Rostovo ĉe Dono
- Pri la alia urbo kun simila nomo vidu artikolon Rostov.
Rostovo ĉe Dono (ruse Ростов-на-Дону, Rostov-na-Donu) estas milionurbo, la deka plej granda urbo en Rusio, ĉefurbo de la Rostova provinco kaj Suda federacia regiono. Ĝi estas historia urbo, ankaŭ kultura, eduka, politika, financa, komerca kaj ekonomia centro.
Rostovo ĉe Dono | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
milionurbo (2002–) milionurbo (1987–2000) haveno urba loĝloko en Rusio urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 344000–344999 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 135 968 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 260 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 13′ N, 39° 43′ O (mapo)47.222539.71Koordinatoj: 47° 13′ N, 39° 43′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 70 m [+] | ||||
Areo | 348,5 km² (34 850 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Rostov-on-Don [+] | |||||
| |||||
Geografio
redaktiLa urbo situas en la sud-okcidenta parto de la lando sur la dekstra bordo de la rivero Don (Дон).
Historio
redaktiJam en 1696 Petro la 1-a (Rusio) trovis la lokon tre favora, sed pro la militado li ne fondis urbon. En ĉi tiu loko de la urbo oni establis en 1749-1750 havenon kaj doganejon. Oni konstruis en 1761 fortikaĵon, ĉirkaŭ kiu formiĝis urbo.
Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 1797. En 1816 en Varsovio fondiĝis universitato, kiu en 1915 translokiĝis al Rostov.
Ekde la 19-a jarcento ĝi estas grava centro de la rusia komercado kaj trafiko.
En 1902 en la urbo estis laborista striko.
En 1959 la urbo havis 600 mil loĝantojn, en 2002 la urbo havis 1068,3 mil loĝantojn.
Ekonomio
redaktiEn Rostov la plej grava industrio estas la peza industrio. Oni produktas ekzemple helikopterojn.
Trafiko
redaktiRostov havas internacian flughavenon kaj gravan stacidomon. Ŝipoj trafikas al Volgo, Kaspia maro kaj Azova Maro.
La 19-an de marto 2016 almenaŭ 62 personoj mortis pro akcidento de aviadilo Boeing 737 de la entrepreno FlyDubai surteriĝonta sur la flughaveno de la urbo.
Tramoj kaj trolebusoj estas du el la sistemoj de publika transporto de la urbo.
Vidindaĵoj
redaktiEn Rostovo haveblas multaj arkitekturaj kaj historiaj monumentoj, parkoj, preĝejoj, fontanoj. Funkcias kelkaj teatroj. La Rostova Akademia drama teatro de Gorkij estas konsiderata arkitektura ĉefverko de Rusia imperio. La Londona Muzeo pri la historio de arkitekturo de Rusio havas nur du modelojn: la Katedralo Sankta Bazilio kaj la Rostova dramo teatro.
La ŝtataj teatroj:
- Rostova akademia drama teatro de Gorkij.
- Rostova ŝtata marioneto-teatro.
- Rostova regiona akademia junularo teatro.
- Rostova ŝtata muzika teatro.
Privataj teatroj:
- Studenta teatro "Ringborg".
- Studenta teatro Universim.
- Komedio-teatro de miniaturoj "Ludo".
- Pupteatro "Maksimuma".
Muzeoj
redakti- Rostov regiona Muzeo de belartoj.
- La Muzeo de moderna arto sur strato Dmitrovskaja.
- Centro de nuntempa arto "Tobacco factory".
- Rostova muzeo de fervoja ekipaĵaro.
- La Muzeo de rusa-armena amikeco.
- Donskoj armea-historia muzeo.
- Rostova historia muzeo.
- Muzeo de la historio de bierfarado en la Sudo de Rusio.
- Rostova muzeo pri kosmonaŭtiko.
La Rostova zoo havas kolekton de grandaj simioj[1]. La Rostova cirko funkcias ekde 1957.
Famuloj
redaktiĜemelurboj
redaktiĜemelurboj de Rostovo.
- Glasgow, Britio
- Dortmund, Germanio
- Gera, Germanio
- Pleven, Bulgario
- Le Mans, Francio
- Mobile, Usono
- Erevano, Armenio
- Kajaani, Finnlando
- Cheongju, Sud-Koreio
- Volos, Grekio
- Antalya, Turkio
- Toronto, Kanado
- Donecko, Ukrainio
- Odeso, Ukrainio
- Luhansko, Ukrainio
- Gomel, Belorusio
- Moskvo, Rusio
-
La administrado konstruaĵo
-
Strato Beregovaya
-
Alexander column
-
Rostov University
Literaturo
redakti- Ростов-на-Дону. Исторические очерки. — Ростов-на-Дону: Ростовское кн. изд-во, 1984.
- Бусленко Н. И. Ростовское купечество: историко-экономические очерки в документах, фактах, цифрах, с авторскими комментариями и художественно-публицистическими отступлениями. Ростов-на-Дону, 1994.
- Швецов С. Д. В старом Ростове. — Ростов-на-Дону: Ростовское кн. изд-во, 1971.
- Сидоров В. С. Энциклопедия старого Ростова и Нахичевани-на-Дону. В 6 томах. — Т. 1. Ростов-на-Дону, 1994—224 с.: ил.; Т. 2. Ростов-на-Дону, 1994; Т. 3. Ростов-на-Дону, 1995.
- Кулишов В. И. В низовьях Дона. — М.: Искусство, 1987. — 1767 с.: ил.
- Штаханов М. Путеводитель по Ростову. — 2006.
- Ильин А. История города Ростова-на-Дону. — Ростов-на-Дону, 2006.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.rostov-gorod.ru Arkivigite je 2011-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- http://sunsite.berkeley.edu:8085/x-ussr/100k/L-37-032.jpg
- http://rostov.rsu.ru/sobor/index.htm Arkivigite je 2005-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala paĝaro de la urba administracio Arkivigite je 2005-09-10 per la retarkivo Wayback Machine
Arĥangelsko | Belgorodo | Velikije Luki | Velikij Novgorod | Vladikavkaz | Voroneĵ | Vjazma | Dmitrov | Jelec | Jelnja | Kozelsk | Kronŝtadt | Kursk | Luga | Malgobek | Naro-Fominsk | Orjol | Polarnij | Pskovo | Rĵev | Rostov-na-Donu | Tuapseo