17-a de aprilo
dato
(Alidirektita el 17-an de aprilo)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 17-a de aprilo estas la 107-a tago de la jaro (la 108-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 258 tagoj restas.
Je la 17-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 326 aŭ 328: Mortis Patriarko de la Grek-Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio Aleksandro la 1-a, kontraŭulo de arianismo kaj unu el ĉefroluloj de la Unua Ekumena Koncilio
- 1211: Grafo de Tuluzo Rajmondo la 6-a estis ekskomunikita de la papo Inocento la 3-a
- 1356: Pola reĝo Kazimiro la 3-a urbigis Lvovon
- 1362: Post monata sieĝo la Ordeno de germanaj kavaliroj konkeris kaj detruis la kastelon de Kaŭno
- 1433: Husanoj sub gvido de silezia princo komencis sieĝon de Żory, kie ili malvenkis
- 1492: Hispanio kaj Kristoforo Kolumbo subskribas proklamon de Santa Fe pri la vojaĝo al Azio por akiri spicojn
- 1524: Florenca esploristo Giovanni da Verrazano kiel unua eŭropano atingis terenojn de la hodiaŭa Novjorko
- 1526: Pola reĝo Sigismondo la 1-a eniris al Gdańsk por sufoki ribelon de luterana popolo
- 1577: Decida venko de pola armeo en la batalo de Lubiszew (apud Tczew) dum milito kun ribelanta Gdańsk
- 1604: Fuĝinta el Moskvo ortodoksa monaĥo Griŝka Otrepjev, sin prezentanta mirinde savita el atenco en Ugliĉ carido Dmitri Ivanoviĉ, en Krakovo akceptis romkatolikan konfesion
- 1605: Parlamento de Szerencs elektis István Bocskai kiel princon de Transilvanio kaj Hungario
- 1607: Franca nobelo Armand Jean du Plessis de Richelieu iĝis episkopo
- 1627: En la pola-sveda milito pola armeo venkis la svedan en batalo de Czarne
- 1711: Karolo la 6-a iĝis arkiduko de Aŭstrio
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: eksplodis la insurekcio de Varsovio sub gvido de ŝuisto Jan Kiliński, kiu post du tagoj forpelis rusan garnizonon — nelonge post la venka batalo de Racławice
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: malvenko de polaj ribelantoj en batalo de Wronów (apud Bełżyce)
- 1852: Germana astronomo malkovris Thetis, unuan el 24 asteroidoj
- 1855: Insulo de Princo Eduardo aliĝis al Kanada Konfederacio
- 1861: Brita astronomo Norman Robert Pogson malkovris asteroidon Azio
- 1869: En Meksiko fondiĝis subŝtato Morelos - nomita laŭ José María Morelos, heroo de la sieĝo de Cuautla, akceptita kiel la 27-a ŝtato de Meksiko
- 1875: Hinda subkontinento: angla leŭtenanto Neville Chamberlain inventis snukeron
- 1885: Oficialigo de budhisma flago
- 1891: Imperiestro Aleksandro la 3-a subskribis reskripton pri la konstruo de la Transsiberia fervojo
- 1895: Subskribita traktato de Ŝimonoseki finis unuan ĉinan-japanan militon
- 1903: En Hanovro oni fondis entreprenon produktanta omnibusojn kaj ŝarĝaŭtojn Büssing
- 1904: Unua pupteatra prezentado en Bulgario okazis en Sofio, montrita de la membroj de Ĉeĥa Societo
- 1907: Enmigrado en Usonon: enmigradcentro sur la insulo Ellis akceptis 11 747 homojn, pli ol ajntage
- 1912: Hibrida suna eklipso videbla sur Atlantika Oceano kaj en Eŭropo
- 1912: Siberio: rusa armeo masakris ĉirkaŭ 150 strikantajn ministojn de la orminejo apud la rivero Leno
- Unua mondmilito
- 1914: Rusia Imperio aneksis Tuvion
- 1917: Venko de turka armeo super la brita en la dua batalo apud Gaza; Lenin alveninte al Petrogrado prezentis la aprilajn tezojn alvokante al faligo de la Portempa Registaro de Rusio
- 1919: Soveta-Pola Milito: pola armeo post du tagoj konkeris Lida
- 1924: Usona filmejo Metro-Goldwyn-Mayer fondiĝis
- 1925: Paul Painlevé refoje iĝis ĉefministro de Francio
- 1938: Dua Pola Respubliko: kanonizo de jezuito Andrzej Bobola, murdita de kozakoj
- Dua Mondmilito
- 1940: Operaco Weserübung: brita 146-a Infanteria Brigado el Namsos atingis Stejnkier, kie ĝi ligis kontakton kun taĉmentoj de norvega 5-a Brigado de Infanterio; brita peza krozŝipo "Suffolk" efike pripafis aerodromon en Stavanger - estis atakita kaj damaĝita de 11/30 Bomba Skadro
- 1941: Luftwaffe atakis Londonon (685 aviadiloj, 890 tunoj da detruigaj bomboj, 4200 bruligaj skatoloj); Jugoslavia armeo kapitulacis - je la 21.00 subskribo de kapitulaca devigo, germanaj kaj italaj armeoj finis ekregadon de la tuta teritorio post 11 tagoj de milito; bombado de Berlino (118 aviadiloj); Luftwaffe atakis Portsmouth (249 aviadiloj, 346 tunoj da bomboj, 1280 bruligaj skatoloj); Grekio: kunsido de la greka-brita Milita Konsilio post direktivo de la Komitato de Stabestroj pri evakuo de la brita armeo el Grekio favore al venko en Libio - greka ĉefministro Aleksandros Korizis sin mortigis, la reĝo persone ekgvidis Ministran Konsilion
- 1942: Nokte de la 17-a/18-a de aprilo en Varsovia geto Gestapo murdis 52 aktivulojn de la rezistomovado - unua amasa murdo en la kvartalo; Orienta Fronto: okcidente de Vjazma ĉesis organizita rezisto de 33-a Armeo; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Hamburgon
- 1943: Operaco Reinhardt: pli ol mil judoj estis pafmortigitaj dum germana likvido de la geto en Kozowa (en estinta pola vojevodio Tarnopol); tombojn de murditaj polaj oficiroj en Katin la 16-an kaj 17-an de aprilo vizitis delegitaro de polaj oficiroj de militprizonoj en Tria Regno; pola ekzila registaro turnis sin al la Internacia Ruĝa Kruco pri esploro de la masakro de Katin (la samon samptempe faris germanaj regopovoj por fari impreson pri kunlaboro) - responde regopovoj de Sovetunio rompis diplomatiajn kontaktojn kun la pola registaro en Londono, akuzante ĝin pri kunlaboro kun germanoj; vizito de la hungara reganto Miklós Horthy al Adolf Hitler en la palaco Klesseheim - Horthy rifuzis forigi la ĉefministron Miklós Kállay; aerbatalo super Kubano komenciĝis — la soveta aviado ĝis la 7-a de junio faris 35 mil flugojn
- 1944: Germana polico pafekzekutis en ruinoj de Varsovia geto ĉirkaŭ 100 personojn; taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo, Popola Armeo kaj Kamparanaj Batalionoj haltigis atakon kontraŭ vilaĝo Wojsławice (proksime al Chełm) de Wehrmacht, kiu planis masakrojn de 3 vilaĝoj - partizanoj retiriĝis kun 10 mortfalintoj kaj 15 vunditoj, germanaj perdoj: 16 mortigitoj kaj 25 vunditoj, pola loĝantaro evakuiĝis; Itala Fronto: Dua Pola Korpuso transprenis parton de la fronto en la regiono Monto Kasino; usona 15-a Aviada Armeo atakis Beogradon kaj Sofion; nokte de la 17-a/18-a de aprilo soveta aviado atakis Konstancon
- 1945: Galicia-Volinia masakro: taĉmentoj de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj Ukraina Ribela Armeo masakris ĉirkaŭ 100 polojn en vilaĝo Wiązownia (proksime al Jarosław); Pola Rezistomovado: en distrikto Hajnowski 5-a vilna brigado de Pola Enlanda Armeo de majoro Zygmunt Szendzielarz okupis Narewka; Bomba Korpuso de RAF ataki Plzeň - unu el la plej detruaj atakoj detruis la riparejon de tankoj kaj la fervojan reton, krom strategiaj objektoj estis trafitaj civilaj konstruaĵoj, dekoj da fervojistoj kaj pasaĝeroj pereis en la ŝirmejo; usona 8-a Aviada Armeo atakis fervojan nodon en Dresdeno; Orienta Fronto: en Sambio trupoj de la 3-a Belorusa Fronto konkeris Fischhausen, en Brandenburgio trupoj de 1-a BF trarompis la duan defendlinion de 9-a Armeo sur montetoj Seelow, en Luzacio 1-a Ukraina Fronto trarompis la duan defendlinion de 4-a Kirasita Armeo kaj atingis riveron Spree; post kvartaga batalado inter la trupoj de 2-a UF kaj la germana 8-a Armeo, Břeclav estis liberigita; Okcidenta Fronto: en Virtembergo franca 1-a Armeo okupis Freudenstadt, Nagold kaj Horb; en Bavario trupoj de usona 7-a Armeo sturmis Nurembergon, de la 3-a Armeo komencis regrupiĝon por ataki direkte al Aŭstrio, de la 1-a Armeo komencis sturmon al Halle, kaj de la 9-a Armeo al Magdeburg; en Nederlando kanada 1-a Armea Korpuso liberigis Apeldoorn; en Ruhr-regiono usona 1-a Armeo okupis Solingen kaj komencis batalon pri Duisburg; en Finnlando kreiĝis nova registaro de Juho Kusti Paasikivi
- 1945: kristan-konservativa Aŭstria Popola Partio estis fondita
- 1946: Sirio proklamis sendependecon - lastaj francaj trupoj forlasis la landon
- 1947: Militista Juĝejo en Varsovio kondamnis Kazimierz Bagiński al 8 jaroj de mallibero pro redakto de eksterleĝa bulteno de la Pola Popola Partio (aliaj verdiktoj temis pri 6 kaj 3 jaroj)
- 1949: Ekumenismo: Frato Roger kun unuaj sep fratoj kreis ekumenan kristanan komunumon Taizé
- 1955: Italio: Asocio de Judaj Komunumoj proklamis ĉi tiun tagon dankofesto pro helpo de papo Pio la 12-a donita al judoj dum la Dua Mondmilito
- 1956: Malfondo de Kominform, internacia organizaĵo de komunistaj partioj en Eŭropo, fondita en Szklarska Poręba en 1947
- 1961: Sensukcesa invado de la Porkogolfeto kontraŭ Kubo komenciĝis
- 1966: Turismo: en Ĉeĥio unuafoje okazis la plej fama organizita turista kaj longdistanca marŝado Prago–Prčice (65 km)
- 1969: Palestina murdisto Sirhan Sirhan estis kondamnita pro murdo de usona senatano Robert F. Kennedy
- 1969: Elpostenigo de Alexander Dubček el gvidantaro de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio — Gustáv Husák iĝis unua sekretario
- 1970: Skipo de Apollo 13 post nesukcesa luna misio revenis, surakviĝante sur Pacifiko sudoriente de Usona Samoo
- 1975: Ruĝaj Kmeroj okupis la ĉefurbon Pnom-Peno kaj faligis la reĝimon de Lon Nol, ŝanĝante nomon de la lando al Kampuĉeo
- 1979: Nokte de la 17-a/18-a de aprilo eksplodo damaĝis monumenton al Lenin en Nowa Huta, apud Krakovo - malgraŭ intensa enketado la milico ne sukcesis trovi kaŭzintojn
- 1979: Germanio: regula eldono de la ĉiutaga gazeto "die tageszeitung" aperis
- 1980: Britio atribuis sendependecon al Zimbabvo
- 1983: En voja akcidento apud Mogilno serioze vundiĝis dominikano Stanisław Kowalczyk, animzorganto de Solidareco kaj opozicio — li mortis la 8-an de majo sen klarigo de cirkonstancoj
- 1988: Relikvoj de sankta Andrzej Bobola estis metitaj en novkonstruita sanktejo de lia nomo en Varsovio
- 1989: Post morto de Hu Yaobang, kelkaj miloj de studentoj kuniĝis sur la placo Tian An Men en Pekino por disvastigi amaskunvenojn, kaŭzante tutmondajn protestojn, kiuj perforte estos subpremitaj en junio
- 1986: 335-jara milito inter Nederlando kaj Insuloj Scilly finiĝis
- 1989: Vojevodia Juĝejo en Varsovio denove registris Sendependan Aŭtonomecan Sindikaton Solidareco post ties malfondo kun enkonduko de la milita stato en Pollando
- 1993: Prezidento de la neagnoskita Iĉkerio Ĝoĥar Dudajev malfondis parlamenton
- 1998: Radu Vasile iĝis ĉefministro de Rumanio
- 2004: Ivan Gašparovič gajnis prezidentan balotadon en Slovakio
- 2004: José Luis Rodríguez Zapatero iĝis ĉefministro de Hispanio
- 2008: Prezidanto de Orienta Timoro, José Ramos-Horta, revenis hejmen du monatojn post kiam li estis grave vundita en puĉo kaj enhospitaligita en aŭstralia malsanulejo
- 2010: En Varsovio komenciĝis la adiaŭaj funebraj ceremonioj post la kraŝo de pola aviadilo super Smolensk kun partopreno de 100 000 personoj
- 2010: Pli ol 200 000 volontuloj partoprenis en la plej granda puriga kampanjo en Slovenio: Ni purigu Slovenion en unu tago!
- 2011: Finnlando: Nacia koalicio gajnis parlamentan balotadon
- 2011: Usono: en HBO okazis premiero de la televida serio Ludo de tronoj
- 2012: Rusio: en Toljatti forlasis muntoĉenon la lasta Lada 2107
- 2014: Oficanta prezidento de Alĝerio Abdelaziz Bouteflika estis elektita por kvara oficperiodo
- 2014: NASA: misio Kepler konfirmis malkovron de unua planedo Kepler-186f en loĝebla zono de alia stelo - la misio malkovris 2300 ekstersunsistemajn planedojn
- 2019: Astronomoj anoncis malkovron de jonoj de heliumhidrido en la planeduma nebulozo NGC 7027, supozataj unua komponaĵo formiĝanta en la universo
- 2019: En ĉiuj katedraloj de Francio kaj Pollando je la 18.50 ekaŭdiĝis sonoriloj - memorsigne pri la incendio de la mezepoka katedralo Nia Damo de Parizo
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: monumento de Georgij Ĵukov estis faligita en Ĥarkivo; Bulgario fermis por rusaj ŝipoj aliron al siaj havenoj
- 2023: Pollando enkondukis provizoran fermon de importo de agrikulturaĵoj el Ukrainio por protekti proprajn agrikulturistojn kontraŭ ukrainaj konkurantoj; rusia opozicia ĵurnalisto Vladimir Kara-Murza kondamnita al 25 jaroj de malliberigo pro akuzoj pri ŝtata perfido kaj kalumniado de la armeo; Rusio blokis 50 ŝipojn kun ukraina greno sur la Nigra Maro
Naskiĝoj
redakti- 1313: Konstantino la 3-a, reĝo de la Armena reĝlando en Kilikio (m. 1362)
- 1447: Battista Spagnoli, itala beatigita karmelano, poeto kaj humanisto (m. 1516)
- 1455: Andrea Gritti, doĝo de Venecia Respubliko (m. 1538)
- 1497: Pedro de Valdivia, hispana konkeristo de Ĉilio (m. 1553)
- 1573: Maksimiliano la 1-a, duko de Bavario, princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio (m. 1651)
- 1586: John Ford, angla dramisto kaj poeto pri kruelaj kaj perversaj pasioj (m. 1639)
- 1598: Giovan Battista Riccioli, itala jezuita astronomo doninta nomojn al lunaj cirkoj (m. 1671)
- 1622: Henry Vaughan, kimra poeto anglalingva (m. 1695)
- 1622: Thomas Vaughan, kimra alkemiisto, tradukinto de Fama Fraternitatis, grava rozkruca verko (m. 1666)
- 1649: Meinrad Guggenbichler, svisa skulptisto (m. 1723)
- 1676: Frederiko, reĝo de Svedio el dinastio Hesio (m. 1751)
- 1790: Károly Péterfi, hungara pastro, instruisto kaj filozofo-estetikisto (m. 1873)
- 1794: Carl Friedrich Philipp von Martius, germana botanikisto kaj esploristo de Amazonio (m. 1868)
- 1804: Philipp Hoffmeister, germana teologo (m. 1874)
- 1828: Ernst Rudolf Neubauer, aŭstra verkisto kaj pedagogo (m. 1890)
- 1837: J. P. Morgan, usona banka kaj fervoja magnato (m. 1913)
- 1841: Adolf Goering, germana inĝeniero kaj supera fervojliniisto (m. 1906)
- 1843: Camillo Sitte, aŭstra urbanisto kaj pentristo (m. 1903)
- 1849: Eduard Lingel, germana ŝufabrikanto ekprospera dum la periodo de spekulanto-kompanioj (m. 1922)
- 1851: Friedrich von Duhn, germana arkeologo (m. 1930)
- 1865: Urszula Ledóchowska, pola monaĥino, fondintino de ordeno, laboranta pedagogie en Sankt-Peterburgo, Skandinavio kaj Svislando, sanktulino (m. 1939)
- 1867: Jenő Szabó, hungara reformita pastro kaj poeto, frato de Dezső Szabó (m. 1934)
- 1870: Ĥristo Popov, bulgara instruisto el Gorna Orjaĥovica kaj pioniro de Esperanto, aŭtoro de lernolibro kaj vortaro kun Georgi Oreŝkov (m. nekonata)
- 1881: Anton Wildgans, aŭstra poeto, dramisto kaj juristo (m. 1932)
- 1885: Karen Blixen, dana verkistino konata de siaj rememoroj el Kenjo (Out of Africa) (m. 1962)
- 1894: Nikita Ĥruŝĉov, ŝtatestro de Sovetunio (m. 1971)
- 1896: Sándor Szalay, hungara presisto kaj eldonisto, i.a. de La Vagabondo Kantas de Julio Baghy, tradukisto (m. 1981)
- 1896: Señor Wences, hispania ventroparolisto (m. 1999)
- 1897: Thornton Wilder, usona verkisto, kies verkoj estis filmigataj (m. 1975)
- 1899: Jenő Csinády, hungara sportkuracisto kaj fiziologo (m. 1970)
- 1904: Kálmán Sass, rumania hungara reformita pastro, politika malliberulo (m. 1958)
- 1912: Mihály Székely, rumania hungara instruisto, pentristo (m. 2002)
- 1912: Martha Eggerth, hungara operetkantistino kaj filma aktorino (m. 2013)
- 1919: Osvaldo Dorticós Torrado, prezidento de Kubo (m. 1983)
- 1922: Mária Bányai, rumania hungara aktorino (m. 1988)
- 1927: Margot Honecker, orientgermana politikistino (m. 2016)
- 1930: László Orbán, rumania hungara geografo, meteologo (m. 2018)
- 1942: Ildikó Bálint, hungara pentristino, grafikistino
- 1952: Robert Gliński, pola filmreĝisoro kaj scenaristo, konata de la filmo Saluton, Terenjo!
- 1953: András Szőke, rumania hungara lokhistoriisto
- 1959: Sean Bean, angla aktoro, rolinta en filma serio La Mastro de l' Ringoj
- 1960: Dénes Miklósi, rumania hungara grafikisto
- 1970: Jacek Borcuch, pola aktoro, filmreĝisoro kaj filma scenaristo
- 1972: Jennifer Garner, usona aktorino kaj produktoro
- 1974: Victoria Beckham, angla kantistino kaj aktorino
Mortoj
redakti- 485: Proklo, novplatonisma greka filozofo, disĉiplo de Siriano post kiu li gvidis la Akademion de Platono, verkis komentariojn al Platono, Eŭklido, Aristotelo, kaj pri orfeismo kaj Ĥaldeaj Orakoloj (n. 412)
- 858: Benedikto la 3-a, papo renoviginta Bazilikon al Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj kaj baptisterion en Baziliko Sankta Maria la Granda
- 1539: Georgo la Barbulo, duko saksia kaj malamiko de reformacio (n. 1471)
- 1574: Joachim Camerarius, la Maljuna, germana poeto kaj humanisto (n. 1500)
- 1635: Wolfgang Ratke, germana pedagogo pri instruado de lingvoj (n. 1571)
- 1680: Kateri Tekakvida, unua beatigita katolika indianino (n. 1656)
- 1695: Sor Juana Inés de la Cruz, hispana monaĥino, hieronimanino kaj verkistino, lasta reprezentantino de la hispana ora epoko (n. 1651)
- 1711: Jozefo la 1-a, Imperiestro de la Sankta Romia Imperio el dinastio Habsburgoj (n. 1678)
- 1764: Johann Mattheson, germana komponisto, kantisto, verkisto, leksikografo (n. 1681)
- 1778: Johann Rudolf Kiesling, germana teologo, rektoro kaj orientalisto (n. 1706)
- 1790: Benjamin Franklin, usona filantropo, diplomato, filozofo kaj framasono, unu el patroj-fondintoj de Usono (n. 1706)
- 1809: Johann Christian Kittel, germana komponisto kaj orgenisto (n. 1732)
- 1861: Józef Paszkowski, pola poeto kaj tradukisto de la ĉefverkoj de la tutmonda literaturo (m. 1817)
- 1877: David Spence, skota militisto, posedanto de Viktoria Kruco (n. 1818)
- 1902: Francisko de Asizo de Burbono, princo de Kadizo (n. 1822)
- 1919: Sándor Latinka, hungara politikisto kunlaboranta kun Rondo Galilei, murdita (n. 1886)
- 1919: László Mednyánszky, hungara pentristo (n. 1852)
- 1923: Jan Kotěra, ĉeĥa profesoro, grafikisto, arkitekto, pioniro de modernismo (n. 1871)
- 1927: Louis Held, germana pioniro de fotografio kaj filmfarado (n. 1851)
- 1942: Jean Baptiste Perrin, franca Nobelpremiita fizikisto kalkulinta konstanton de Avogadro, esplorinta ecojn de koloidoj (n. 1870)
- 1945: Hannie Schaft, nederlanda rezistantino, komunistino, ekzekutita (n. 1920)
- 1948: Tamás Csergő, hungara verkisto, redaktoro (n. 1888)
- 1952: Farkas Gyalui, hungara literaturhistoriisto, verkisto kaj tradukisto (m. 1866)
- 1969: Gyula Szathmáry, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto (n. 1912)
- 1979: Géza Rab, hungara poeto, ĵurnalisto (n. 1903)
- 1986: Gyula Csiszár, hungara skulptisto (n. 1903)
- 1995: Lenke Zsögön, hungara operkantistino (soprano) (n. 1906)
- 1996: Piet Hein, dana multfakulo, matematikisto, inventisto, verkisto, konata de la matematika heksludo (n. 1905)
- 1998: Linda McCartney, usona fotistino, muzikistino, aktivulino pri homaj rajtoj (n. 1941)
- 1999: Valentinas Čepkus, litova pedagogo, kantisto, aktoro kaj esperantisto, diskonigata per kasedo La Sankta Fajreto (n. 1937)
- 2004: Abd al-Aziz Rantisi, palestina infankuracisto, gvidanto de Hamas, murdita (n. 1947)
- 2005: Rajmund Kaczyński, pola inĝeniero (n. 1922)
- 2008: Aimé Césaire, afrokariba-franca poeto, verkisto kaj politikisto (n. 1913)
- 2014: Gabriel García Márquez, kolombia Nobelpremiita romanisto, ĵurnalisto kaj socia aganto, konata de magia realismo kaj la romano Cent jaroj da soleco (n. 1927)
- 2015: Albert Kovács, rumania hungara estetikisto, krikisto, literaturhistoriisto (m. 1928)
- 2019: Alan García, prezidento de Peruo, socialisto, sinmortiginto (n. 1949)
- 2020: Béla Tettamanti, hungara karikaturisto kaj grafikisto, nepo de Jenő Tettamanti (n. 1946)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Aniceto, papo kaj martiro el Sirio (romia provinco)
- Kateri Tekakvida, kanada indianino, monaĥino kaj sanktulino
- Nacia tago en Sirio, tago de la fakta liberiĝo en 1946
- Kiribato: Nacia Tago de Sano
- Samoo: Festo de la Flago
- Monda Malsanul-Tago pri Hemofilio
- Festo de Dankemo pro Helpo al Judoj - establita en 1955 en Francio lige al agado de la papo Pio la 12-a, kiu en Vatikano dum la Dua Mondmilito kaŝis ĉirkaŭ 450 judojn
La 17-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.