Vizo
Vizo (mallongigo por la latina carta visa, "dokumento vidita") estas dokumento eldonita de lando, kiu donas al iu persono la rajton eniri en la koncernan landon dum konkreta periodo de tempo por difinita celo.
Kutime oni ricevas la vizon antaŭ la planata vojaĝo ĉe la konsulejo aŭ ambasadejo de la koncerna lando, kelkfoje ankaŭ ĉe la landlimo dum enveturado. Kelkfoje landlima oficialulo konfirmas la eniron apud aŭ en la vizo (ekzemple por kontroli la daŭron de la restado).
Ofte la vizo estas stampata aŭ gluata en la pasporton de la petanto. Kelkfoje oni transdonas ĝin sur aparta folio.
Multaj landoj havas reciprokan interkonsenton, kiu forigas la bezonon de vizo, por la eniro de civitanoj de la lando. Estas ankaŭ landoj, kiuj subskribas la Schengen-Konvencion, kaj ili agnoskas vizojn eldonitajn de unu lando al tiuj, kiuj eniras ĝiajn limenirejojn, do translokiĝi al tria lando ne bezonas vizon. Plej multaj EU-landoj subskribas ĉi tiun traktaton.
Krom baza enirigebla vizo, kiu permesas eniron en la landon kiel turisto, aliaj tipoj de vizoj estas uzataj, kiel laborvizo, kiu permesas labori en la lando, aŭ studvizon, kiu permesas studi en la lando. Kutime, laborvizoj konvertiĝos al laborpermesoj post eniro en la landon, kaj ili estos plilongigitaj ĉiujare.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- LAST: LITOVIO: Vizoj reviziitaj Monato (gazeto) (2008/02, p. 11)
- Vietnam vizo Arkivigite je 2018-12-27 per la retarkivo Wayback Machine