László Benedek (reĝisoro)
László Benedek [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benedek László estis hungara-usona reĝisoro, helporeĝisoro, filmmuntisto. Lia origina familia nomo estis Berger, lia persona nomo estis Laslo en Usono.
László Benedek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de marto 1905 en Budapeŝto |
Morto | 11-an de marto 1992 (87-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Lingvoj | germana • angla • hungara |
Ŝtataneco | Usono Hungario |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo ĉefkameraisto filmmuntisto televida reĝisoro reĝisoro |
László Berger[1][2] naskiĝis la 5-an de marto 1905 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de marto 1992 en Novjorko.
Biografio
redaktiLászló Benedek devenis el juda familio. Li studis psikoanalizon en Vieno, sed li komencis ankaŭ fotadi, poste li estis jam vickameraisto kaj filmomuntisto en Budapeŝto kaj Berlino. Pro la komenciĝinta naziismo li rifuĝis al Usono, kie li estis helporeĝisoro de en:Joe Pasternak. Baldaŭ li faris ĉiuspecajn filmajn laborojn en pluraj lokoj, eĉ li havis firmaon en Holivudo. Post la 2-a mondmilito li jam estis memstara reĝisoro. Ekde la 1970-aj jaroj li instruis en pluraj akademioj kaj universitatoj, fine en 1977 li plene retiriĝis. Li ricevis premion en 1952. Li edziĝis en 1939 kaj 1950.
Liaj kinaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- Die Geliebte (1927)
- Hyppolit, la lakeo (helporeĝisoro, 1931)
- Iza néni (helporeĝisoro kaj filmomuntisto, 1933)
- A csókos bandita (1948)
- Morto de Komizo (filma adapto, 1951)
- Kinder, Mütter und ein General (1955)
- Daring Game (1968)
- The Night Visitor (1971)
Liaj scenarlibroj (elekto)
redakti- The Secret of Stamboul (1936)
- Recours en grâce (1960)
Liaj filmaj roloj
redakti- Schlock (1973) - policano
- King Kongs Faust (1985) - kolektanto en Anglio