Natria cianido
Natria cianido | |||||
Kemia strukturo de la Natria cianido | |||||
3D Kemia strukturo de la Natria cianido | |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 143-33-9 | ||||
ChemSpider kodo | 8587 | ||||
PubChem-kodo | 8929 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | blanka solido kun ioma odoro de migdalo | ||||
Molmaso | 49,0072 g mol−1 | ||||
Denseco | 1,5955 g/cm3 | ||||
Refrakta indico | 1,452 | ||||
Fandopunkto | 563.7 °C (1,046.7 ℉; 836.9 K) | ||||
Bolpunkto | 1,496 °C (2,725 ℉; 1,769 K) | ||||
Solvebleco | |||||
Mortiga dozo (LD50) |
| ||||
Ekflama temperaturo | Ne bruliva °C | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Risko | R26/27/28 R32 R50/53 | ||||
Sekureco | (S1/2) S7 S28 S29 S45 S60 S61 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H290, H300+310+330, H372, H410 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P273, P280, P301+310, P302+352, P304+340, P310, P330 | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria cianido estas la natria salo de cianida acido (HCN, en iuj naciaj lingvoj nomata "blua acido" aŭ "prusia acido" en aludo de specifa malhelblua koloro, kiun oni nomas "prusia"). La struktura formulo de natriocianido estas Na+ −C≡N. La substanco en kutima tersurfaca temperaturo de inter 10 kaj 30 celsiusaj gradoj estas senkolora, higroskopia, kristala pulvoro, kiu iom odoras kvazaŭ amara migdalo aŭ ties oleo, respektive kvazaŭ oleo el aprikotaj kernoj. En kombino de acidaj substancoj, natria cianido disiĝas al la tre venena gaso hidrogena cianido:
NaCN + H2SO4 → HCN + NaHSO4
Tiu paŝo povas esti konscia ago kadre de kemia militado, malpermesita fare de la ĝeneva konvencio de 1925, sed ankaŭ povas okazi akcidente, kiel ekzemple kadre de la katastrofaj eksplodoj de 2015 en Tjanĝino: Tie pro eksplodoj liberiĝis granda kvanto de natria cianido, kiu simple pro la acideco de la aera humideco, kaj ankoraŭ pli forte pro kontakto kun pluvo, transformiĝis al hidrogena acido, sen ke necesus pli fortaj acidoj.