Nimego
Nimego[1] (51° 50′ N, 5° 51′ O (mapo)51.8333333333335.85 ) (nederlande Nijmegen aŭskulti, dialekte Nimwèège [nɪmˈveɣə]) estas laŭ la kvanto de loĝantoj la deka plej granda urbo de Nederlando, kun 165 127 loĝantoj (1-a de februaro 2012). La hansa urbo situas en la provinco Gelderlando, plejparte sur la maldekstra (suda) bordo de la rivero Valako. Nova parto de la municipo situas ĉe la alia flanko de la rivero kaj nomiĝas Waalsprong (Salto trans la Valako). La municipo de Nimego estas parto de la regio KAN (Knooppunt Arnhem-Nijmegen) (Nodo Arnhem-Nijmegen) kaj havas limojn kun la municipoj de Lingewaard, Overbetuwe, Beuningen, Viĥeno, Heumen, Groesbeek kaj Ubbergen. La limo al Germanio de la urbocentro distancas 7 kilometrojn, de la urba limo nur 3 kilometrojn. La plej proksima urbo en Germanio estas Kleve en distanco de 24 kilometroj. La municipo Nimego konsistas el la urbo Nimego kaj la vilaĝo Lent.
Municipo Nimego | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago de la municipo Nimego | Blazono de municipo Nimego | ||||
nederlanda municipo | |||||
| |||||
Provinco | Gelderlando | ||||
Urbestro | Hubert Bruls | ||||
Ĉefloko | Nimego | ||||
Areo - Tero - Akvo |
57,72 km² 53,78 km² 3,94 km² | ||||
Loĝantaro - Loĝdenso |
177 359 (en 2021) 3 018 loĝ./km² | ||||
Geografia situo | 51° 50′ N, 5° 51′ O (mapo)51.8333333333335.85Koordinatoj: 51° 50′ N, 5° 51′ O (mapo) | ||||
| |||||
Gravaj trafikaj arterioj | A73, N325 ,N326 | ||||
CBS-municipokodo | 0268 | ||||
Telefona kodo | 0481, 024 | ||||
Poŝtkodo | 6500–6546, 6663 | ||||
Oficiala retejo | https://www.nijmegen.nl/ | ||||
Historio
redaktiRiĉa historio
redaktiNimego asertas esti la plej malnova urbo de Nederlando: ĝi festis ĝian 2000-jaran ekziston dum 2005. En la Romia Imperio, Nimego estis parto de la Limeso, la limo inter la Romia Imperio kaj la diversaj Ĝermanaj regionoj. En Nimego ekde 71 ĝis 104 lokiĝis la deka romia legio. Dum la romia rego granda fuorto (castrum) konstruiĝis sur monteto ĉe la Valako, kelkaj eroj de ĝi ankoraŭ restas. Ankaŭ Romiaj aĵoj ofte troviĝas dum elterigoj.
La urbo formiĝis kiel komercokolonio apud la romia castrum. Tio estis avantaĝe ĉar tiel la kolonion protektis la legianoj kaj krome la legianoj bezonis multajn aĵojn, por kiuj ili povis pagi bone. La nomo Nimego devenas de la latina nomo "Novio-magus", kio signifas 'nova merkato'. Sed la Romianoj forlasis la fuorton en la tria jarcento.
De la mezepoko ĝis la dudeka jarcento
redaktiDum la mezepoko la urbo iĝis grava centro de la Franka Imperio kaj havis palacon de la imperiestro. En 1230 Nimego ricevis oficiale urborajton. En 1248 la urbon akiris la grafoj de Geldern. Komence ĝin donis la Romia Imperiestro Vilhelmo la 2-a kiel garantiaĵo al la gelderlanda grafo Oto la 2-a, sed ĉar Vilhelmo la 2-a pro financaj problemoj ne povis repagi siajn ŝuldojn, la urbo restis posedaĵo de Gelderlando, kaj baldaŭ iĝis la plej grava el la kvar gelderlandaj ĉefurboj kaj ankaŭ hansa urbo. Sed en 1543 la urbon, kiel la ceteron de Gelderlando, ekregis la Habsburgoj.
La Reformacio en Nimego bone riceviĝis, protestantoj kaj Romaj-katolikoj 1566 havis samajn rajtojn, sed en 1579 la roloj inversiĝis kaj la katolikoj subpremiĝis. Estas verŝajne ke tio estis por la tre katolika reĝo de Hispanujo instigo komenci kampanjon kontraŭ la ribelaj nordaj provincoj (t.e. la Nederlandoj).
Dum la Okdekjara Milito, Nimego estis sieĝata kelkajn fojojn. En 1585 ĝin kaptis Alexander Farnese, la duko de Parma; pro tio la protestantoj perdis iliajn ĵus akiritajn rajtojn. Dum la dua Sieĝo de Nimego en 1591 la urbon rekaptis Princo Maurits.
Pli malfrue inter 1672 kaj 1674 Nimego estis okupata de la Francoj, sed la trankvilo revenis en 1678 per la Paco de Nimego kiu konkludis la pacon inter la Respubliko de la Nederlandoj kaj Francujo.
Pro la katolika emancipiĝomovado, Nimego en 1923 ricevis roman-katolikan universitaton, la nuntempa Radboda Universitato en Nimego (antaŭe Katholieke Universiteit Nijmegen).
Nimego ofte troviĝas en la paflinio de milito. Plej laste tio okazis en la Dua Mondmilito. La 22-an de februaro 1944 Nimego ege suferis pro erara alianca bombado sur la centro.
Post la Dua Mondmilito
redaktiPro malzorgo kaj malriĉeco la Benedenstad (la parto de Nimego kiu troviĝas malalte, ĉe la Valako) malprosperis post la konstruo de la Valakoponto. Kvankam la Benedenstad ne detruiĝis de la militajn agojn, la stato de tiu urboparto estis tia, pro la multaj malkonstruitaj domoj kaj malbona loĝebleco, ke post dumjaraj diskutoj kaj planado estas farita en 1972 decido pri grandskala mal- kaj rekonstruo. En 1975 la Benedenstad elektiĝis 'defendata urbovizaĝo', sed tiam la plejmulto el la mezepokaj domoj jam malkonstruiĝis. Nur (partoj de) kelkaj stratoj restas originaj kaj ripariĝis.
Ekde la jaroj sesdek kaj sepdek de la dudeka jarcento Nimego estas konata kiel urbo ruĝa. Dum tiuj jaroj multaj marksistoj troviĝas en Nimego pro la granda studenta loĝantaro. Kromnomo de Nimego tial estas 'Havano ĉe la Valako'. Granda batalo inter la maldekstraj uzurpoj kaj la Nimega registaro okazis en februaro 1981, la Piersontumultoj. Frits Bolkestein en la jaroj 1990 parolis pri 'Marksograd ĉe la Valako'. Nuntempe la ruĝeco de la urbo malpli forte rekoneblas je maldekstraflanka registaro. La seshoma urbestraro enhavas ekde 2010 GroenLinks, PvdA kaj D66.
Ekde la Dua Mondmilito la urbo ege kreskas, sed tio okazis nur en la okcidenta kaj sudokcidenta direkto. La vilaĝoj Hatert, Hees kaj Neerbosch konsumiĝis de kvartaloj samnomaj. La plej grava pligrandigo estis la konstruo de la urbopartoj Dukenburg kaj Lindenholt ekde 1966, okcidente de la Maas-Waalkanalo. La strukturo de la urbo tiel iĝis tre malekvilibra: la centro troviĝas plej norde, kaj la plivastigo okazis kilometrojn for en direkto sudokcidenta. Ĝis antaŭnelonge la Valako estis baro nepasebla indikanta la nordan limon de la konstruaĵaro. Sed ekde la jaroj 1990 la nova kvartalo Waalsprong konstruiĝas norde de Valako.
En 1979 okazis grava trajnakcidento en kiu estis 8 mortintoj.
21a jarcento
redaktiEn 2004 la municipon pritraktas la naciaj komunikiloj post decido de la municipa parlamento malpermesi al SUV-oj (grandaj ĉiaterenaj aŭtoj) parki en la centro. Argumentoj estis la poluo kaj danĝereco de ĉi tiaj aŭtoj. La decido kaŭzis mallongan nacian diskuton pri la temo. La urbestraro decidis ignori la decidon de la parlamento, ĉar Nederlandaj kaj Eŭropaj leĝoj malhelpas la plenumadon de la propono.
En novembro 2005 mortpafiĝis la loke fama aktivulo Louis Sévèke en la centro de la urbo. Li famiĝis pro sia leĝa batalo kontraŭ la sekurecofico AIVD.
Estas planita por la periodo 2010-2020 la konstruo de la Waalfront. Ĉi tiu nova kvartala troviĝos je la loko de la nuntempa malnova havenareo apud la Waal.
Oni nun konstruas novan trafikponton, kun la nomo Stadsbrug (Urba ponto) aŭ Oversteek (Transirejo).
Vidindaĵoj
redakti- De Waag: Buterpesejo konstruita ĉirkaŭ 1612-1613.
- Sint Stevenskerk: Originale romkatolika preĝejo, finkonstruita en la 17-a jarcento.
- Velorama: Muzeo pri bicikloj.
- Waalbrug: La urba trafikponto trans la rivero Waal, finkonstruita en 1936.
- Botanika ĝardeno.
- Kruittoren: Pulvorturo, postrestaĵo de la ĉirkaŭurba muro, konstruita en 1426.
- Museum Het Valkhof: Muzeo pri trovaĵoj el la Romia epoko kaj pri moderna arto.
- MuZIEum: Spertadmuzeo pri vidi kaj nevidi.
- Marikenstraat: Strato en la urbocentro kies rimarkindaĵo estas ke ĝi havas du etaĝojn.
- La malnova urbodomo.
Pontoj
redaktiEn Nimego troviĝas du pontoj trans la rivero Waal. Ekde 1879 ekzistas fervojponto, parto de la fervojo al Arnhem. Ekde 1936 Nimego havas aŭtoponton, la Waalbrug (Waalponto). En 1936, kiam la aŭtoponto estis preta, la ponto estis la plej longa arkponto en Eŭropo. En 2004 oni finkonstruis porton por biciklistoj, sed tiu fakte ne estas vera ponto, sed nur aldonaĵo al la jam ekzistanta fervojponto. La bicikloponto nomiĝas Snelbinder.
Dum pluraj jaroj la nuna aŭtoponto ne povis pritrakti la trafikon. Pro tio en Nimego oni en 2011 ekkonstruis novan trafikponton. Ĝia nomo estas De Oversteek (La Transiro). Ĝi estas finkonstruita en 2014.
Servoj
redaktiEsperanto en Nimego
redaktiEn Nimego estas esperantoklubo kun la nomo Zamenhof, kiun fondis Gerda kaj Louis Wulfers en 1961. Ĝi en 2017 havas ĉirkaŭ 12 membrojn, kaj oni taksas ke en la regiono Nimego estas proksimume 30 esperantistoj. La esperantoklubo kunvenas ĉiun duan merkredon de la monato, escepte de junio, julio kaj aŭgusto. La esperantoklubo estas regiona sekcio de Esperanto Nederland, kiu siavice estas Asocia Membro de Universala Esperanto-Asocio.
Informoj: Esperanto Nederland - Lokaj grupoj.
Ĝemeliĝoj
redaktiNimego laŭ la stato de la jaro 2012 havas oficialan ĝemeliĝon kun 3 urboj:
La municipo Nimego apogas la laboron de la ĝemelurbaj fondaĵoj de Masaya kaj Pskov.
Krome la urbo havas amikecan rilaton, t.e. ne oficialan ĝemeliĝon kun 3 urboj:
- Albany en Usono
- Higaŝimatsujama en Japanio kaj
- Suĝoŭo en Ĉinio.
Regulaj eventoj
redakti- Muzikrenkontiĝo (Music meeting): Tutsemajnfina evento kun muziko el la tuta mondo.
- Kermeso.
Sporto
redaktiNimego havas multajn sportklubojn. La plej konataj estas:
- Futbalo: NEC Nijmegen
- Korbopilko: Matrixx Magixx
- Atletiko: Nijmegen Atletiek
En Nimego ankaŭ ĉiujare okazas kelkaj grandaj sporteventoj:
- Kuro: Sepmonteta kurado (Zevenheuvelenloop) (15 km) kaj Marikenkurado (Marikenloop). Nur virinaj partoprenantoj!
- Marŝado/Promenado: Internacia kvartaga marŝado de Nimego (Vierdaagse)
- Kuro: Marikenloop, en kiu nur virinoj rajtas partopreni
Sciinde
redakti- Foje oni donas al Nimego la kromnomon 'Havanna aan de Waal' ('Havano ĉe la Walo'). Ĝis la 1970-aj jaroj Nimego estis ĉefe romkatolika urbo. En la universitato de Nimego venis tre multaj studentoj kun politike maldekstrulaj ideoj. Multe el ili poste trovis konstantan loĝlokon en la urbo. La maldekstrulan karakteron de la urbo oni klare vidis en la kunmeto de la urba parlamento.
Famuloj
redakti- Annie Romein-Verschoor
- Heinrich Canisius, juristo kaj (historiaĵ) eldonisto
Referencoj
redakti- ↑ Nimego en la Plena Ilustrita Vortaro
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiProvinco Gelderlando | |
---|---|
Aalten | Apeldoorn | Arnhem | Barneveld | Berg en Dal | Berkelland | Beuningen | Bronckhorst | Brummen | Buren | Culemborg | Doesburg | Doetinchem | Druten | Duiven | Ede | Elburg | Epe | Ermelo | Geldermalsen | Harderwijk | Hattem | Heerde | Heumen | Lingewaal | Lingewaard | Lochem | Maasdriel | Montferland | Neder-Betuwe | Neerijnen | Nijkerk | Nimego | Nunspeet | Oldebroek | Oost Gelre | Oude IJsselstreek | Overbetuwe | Putten | Renkum | Rheden | Rozendaal | Scherpenzeel | Tiel | Viĥeno | Voorst | Wageningen | West Maas en Waal | Westervoort | Winterswijk | Zaltbommel | Zevenaar | Zutphen | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |