Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                

Miĥail Lermontov

grava rusa verkisto kaj poeto
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Miĥail Lermontov, rusa verkisto. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Lermontov.

Miĥail Jurijeviĉ LERMONTOV (ruse Михаил Юрьевич Лермонтов; naskiĝis la 15-an de oktobro 1814 en Moskvo, mortis la 27-an de julio 1841 en Pjatigorsk) estis rusa verkisto kaj poeto. Kelkfoje nomata "la poeto de Kaŭkazo", kun Aleksandr Puŝkin kaj Fjodor Tjutĉev li estas unu el la plej gravaj reprezentantoj de la romantikisma literaturo en Rusio.

Miĥail Lermontov
Persona informo
Михаил Юрьевич Лермонтов
Михаилъ Юрьевичъ Лермонтовъ
Naskiĝo 3-an de oktobro 1814 (1814-10-03)
en Moskvo
Morto 15-an de julio 1841 (1841-07-15) (26-jaraĝa)
en Pjatigorsk
Mortis pro Hommortigo kaj duelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortigita de Nikolai Martynov vd
Tombo Tarkhany (en) Traduki (1842 (Julia)–)
Pjatigorsk (1841 (Julia)–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ortodoksismo vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusaanglagermanafranca vd
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Nikolaevskaya Cavalry School (en) Traduki (1832 (Julia)–1834 (Julia))
Moscow university boarding school (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Miĥail Lermontov
Familio
Dinastio Lermontov • Learmonth vd
Patro Yury Lermontov (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Mariya Arsenyeva (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo —въ • Ламвер • Гр. Диарбекир • Lerma vd
Okupo poeto
oficiro
verkisto
prozisto
dramaturgo
pentristo
romanisto
tradukisto
bretteur (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literatura aktiveco kaj poezio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Moskvo vd
Aktiva dum 1828– vd
Verkado
Verkoj A Hero of Our Time vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La nobelido kreskis post la frua morto de sia patrino en 1817 ĉe sia avino sur bieno proksime de Penza. Ekde 1828 ĝis 1832 li studis ĉe la universitato de Moskvo. Poste li anis la kavalerilernejon en Sankt-Peterburgo kaj estis sendita en 1834 al la gvardia-husaroregimento en Carskoje Selo.

Reage al la poemo de Lermontov „La morto de la poeto“, dediĉita al la duelomorto de Puŝkino 1837, oni pune alilokis lin en regimenton en la Kaŭkazo senditan tien por batali kontraŭ la montaraj popoloj luktantaj por sia sendependeco. Surspure de la dragon-regimento el Niĵnij Novgorod li konatiĝis kun la tuta Kaŭkazo. En 1838 oni permesis al li la revenon al Sankt-Peterburgo. La partopreno en duelo kun la franco Ernest de Barante kaŭzis denove translokadon en la Kaŭkazon. Ĉi tie Lermontov mortis dum duelo kun Nikolaj Martinov en julio 1841.

Esperantigitaj verkoj

redakti

Bibliografio de verkoj de M. J. Lermontov tradukitaj en esperanton - fonto: Kaŭkazaj Rakontoj, p. 69-70.

Prozaĵoj

redakti
Fatalisto, el "Heroo de nia Epoko" (A. Filatov, Rusaj Noveloj, eld. Muusses, Purmerend, 1937)
Princino Mary, el "Heroo de nia Epoko" (de Wahl, eld. Zamenhof, Varsovio, 1889) (2-a eld. Nürnberg, 1895)
Aŝik Kerib (Kuŝnir, eld. Nürnberg, 1895)
Kaŭkazaj rakontoj, el "Heroo de nia epoko" (1840) (tradukis Dementi Staritskij, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1964)

Recenzoj

redakti

Pri 'Kaŭkazaj rakontoj

 
 Ĉi tiun libron eldonis U.E.A. okaze de la 150-jara datreveno de la naskiĝo de M. J. Lermontov (1814–1841), unu el la plej grandaj rusaj poetoj, viktimo, same kiel Puŝkin, de kruda epoko, de socio primitiva kies ĝangala konscio kaŝiĝis sub rafinitaj kaj pompaj eksteraĵoj sed kies bruteco ebligis la mortigon, en la plej frua aĝo de la du plej bonaj rusaj poetoj: Puŝkin kaj Lermontov. Kaŭkazaj rakontoj estas plaĉa libro enhavanta tri rakontojn (Bela I, II Maksim Maksimiĉ, kaj Tamanj) elektitajn el la abunda verkaro de Lermontov kaj tradukitajn el la rusa lingvo de la kompetenta esperantisto D. Staritsky. Ili tri temas pri aventuroj de juna rusa oficiro vojaĝanta tra la kaŭkazaj regionoj. La bela esperanto de Staritsky ŝajne brile redonas la prozan majstrecon de Lermontov. Kvankam la rakontmaniero aperas jam malnoviĝinta kaj mankas profundeco en la vivkonceptoj, la libro estas agrabla kaj amuza, kaj riĉigas nian tradukan literaturon. La aldonita bibliografio de la verkoj de Lermontov en Esperanto estas plua allogaĵo de la libro. 
— N. L. ESCARTIN. Boletín nю 152 (nov 1965)

Poemaroj

redakti
Elektitaj Versaĵoj (Gusev, Bela Manto (Mirski), Lubjanovskij, Ĥoves. Kun antaŭparolo, Eld. Moskvo 1964)
Novaj versaĵoj (Bela Manto (Mirski), eld. Parizo 1912)
Elektitaj versaĵoj. Elrusigitaj de K. Gusev, Bela Manto, I. Lubjanovskij, I. Ĥoves. 2-a, ampleksigita eldono ciferecigita de Aleksandro Tilano [Alejandro Tilán]. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), ISBN 978-2-36960-108-1 (= MAS-libro n-ro 194). (1-a eld. Moskvo 1964).

Versaĵoj

redakti
Al A.O.Smirnova (Seleznjov, "Český Esperantista" no. 7, 1904)
Al morto de Puŝkin (Seleznjov, "Český Esperantista" no. 6, 1904)
Amo de mortinto (Seleznjov, "Lingvo internacia" no. 2, 1902)
Anĝelo Vasilij Devjatnin, "La Esperantisto" no. 2, 1892)
La sama (Vasilij Devjatnin, Fundamenta Krestomatio p. 336, eld. 1903)
La sama (Vasilij Devjatnin], "Liro de Esperanto", Nürnberg, 1893)
Borodino, [1]
Ĉe pordo de la loko sankta (Sviridov, "Lingvo Internacia" no. 8, 1898)
La sama (Roman Frenkel, "Verdaj Fajreroj" p. 28 eld. 1908)
La sama (Kolmakova, "Poezia Kajero", Omsk, 1962)
Ĉu ci memoras en libero (S., "Revuo Internacia" no. 5, 1902)
Demono (Vasilij Devjatnin, aparta eldono, Vilno, 1894)
La sama (Vasilij Devjatnin, "Verkaro" libro 1-a, eld. Hachette, Parizo, 1906)
La sama (Kabanov, "Universo" II, 1912)
Disiĝis ni, (V. Jarmoloviĉ, "Juna Esperantisto" p. 6, Jan. 1912)
Enue, malĝoje (Zamjatin, "Ruslanda Esperantisto" no. 1, 1907)
La sama (B. Tornado, "Fajrero" n-ro 3, Moskvo, 1962)
Fantazio (Sokolov, "La E-isto" no. 9, 1892)
Ho ne, ne vin mi amas (B. Tornado, "Norda Prismo" p. 135, 1963)
La sama (Tornado, "Fajrero" n-ro 3, Moskvo, 1962)
Improviso (A. A., "Lingvo Internacia" no. 5, 1897)
Kano (Lojko V., "Rondiranto" no. 5-6, 1904)
Kazaka lulkanto (Ivan Lubjanovskij, "Suda Stelo" no. 4, p. 65, 1958)
La sama (A. Holzhaus, "North American Esperanto Review" nov-dec. p. 2, 1958)
La sama (F. V. Lorenz, "Diverskolora bukedeto", Rio de J., 1941)
Kial? (S., "Revuo Internacia", 5, 1902)
Kiel ĉiel' rigardo via (Fjodorov, "Muzika Kajero", 1910, Moskvo)
Kverka folio (Nippa, "Revuo Internacia no. 2, 1902)
Mi dankas (Sviridova, "Lingvo Internacia" no. 11, 1898)
La sama (Pikilhavskij, "Ondo de Esperanto" p. 89, Jun. 1915)
Mi eliras unu al vojeto (Janovski, "La E-isto" no. 2, 1893)
La sama (Levik, "Lingvo Internacia" no. 12, 1898)
La sama (Janovskij, "Fundamenta Krestomatio" p. 366, eld. 1903)
Mi eliras sola vojon mian [2]
Mortanta gladiatoro (Seleznjov, "L'Esperantiste" no. 5, 1902)
La sama (A. Zelenay, "Juna Esperantisto" p. 6, Jan. 1912)
La sama (Ŝtejnberg, "Paco" 1959, novembro)
La sama (Ŝtejnberg, "Fajrero" n-ro 3, Moskvo, 1962)
La morto de la poeto, [3]
Najado (V. Zamjatin, "Ondo de Esperanto" p. 197, Dec. 1913)
Nimfo (Fjodorov, "Muzika Kajero", 1910, Moskvo)
Nuboj (Seleznjov, "La E-isto" no. 8, 1893)
La sama (Sviridova, "Lingvo Internacia" no. 8, 1898)
La sama (Lojko V., "Lingvo Internacia" p. 489, 1909)
La sama (Lojko V., "Ruslanda E-isto" 1905 n-ro 5, p. 140)
La sama (B. Mirski, "Juna Esperantisto" p. 23, Feb. 1912)
La sama (Ivan Lubjanovski, "Suda Stelo" no. 1 p. 2, 1959)
La sama (Libjanovski, "Bulgara E-isto" 1958, n-ro 1-2, p. 10)
Ondoj kaj homoj (Goldberg, "Liro")
La sama (Lojko V., "Lingvo Internacia" p. 555, 1908)
La sama 'Lojko V., "Ruslanda E-isto", 1905, n-ro 5, p. 140)
Pentado (B. Tornado, "Norda Prismo" p. 142, 1963)
Poezio (Stojan, "Lingvo Internacia" no. 4, 1911)
Preĝo (Belmont, "Liro")
La sama (B. Giedra, "Violetoj", Kaunas, 1938)
La sama (F. V. Lorenz, "Diverskolora Bukedeto", Rio de J., 1941)
Profeto (Lojko I., "Liro")
La sama (Lojko I., "Fundamenta Krestomatio" p. 381, eld. 1903)
La sama (C. Rosen, "Esperanto" p. 83, 1933)
La sama (I. Ĥoves, "Norda Prismo" p. 171, 1957)
La sama (I. Lubjanovskij, "Suda Stelo" no. 4 p. 65, 1958)
La sama (Kalocsay, "Eterna Bukedo", Budapest, 1931)
Profeto [4] Arkivigite je 2014-10-02 per la retarkivo Wayback Machine
Roko (Seleznjov, "Lingvo Internacia" no. 9, 1893)
La sama (Kogan, "Ondo de Esperanto" no. 5, 1911)
La sama (Kabanov, "Danubo" no. 5, 1911)
La sama (I. Olŝvanger, "Eterna sopiro" p. 22, eld. Societo Danubio, Wien, 1925)
Sonĝo (Lojko, "Ruslanda Esperantisto no. 8, 1905)
La sama (Frenkel, "Juna Esperantisto" p. 96, 1906)
La sama (Frenkel, "Verdaj Fajreroj" p. 29, eld. 1908)
La sama (Lojko V., "Lingvo Internacia" p. 251, 1909)
Spirita ŝipo (Koher, "La Esperantisto" no. 2, 1895)
La sama (Koher, "Fundamenta Krestomatio")
Ŝi kantas - sonoj fordegelas (Seleznjov, "Český Esperantista" no. 7, 1904)
Tamaro (B. Tornado, "Fajrero" n-ro 3, Moskvo, 1962)
Tiel adiaŭ (S. S., "Lingvo Internacia" no. 6-7, 1898)
Tri palmoj (Solovjev, "La E-isto" no. 6, 1893)
La sama (Nauman, "Liro")
La sama (Solovjev, "Fundamenta Krestomatio" p. 389, eld. 1903)
Velo (Sokolov, "La E-isto" no. 9, 1892)
La sama (Kofman, "Lingvo Internacia" no. 5, 1896)
La sama (Sokolov, "Fundamenta Krestomatio" p. 388, eld. 1903)
La sama (Sokolov, "Liro de Esperanto", Nürnberg, 1893)
La sama (K. Gusev, "Norda Prismo" p. 242, 1957)
La sama (Gusev, "Osnovy Esperanto", Moskvo, 1960, p. 8)
La sama ("Belga Esperantisto" no. 5 p. 82, 1960)
La sama (Tornado, "Fajrero" n-ro 3, Moskvo, 1962)
Velo [5] Arkivigite je 2014-10-02 per la retarkivo Wayback Machine

Fontoj

redakti
  • Germanlingva vikipedio

Vidu ankaǔ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti