Parko de Muskau
La parko de Muskau - germane per plena nomo Fürst-Pückler-Park Bad Muskau, "princo-Pückler-parko kuracloko Muskau" - estas signifa kastela parko, kiu historie situas en la orienta parto de la reĝlando Saksio, en la kultura regiono Supra Luzacio, kaj estas trafluata de la rivero Niso. Ĉefaranĝis ĝin Hermann von Pückler-Muskau.
Parko de Muskau | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
la nova kastelo de Muskau | ||
Landoj | Germanio Pollando | |
Tipo | Kultura heredaĵo | |
Kriterioj | (i)(iv) | |
Fonto | 1127 | |
Geografia situo | 51° 33′ 0″ N, 14° 43′ 30″ O (mapo)51.5514.725Koordinatoj: 51° 33′ 0″ N, 14° 43′ 30″ O (mapo) | |
Registra historio | ||
Registrado | 2004 (28-a sesio) | |
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. | ||
Historio
redaktiPost la jaro 1945 ĉiuj teritorioj de la Germana Regno oriente de la rivero estis donitaj al administrado de Pollando, kaj fakte iĝis parto de la Pola Popola Respubliko, tiel ankaŭ la orientaj du trionoj de la parka areo, kiuj ricevis la polan nomon Park Mużakowski. Ĝis kolapso de la ŝtatoj de la Varsovia Pakto, interalie Sovetunio, la socialisma germana ŝtato GDR kaj la Pola Popola Respubliko, vizitoj inter la du parkaj partoj longtempe ne eblis. Tiam la pluraj parkaj pontoj super la rivero remalfermiĝis, la parko daŭre situanta en du ŝtatoj denove iĝis komplete vizitebla, kaj en 2004 la tuta parko iĝis monda kultura heredaĵo de Unesko. Temas pri la sola monda kultura heredaĵo de Unesko en la nuna germania federacia lando Saksio, kaj pri unu el la malmultaj heredaĵoj kiuj situas en pli ol unu ŝtato. En nuna Germanio la plej proksima urbo estas Bad Muskau, en nuna Pollando (iom sude de la parko) la urbo Łęknica (Lugknitz).
Historia urbocentro de Krakovo · Salminejo Wieliczka · Koncentreja komplekso en Aŭŝvico · Historia urbocentro de Varsovio · arbaro de Białowieża (Monda natura heredaĵo) · Renesanca urbocentro de Zamość · Mezepoka urbocentro de Toruń / Thorn · Kastelo Marienburg en Malborko · Klostro kaj kalvaria monto en Kalwaria Zebrzydowska · Kirkoj de paco en Świdnica / Schweidnitz kaj Jawor / Jauer · Parko de Muskau · Jahrhunderthalle / Hala Ludowa / Hala Stulecia en Vroclavo (Wrocław / Breslau) · Lignaj kirkoj en suda Malgranda Pollando