Persona unio
Persona unio estas unuiĝo de ŝtatoj havantaj komunan monarĥon (reĝon) kaj apartajn ŝtatorganojn. Oni distingas inter persona unio, kie la ŝtatoj nur havas komunan regnestron sed krom tio estas tute apartaj ŝtatoj, kaj reala unio, kie la ŝtatoj ankaŭ havas iujn komunajn ŝtatorganojn, ekz-e unian parlamenton.
En la historio kelkaj personaj unioj plifirmiĝis kaj fariĝis realaj unioj. Aliaj personaj unioj disiĝis, ekzemple pro malsamaj reguloj pri tronheredo.
Ekzemploj de personaj unioj
redaktiPersonaj unioj kiuj fariĝis realaj unioj
redakti- 1386–1569 (kun paŭzoj) Pollando–Litovio → Lublina Unio: kuniĝis al Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1504–1816 (kun paŭzoj) Napolo–Sicilio → kuniĝis al Reĝlando de ambaŭ Sicilioj
- 1541–1800 Anglio (resp. Britio) kaj Irlando → kuniĝis al Unuiĝinta Reĝlando
- 1603–1707 (kun paŭzoj) Anglio–Skotlando → kuniĝis al Reĝlando de Granda Britio
- 1608–1701 Brandenburgio–Prusio → kuniĝis al Prusio
- 1815–1830 Rusio-Kongresa Pollando → la rusa caro perforte aligas Pollandon al Rusio
- 1859–1877 Valaĥio–Moldavio → Reĝlando Rumanio
La Habsburga monarkio estis aro da landoj komune regataj de la habsburga dinastio en persona unio. Ili ne havis komunajn ŝtatorganojn ĝis la jaro 1804, kiam ili estis kunigitaj en komunan regnon, la Aŭstra imperio.
Personaj unioj kiuj disiĝis
redakti- 1066–1204 Anglio-Normandio → Normandio konkerita de Francio
- 1097–1918 Kroatio-Hungario → Unua mondmilito
- 1389–1521 Kalmara unio (Danio-Norvegio-Svedio) → Gustavo Vasa sendependigas Svedion
- 1474–1864 Danio-Ŝlesvigo-Holstinio
- 1521–1814 Danio-Norvegio → Viena Kongreso: Norvegio estis kunigita kun Svedio
- 1580–1640 Hispanio-Portugalio
- 1688–1702 Anglio-Nederlando
- 1697–1763 Pollando-Elektoprinclando Saksio
- 1714–1837 Anglio-Hanovro → disiĝis pro malsama tronheredo
- 1814–1905 Svedio-Norvegio → Norvegio iĝis sendependa
- 1809–1917 Rusio-Finnlando → Finnlando iĝis sendependa
- 1815–1890 Nederlando-Luksemburgo → disiĝis pro malsama tronheredo
- 1867–1918 Aŭstrio-Hungario → Unua mondmilito
- 1918–1944 Danio-Islando → Islando iĝis respubliko
La Aŭstra imperio estis en 1867 transformita al la duobla monarĥio Aŭstrio-Hungario, kiu estis persona unio inter du grandaj regnopartoj ("Cislajtio kaj "Translajtio"). Ambaŭ regnopartoj mem konsistis el pluraj monarĥiaj landoj en persona aŭ reala unio. La imperiestro de Aŭstrio samtempe portis multajn monarĥajn titolojn, i.a. reĝo de Hungario, Kroatio, Bohemio, grandduko de Krakovo, grandprinco de Transilvanio, ktp. Post la malvenko en la Unua mondmilito la iama imperio estis disigita en plurajn sendependajn landojn, plejparte respublikoj.
Nuntempaj personaj unioj
redaktiHodiaŭ karakteron de persona unio havas rilatoj inter Unuiĝinta Reĝlando kaj pluraj el ĝiaj eksaj kolonioj. La brita monarĥo (nuntempe Karlo la 3-a) estas nun komuna ŝtatestro de 15 landoj, la t.n. "Commonwealth Realms". Ĉiuj tiuj landoj estas membroj en la Komunumo de Nacioj ("Commonwealth of Nations"), sed tiu ankaŭ havas aliajn membro-ŝatojn kun aliaj ŝtatestroj (ĉu respublikoj, ĉu monarĥioj kun alia dinastio).
Numerado de regantoj en personaj unioj
redaktiOkazis ofte en personaj unioj (malpli ofte en realaj unioj) ke la komuna reganto havis por siaj malsamaj roloj malsamajn vic-numerojn ĉe sia nomo. Ekzemploj por tio abundas, inter ili:
- Venceslao la 2-a de Bohemio = Venceslao la 1-a de Pollando
- Venceslao la 3-a de Bohemio = Venceslao la 2-a de Pollando
- Venceslao la 4-a de Bohemio = Venceslao la 1-a de Sankta Romia Imperio
- Sigismondo la 1-a de Pollando = Sigismondo la 2-a de Litovio
- Sigismondo la 2-a de Pollando = Sigismondo la 3-a de Litovio
- Sigismondo la 3-a de Pollando = Sigismondo la 4-a de Litovio
- Karolo la 1-a de Hispanio = Karolo la 5-a de la Sankta Romia Imperio
- Karolo la 2-a de Bohemio = Karolo la 3-a de Hungario = Karolo la 6-a de la Sankta Romia Imperio
- Karolo la 3-a de Bohemio (kontraŭreĝo) = Karolo la 7-a de la Sankta Romia Imperio
- Karolo la 3-a de Bohemio = Karolo la 4-a de Hungario kaj Kroatio = Karolo la 1-a de Aŭstrio
- Karolo la 3-a de Hispanio = Karolo la 7-a de Napolo = Karolo la 5-a de Sicilio
- Karolo la 14-a de Svedio = Karolo la 3-a de Norvegio
- Karolo la 15-a de Svedio = Karolo la 4-a de Norvegio