Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Ĉi tiu artikolo temas pri medicina termino. Por muzika termino rigardu la paĝon Pulso (muziko).

Pulso estas batado de la arterioj, kaŭzita de la sangofluo. Ĝi redonas ritmon de la korobato.

Lokoj por pulskontrolo.

Indicoj

redakti

La koro batas en ripoza, trankvila homo 50- ĝis 100-foje minute. Oni povas plej bone mezuri la pulsonombron matene.

La trankvila pulso de trejnita eltena sportisto estas de 32 ĝis 45 batoj po minuto. La koro, pulmovolumo de tiuj sportistoj estas pli granda ol normala.

Averaĝa trankvila pulso:

  • ĉe fetoj: ĉirkaŭ 150/min
  • ĉe suĉbeboj: ĉirkaŭ 130/min
  • ĉe infanoj: ca. 100/min
  • ĉe junuloj: ĉirkaŭ 85/min
  • ĉe plenkreskuloj: ĉirkaŭ 70/min
  • ĉe olduloj: ĉirkaŭ 90/min

Pli ĝenerale kaj figure oni uzas la vorton pulso samsignife al

  • ritma bato (ekzemple: pulsa lasero)
  • vivoesenco (ekzemple: la pulso de la erao)
 
Pulskontrolo fare de kuracisto.

Vidu ankaŭ

redakti