj tial ili oksidiĝas (perdas elektronojn) kiam suferas kemiajn reakciojn. La oftaj metaloj havas relativan facilecon por oksidiĝo. Multaj metaloj oksidiĝas ĉe diversaj oftaj substancoj, kiel O2 kaj acidoj. Oni uzas ilin por strukturaj celoj, fabrikado de ujoj, kondukado de varmo kaj de elektro. Multaj de la metalaj jonoj plenumas gravajn biologiajn funkciojn kiel la jenaj: fero, kalcio, magnezio, natrio, kalio, kupro, mangano, zinko, kobalto, molibdeno, kromio, stano kaj vanadio.
Estas multaj metaloj inter kiuj menciendas jenaj:
Fero (Fe). Estas unu de la plej abunda metaloj de la terkrusto, kiu komponas la kernon de la planedo, en kiu ĝi estas en likva stato pro la altaj tieaj temperaturoj. Ĝia plej okulfrapa propreco, krom ĝia malmoleco kaj fragileco, estas ĝia granda magnetokapablo. Pere de alojo kun karbono eblas akiri ŝtalon.
Magnezio (Mg). Estas la tria plej abunda elemento en la Tero, kaj en ĝia krusto kaj solvita en la maroj; ĝi neniam estas en naturo en pura stato, sed kiel jonoj en saloj. Ĝi estas nemalhavebla por la vivo, profitebla por alojoj kaj tre facile bruligebla.
Oro (Au). Estas bela valora metalo flavkolora, mola, brila, kiu ne reakcias kun la plimulto de la kemiaĵoj escepte kun la cianido, la hidrargo, la kloro kaj la lesivo (Hipoklorita akvo). Laŭlonge de la historio ĝi ludis gravan rolon en la ekonomia homa kulturo, kiel simbolo de la riĉeco kaj subteno de la moneroj.
Arĝento (Ag). Estas alia de la valoraj metaloj, estas blanka, brila, duktilo kaj maleebla, estas en la naturo kiel parto de diversaj mineraloj aŭ kiel puraj ercoj de la elemento, ĉar ĝi estas tre ofte en la terkrusto. Estas la plej bona konata kondukilo de varmo kaj de elektro.
Aluminio (Al). Temas pri tre malpeza metalo, ne fermagneta, la tria plej abundante en la terkrusto. Estas tre valora por la industriaj kaj siderurgiaj laboroj, ĉar pere de alojoj oni povas akiri variantojn pli rezistajn, sed kiuj konservas siajn malpezecon kaj aliajn proprecojn. Ĝi posedas malaltan densecon kaj tre bonan reziston al la korodo.
Nikelo (Ni). Blanka metalo tre duktila kaj tre maleebla, bona kondukilo de elektro kaj de varmo, kaj krome ĝi estas fermagneta. Ĝi estas unu de la densaj metaloj, kune ku la iridio, osmio kaj fero. Ĝi ludas gravan rolon por la vivo, ĉar ĝi formas parton de nombraj enzimoj kaj proteinoj.
Zinko (Zn). Temas pri metalo de transiro simila al la kadmio kaj al magnezio, uzata tre ofte en procezoj de galvanizado, tio estas, protekta ŝirmado de aliaj metaloj. Ĝi estas tre rezistanta kontraŭ la plasta deformado en malvarmo, pro kio oni prilaboras ĝin super la 100 °C.
Plumbo (Pb). Ĝi estas aparta pro sia fleksebleco, fandofacileco kaj rezistado kontraŭ fortaj acidoj kiel ĉe la sulfura acido kaj la klorida acido. Ĝi estas toksa kaj pro tio ne plu populara.
Stano (Sn). Ĝi estas peza metalo de tre facila oksidiĝo, uzata ĉefe en multak alojoj por havigi rezistadon kontraŭ la korodo. Kiam oni fleksiigas ĝin, ĝi produktas tre karakteran sonon kiu estis nomita kiel la «stana krio».
Natrio (Na). Ĝi estas tre mola alkala metalo, arĝentkolora, ĉeestanta en la mara salo kaj en la mineralo nomita halito. Ĝi estas tre reakciema, oksidebla kaj posedas eksoterman violentan reakcion se miksita kun akvo. Ĝi estas unu de la ŝlosilaj komponantoj de la konataj vivaj organismoj.
Nemetaloj
redaktiLa nemetaloj ege multe varias laŭ aspekto, ili ne estas brilaj kaj ĝenerale estas malbonaj kondukiloj de varmo aŭ de elektro. Ili fandopunktoj estas pli malaltaj ol tiuj de la metaloj (kvankam la diamanto, nome formo karbono, fandiĝas nur je 700 °C en normalaj kondiĉoj de premo kaj temperaturo). Kelkaj nemetaloj ekzistas en ordinaraj kondiĉoj kiel diatomaj molekuloj. En tiu listo estas inkluditaj kvin gasoj (H2, N2, O2, F2 kaj Cl2), unu likvo (Br2) kaj unu vaporiĝema solido (I2). La ceteraj nemetaloj estas solidoj kiuj povas esti malmolaj kiel la diamanto aŭ molaj kiel la sulfuro. Male al metaloj, ili estas tre rompiĝemaj kaj ne povas esti eltiritaj en fadenoj aŭ lamenoj. Ili troviĝas en la tri statoj de la materio je media temperaturo: ili estas gasoj (kiel oksigeno), likvoj (kiel bromo) kaj solidoj (kiel karbono). Ili nek havas metalan brilon nek respegulas la lumon. Multaj nemetaloj ĉeestas en ĉiuj vivantuloj: karbono, hidrogeno, oksigeno, nitrogeno, fosforo kaj sulfuro en gravaj kvantoj. Aliaj estas oligoelementoj: fluoro, silicio, arseno, jodo, kloro.
Komparo de metaloj kaj nemetaloj
redaktiMetaloj
- Ili havas brilon; kaj diversajn kolorojn, sed preskaŭ ĉiuj estas arĝentkolorecaj.
- La solidoj estas maleeblaj kaj duktilaj.
- Ili estas bonaj kondukiloj kaj de varmo kaj de elektro.
- Preskaŭ ĉiuj metalaj oksidoj estas bazaj jonaj solidoj.
- Ili tendencas formi katjonojn en akvaj solvaĵoj.
- La eksteraj tavoloj enhavas malmultajn elektronojn, plej ofte tri aŭ malpli ol tri.
- Meniedas, ke tiuj trajtoj estas tre ĝeneralaj kaj estas kelkaj esceptoj kiel, por ekzemplo, la mangano kiu estante metalo ĝi formas acidojn.
Nemetaloj
- Ili ne havas brilojn; sed havas diversajn kolorojn.
- La solidon estas kutime rompiĝemaj; kelkaj estas molaj kaj kelkaj estas malmolaj.
- Ili estas malbonaj kondukiloj de varmo aŭ elektro.
- La plimulto de la oksidoj nemetalaj estas molekulaj substancoj kiuj formas acidajn solvaĵojn.
- Ili tendencas formi anjonojn aŭ oksianionojn en akvaj solvaĵoj.
- La eksteraj tavoloj enhavas kvar aŭ pli ol kvar elektronojn.
- Escepte hidrogeno kaj helio ili estas pli proksimaj al la metaloidoj.
Lokalizo en la perioda tabelo
redaktiMetaloj
La loko de la metaloj korespondas al la elementoj situaj maldekstre kaj centre de la Perioda Tabelo (Grupoj 1a (escepte hidrogeno) ĝis 12a, kaj por la sekvaj oni sekvas rompitan linion kiu, proksimume, pasas super Aluminio (Grupo 13a), Germanio (Grupo 14a), Antimono (Grupo 15a) kaj Polonio (Grupo 16a) tiel ke descendante pliiĝas en tiuj grupoj la metala karaktero).
Nemetaloj
La loko de la nemetaloj korespondas al la elementoj situaj dekstre de la rompita linio en la Perioda Tabelo priskribita por la metaloj.
Elementoj kaj atomnumero
redaktiKemia elemento estas ĉiu de la fundamentaj formoj de la materio, tio estas, estas substanco pura (aŭ kemia speco difinita). Ili montriĝas ĉiam kiel atomoj de unu sama kaj unika tipo, kaj kiuj tial ili ne povas esti malkomponitaj en ankoraŭ pli simplaj substancoj, formitaj de atomoj kiuj havas la saman atomnumeron, tio estas, la saman protonnombron; pro kio ili distingiĝas unu disde aliaj en ties naturo kaj en ties fundamentaj proprecoj. Por ekzemplo: la elemento oro havas proprecojn kiuj estas diferencaj disde tiuj de la elemento fero aŭ de la elemento oksigeno. La kemiaj elementoj estas esprimitaj kutime pere de simboloj kiuj estas diferencaj por ĉiu kaj estas internacie komprenataj, same kiel la latinlingva scienca nomo de biologiaj specioj.
Kemia simbolo
redaktiLa kemiaj simboloj estas mallongigigoj aŭ signoj kiujn oni uzas por identigi la kemiajn elementojn kaj kombinaĵojn. Kelkaj elementoj de ofta uzado kaj ties simboloj estas jenaj: C; karbono, O; oksigeno, N; nitrogeno, H; hidrogeno, Cl; kloro, S; sulfuro, Mg; magnezio, Al; aluminio, Cu; kupro, Ar; argono, Au; oro, Fe; fero, Ag; arĝento, Pt; plateno. Ili estis proponitaj en 1814 de Jöns Jacob Berzelius kiel anstataŭo de la alkemiaj simboloj kaj de tiuj uzitaj de Dalton en 1808 por klarigi sian atoman teorion. La modernaj kemiaj simboloj estas videblaj supre en la bildo de la Perioda Tabelo.
La plimulto de la kemiaj simboloj estas derivitaj de la literoj de la nomo de la elemento, ĉefe en latino, sed foje ankaŭ en angla, germana, franca aŭ rusa. La unua litero de la simbolo estas literumata majuskle, kaj la dua (se ĝi estas) minuskle, same kiel okazas kun la nomo de la biologiaj specioj, nome unua vorto (genro) majuskle kaj la dua vorto (specio) minuskle. La kemiaj simboloj de kelkaj elementoj tre konataj ekde la antikveco, devenas normale de ties nomon en latino. Por ekzemplo, Cu de cuprum (kupro), Ag de argentum (arĝento), Au de aurum (oro) kaj Fe de ferrum (fero). Tiu serio de simboloj referencaj por la kemiaj elementoj estas universala. La simboloj de la kemiaj elementoj estas uzeblaj kiel mallongigoj por referenci la elementon, sed estas uzeblaj ankaŭ en formuloj kaj ekvacioj por indiki fiksan relativan kvanton de la elemento. La simbolo kutime reprezentas po unu atomon de la elemento en unu molekulo aŭ en alia kemia speco. Tamen, la atomoj havas fiksajn amasojn, nomitajn "relativaj atomamasoj", pro kio ili reprezentas ankaŭ unu molon.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Artikolo de IUPAC pri perioda tabelo. Arkivita el la originalo je 2008-02-13. Alirita 2020-05-17 .
Bibliografio
redakti- Ball, P. (2004). The Elements: A Very Short Introduction. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-284099-8.
- Boyle, R. (1661). The Sceptical Chymist: or Chymico-Physical Doubts & Paradoxes, Touching the Spagyrist's Principles Commonly call'd Hypostatical; As they are wont to be Propos'd and Defended by the Generality of Alchymists. Whereunto is præmis'd Part of another Discourse relating to the same Subject. Presita de J. Cadwell por J. Crooke.
- Emsley, J. (2003). Nature's Building Blocks: An A–Z Guide to the Elements. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-850340-8.
- Gray, T. (2009). The Elements: A Visual Exploration of Every Known Atom in the Universe. Black Dog & Leventhal Publishers Inc. ISBN 978-1-57912-814-2.
- Kean, Sam (2011). The Disappearing Spoon: And Other True Tales of Madness, Love, and the History of the World from the Periodic Table of the Elements. Back Bay Books.
- A.D. McNaught; A. Wilkinson, eld. (1997). Compendium of Chemical Terminology (2a eldono). Oxford: Blackwell Scientific Publications. doi:10.1351/goldbook. ISBN 978-0-9678550-9-7. XML reta korektita versio: fare de M. Nic, J. Jirat, B. Kosata; ĝisdatigoj kompilitaj de A. Jenkins
- Scerri, E.R. (2007). The Periodic Table, Its Story and Its Significance. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-530573-9.
- Strathern, P. (2000). Mendeleyev's Dream: The Quest for the Elements. Hamish Hamilton Ltd. ISBN 978-0-241-14065-9.
Eksteraj ligiloj
redakti- Sergio Pokrovskij: La nomoj de la elementoj ĥemiaj. Arkivigite je 2005-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Doug Portmann : Nova rigardo al la nomoj de la kemiaj elementoj en Esperanto.
- Zdeněk Pluhař : [1] Sistema ĥemia nomenklaturo (2-a versio de 2011
- D-ro Orlando E. Raola, AdE, 2018: Perioda Tabelo de la Kemiaj Elementoj en Esperanto Arkivigite je 2020-10-07 per la retarkivo Wayback Machine