Kluĵo
Kluĵo aŭ Koloĵvaro (rumane Cluj-Napoca [kluĵ napoka], hungare Kolozsvár [KOloĵva:r], germane Klausenburg [KLAŬznburk]) estas la ĉefurbo de la rumana distrikto (județ) Cluj en Transilvanio. Ĝi situas ĉe la rivero Someșul Mic, 440 km nord-okcidente de Bukareŝto. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 286 598 loĝantoj sur areo de 179,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 597 loĝantoj/km². Ĝi estas grava scienca kaj kultura centro de la regiono (Universitatea Babeș-Bolyai, ĉirkaŭ 40 000 studentoj, rango 1 en Rumanio).
Kluĵo | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Rumanio universitata urbo Reĝlando Rumanio urbo centro de distrikto en Rumanio urbego komunumo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Rumanio | ||||
Regiono | Transilvanio | ||||
Distrikto | distrikto Cluj | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 400001–400930 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 286 598 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 597 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 47′ N, 23° 34′ O (mapo)46.7823.559444444444Koordinatoj: 46° 47′ N, 23° 34′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 356 m [+] | ||||
Areo | 179,5 km² (17 950 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cluj-Napoca [+] | |||||
En la centra placo de la urbo, ĉe la dekstra flanko de la preĝejo Sankta Mikaelo, staras la skulptaĵo pri la hungara reĝo Matiaso la 1-a, kreaĵo de János Fadrusz. De 1894 estas aligita al Kluĵo Cartierul Mănăștur aŭ en malnova nomo Cluj-Mănăștur kaj Someşeni en 1950.
- Horzono: GMT+2h (+3h de aprilo ĝis oktobro)
- Loĝantaro: ĉirkaŭ 318 mil
- Rumana nomo: Cluj-Napoca /SAMPA/: [kluĵ napoka]
Historio
redaktiEn la tempo de la romia koloniado (2-a ĝis 3-a jarcento) estis fondita malgranda kolonio (colonia) nomita Napoca, sed ĝi estis detruita dum la epoko de la migrado de la popoloj. Germanaj koloniistoj fondis la urbon en la 13-a jarcento ĉe la bordo de la rivero "Someșul Mic". Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario je la nomo reĝa departemento Kolozs. Ekde 1790 ĝis 1867 Cluj estis ĉefurbo de la Grandprinclando Transilvanio. Hodiaŭ Cluj-Napoca estas kultura centro de la hungara minoritato en Rumanio. Ĝis 1974 la urbo nomiĝis Cluj. La iaman dakan/romian nomon oni aldonis al Cluj en 1974, por festi 1850 jarojn de urbeco.
Loĝantaro
redaktiEn 1910 la urbo havis 60 808 loĝantojn (83% hungaroj, 14% rumanoj, 3% germanoj); en 1992 estis 328 602 (76 % rumanoj, 23% hungaroj, 1% ciganoj).
Gefiloj
redaktiFontoj
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Esperanto en Cluj-Napoca
redakti- Gábor Bálint eldonis litografie la regulojn de Esperanto por hungarlingvanoj kaj gvidis la unuan Esperanto-kurson en Hungario tie en 1897.
- En 1898 Ábel Barabás publikigis tie la unuan E-lernolibron por hungarlingvanoj.
- La loka Esperanto-klubo estas unu el la plej longdaŭraj en Rumanio.
Partneraj urboj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiKulturaj institucioj kaj institutoj
redaktiVidindaĵoj
redakti- La Botanika Ĝardeno de Cluj-Napoca
- Skulptaĵo pri Sankta Georgo de fratoj Márton kaj György Kolozsvári – [1] Arkivigite je 2008-12-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Tombejo Házsongárd
- Kalvaria Preĝejo en Kluĵo
- Katedralo de Ĉieliro de Maria (Kluĵo)
- Kalvinana katedralo (Kluĵo)
- Preĝejo de Maria de la Neĝo (Kluĵo)
- Sinagogo (Kluĵo)
- Unitarisma katedralo (Kluĵo)
- Kirko Sankta Mikaelo
Bibliografio
redakti- Lászlóffy Aladár, foto: Kántor László: Házsongárd, Budapest, Helikon, 1989. hungare
- Gaal György: Kalauz a régi és új Kolozsvárhoz Kolozsvári séták (Promenadoj en Cluj-Napoca), Kolozsvár, 1992. hungare
- Gyarmathy Zsolt: Nyilvánosság és magánélet a békeidők Kolozsvárán, Kolozsvár, 2005. en Korunk. hungare
Eksteraj ligiloj
redakti- Interaga mapo de distrikto Cluj
- Retejo de urbo Arkivigite je 2007-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo de urbestrejo
- Haĵongard-tombejo Arkivigite je 2007-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Portalo hungare
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine