Linda McCartney
Linda MCCARTNEY (naskita Linda EASTMAN la 24-an de septembro 1941 en Novjorko; mortinta la 17-an de aprilo 1998 en Tucson) estis usona fotistino kaj muzikistino. Antaŭ ĉio ŝi estas konata pro ŝia edziniĝo kun eks-Beatle Paul McCartney.
Linda McCartney | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Linda Louise Eastman |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1941 en Scarsdale, Nov-Jorkio, Usono |
Morto | 17-an de aprilo 1998 (56-jaraĝa) en Tucson, Arizono, Usono |
Mortokialo | Mama kancero |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Arizono mezlernejo Scarsdale |
Familio | |
Patro | Lee Eastman (en) |
Patrino | Louise Lindner (en) |
Frat(in)o | John L. Eastman (en) |
Edz(in)o | Paul McCartney (1969–1998) |
Infanoj | Stella McCartney (mul) , Mary McCartney (en) , Heather McCartney (en) , James McCartney (mul) |
Okupo | |
Okupo | kantisto kantoverkisto filmreĝisoro diskografa artisto fotisto klavaristo artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.lindamccartney.com/ |
Biografio
redaktiLinda elkreskis en la riĉula ĉirkaŭaĵo de Scarsdale en Westchester County, Novjorkio. Ŝi estis konata fotistino en la rokenrola mondo. Ŝi konatiĝis kun Paul McCartney en 1967 dum la fotado por la libro Rock and Other Four Letter Words. Ili renkontiĝis en la noktoklubo Bag o' Nails. En 1969 ili geedziĝis kaj kune ili edukis kvar infanojn: Heather (el ŝia antaŭa edzineco), Mary, Stella kaj James.
Post la disfalo de the Beatles en 1970 Paul instruis al Linda kiel ludi sur la klavaro. Kune kun aliuloj ili fondis novan bandon, Wings. Kvankam multaj muzikrecenzistoj kritikis la muzikajn talentojn de Linda, Wings fariĝis unu el la plej sukcesaj bandoj dum la 1970-aj jaroj. Linda plue disvolvis sian muzikan lertecon dum la jaroj kaj eĉ komencis verki kaj registri propran muzikon. Ŝia albumo Wide Prairie eldoniĝis post ŝia morto en 1998.
Linda McCartney estis probatalanto por bestaj rajtoj. Linda konatigis sian edzon kun vegetarismo kaj popularigis senviandan dieton per siaj kuirlibroj kaj produktoserio de frostigitaj vegetaraj manĝaĵoj.
Kiam Linda en 1998 mortis pro mamokancero, Paul alvokis ŝiajn fanojn por memori ŝin per donaci monon al esplorado de mamkancero aŭ fariĝi vegetaran(in)o.