Maria Tereza de Aŭstrio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Maria Tereza de Habsburgo. |
Maria Tereza de Aŭstrio ankaŭ nomata Maria Teresia (germane: Maria Theresia Walburga Amalia Christina, 1717 – 1780) estis la ununura regantino de la Habsburga dinastio kaj la lasta reganto de la Domo de Habsburgo (postaj regantoj estis konataj kiel Habsburgo-Loreno). Ŝi regis super la tiamaj teritorioj de Aŭstrio, Hungario, Kroatio, Bohemio, Mantuo, Milano, Lodomerio kaj Galicio, la Aŭstria Nederlando kaj Parmo. Pro sia edziĝo kun Francisko la 1-a Stefano, ŝi estis laŭnome Granda Dukino de Toskanio, Dukino de Loreno, Reĝino de Germanio kaj Imperiestrino de la Sankta Romia Imperio.
Ŝiaj gepatroj estis Karolo la 6-a de Habsburgo, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kaj Elizabeto Kristina (filino de duko de Brunsvigo-Wolfenbüttel). Ŝi estis baptita kiel: Maria Theresia Walburga Amalia Christina.
Ĉefaj eroj de ŝia vivo
redaktiŜi naskiĝis la 13-an de majo de 1717, kaj dum postaj jaroj ŝi estis edukata por transpreno de trono en la monarĥio.
La 12-an de februaro 1736 ŝi edziniĝis al Francisko Stefano de Loreno.
- 1738 ŝi forveturis kun la edzo al Toskanio
- la 20-an de oktobro de 1740 post la morto de Karolo la 6-a eksplodis milito pro heredaĵo aŭstria
- la 20-an de novembro de 1740 ŝi estis kronita kiel arkidukino aŭstria
- 1741 prusia reĝo Frederiko la 2-a de Prusio invadis Silezion kaj konkeris ĝin
- la 10-an de aprilo de 1741 aŭstriaj soldataroj malvenkitaj de Prusio ĉe Molvico
- junio de 1741 Maria Tereza ekvojaĝis Hungarion
- la 25-an de junio de 1741 kronado kiel hungara reĝino
- novembro de 1741 bavariaj soldataroj konkeris Ĉeĥion kaj Supran Aŭstrion
- la 17-an de majo de 1742 Aŭstrio malvenkita de Prusio ĉe Chotusice
- la 11-an de junio de 1742 per paco en Vroclavo Maria Tereza rezignis pri Silezio kaj Klodsko
- la 29-an de aprilo de 1743 Maria Tereza enveturis Pragon, kiu estis konkerita de aŭstroj
- la 12-an de majo de 1743 kronita kiel ĉeĥa reĝino
- la 16-an de junio de 1743 reĝino Maria Tereza forveturis Vienon
- la 13-an de majo de 1744 Saksio subskribis aliancanan kontrakton kun Aŭstrio
- aŭgusto de 1744 Frederiko la 2-a de Prusio, timanta pri tio, ke Maria ne volus rekonkeri Silezion, invadis Bohemion kaj li konkeris ĝin
- novembro de 1744 prusiaj soldataroj estis elpelitaj el la lando
- 1744 Niccolo Pasassi komencis alikonstrui Pragan burgon
- la 22-an de aprilo 1745: Traktato de Füssen: Reĝino Maria redonis la konkeritan Bavarion al la Vitelsbaĥoj, rekompence la nova princo-elektisto Maksimiliano la 3-a Jozefo elektos Franciskon Stefanon imperiestro
- la 13-an de septembro de 1745 Francisko fariĝis imperiestro. Maria Tereza ricevis titolon de imperiestrino, sed kiun ŝi tro ne uzis
- 1745 Aŭstrio estis malvenkita de Prusio ĉe Zárov kaj Kesseldorf
- 1746 Aŭstrio venkis ĉe Piacenza francan-hispanan soldataron
- 1747 – 1757 per tereza urbardokumento okazis impostigo de la tuta grundo
- 1748 per paco en Aĥeno Aŭstrio perdis Silezion kaj parton de Lombardio
- la 1-an de majo de 1749 kunigitaj ĉeĥaj kaj aŭstriaj kortegaj oficejoj
- 1751 Maria Tereza enfunkciigis oficejojn de la t.n. regionaj hetmanoj, per kio ŝi transigis administradon de la regionoj el la manoj de la nobelaro en siajn manojn
- 1753 per aŭstria-bavaria monerstampeja kontrakto, al kiu aliĝis ankaŭ la resto de la regno (krom Prusio), komencis validi en la teritorio de la regno tolaroj
- 1754 dum la 1-a popolnombrado en Ĉeĥio la reĝlando havis 3 000 000 loĝantojn
- 1754 pastro Prokop Diviš inventis fulmokondukilon
- 1756 – 1763 la sepjara milito je duklando silezia (aŭstriaj soldataroj kun alternaj sukcesoj gvidate de la marŝaloj Daŭno kaj Laŭdono efektivigis vicon da bataloj, sed la perdo de Silezio estis daŭra)
- 1761 reĝino Maria eldonis gorĝan leĝaron
- 1762 emisiitaj estis la unuaj paperaj bankbiletoj
- 1770 – 1780 reĝino Maria efektivigis ampleksajn ŝanĝojn en lernejafero
- la 5-an de aŭgusto de 1772 aligita reĝlando haliĉa-lodomeria kaj Bukovina
- la 21-an de julio de 1773 papo Klemento la 14-a nuligis jezuitan ordenon
- 1775 ribelo de kamparanoj ĉe Chlumec nad Cidlinou
- la 9-an de aprilo de 1775 Maria Teresia eldonis por la kamparanoj ĝeneralan pardonon
- la 13-an de aŭgusto de 1775 post ampleksaj kamparanaj ribeloj estis eldonita laborega patento
- 1776 Maria Tereza nuligis rajton suferigan
- 1778 – 1779 milito pri heredaĵo bavaria. Maria ne sukcesis akiri la tutan duklandon bavarian, sed sole la t.n. innan kvartalon
- 1780 konstruitaj fortresoj Terezín kaj Josefov
- la 8-an de novembro de 1780 reĝino Maria partoprenis ĉasadon, en kiu ŝi malvarmumiĝis kaj malsaniĝis je pneŭmonio
- la 29-an de novembro de 1780 je la naŭa vespere Maria Teresia mortis
- la 3-an de decembro de 1780 ŝi estis sepultita en viena Hofburg. Per ŝia morto finiĝis 250-jara regado de Habsburgoj en Ĉeĥio en rekta linio de la familio. La nova familio poste iĝas konata kiel Habsburgo-Loreno.
Infanoj de Maria Tereza kaj de Francisko la 1-a Stefano
redakti- la 5-an de februaro de 1737 filino Elizabeto (ŝi mortis la 7-an de junio de 1740)
- la 6-an de oktobro de 1738 filino Maria Anna (en monaĥejo)
- la 12-an de januaro de 1740 filino Maria Karolina (ŝi mortis la 25-an de januaro de 1741)
- la 13-an de marto de 1741 filo Jozefo Benedikto Aŭgusto (imperiestro Jozefo la 2-a)
- la 13-an de majo de 1742 filino Maria Kristina (Alberto Kazimiro de Saksio-Teŝino)
- la 13-an de aŭgusto de 1743 filino Maria Elizabeto (monaĥejo en Innsbruck)
- la 1-an de februaro de 1745 filo Karolo Jozefo (li mortis 16-jara)
- la 26-an de februaro de 1746 filino Maria Amalia (duko Ferdinando (Parma))
- la 5-an de majo de 1747 filo Petro Leopoldo (kiel imperiestro Leopoldo la 2-a)
- la 17-an de septembro de 1748 filino Karolina (ŝi mortis la saman tagon)
- la 4-an de februaro de 1750 filino Johanino Gabriela (ŝi mortis 12-jara)
- la 19-an de marto de 1751 filino Maria Jozefino (ŝi mortis 16-jara)
- la 13-an de aŭgusto de 1752 filino Maria Karolina (Ferdinando la 4-a (Sicilio))
- la 1-an de junio de 1754 filo Ferdinando (edzino Beatrix von Este)
- la 2-an de novembro de 1755 filino Marie-Antoinette (edzo Ludoviko la 16-a)
- la 8-an de decembro de 1756 filo Maksimiliano Francisko (princo-elektisto de Kolonjo kaj princepiskopo de Monastero)
Ŝi estis ankaŭ baptopatrino de Teréz Brunszvik, portanta la saman virinan nomon, Tereza kiel ŝi.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Ĉeĥa interreta fonto (persona paĝo)-traduko al Esperanto en la Diskuto:Maria Tereza de Aŭstrio