Deuil-la-Barre
Deuil-la-Barre | |||||
---|---|---|---|---|---|
Strato Haute.
| |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Francilio | ||||
Departemento | Val-d'Oise | ||||
Arondismento | Sarcelles | ||||
Kantono | Enghien-les-Bains | ||||
| |||||
INSEE kodo | 95197 [+] | ||||
Poŝtkodo | 95170 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 95197 | ||||
Retpaĝaro | http://www.mairie-deuillabarre.fr/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Jean-Claude Noyer 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 20 160 (1999) | ||||
Loĝdenso | 5 359 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 59′ N, 2° 20′ O (mapo)48.9752.3286111111111Koordinatoj: 48° 59′ N, 2° 20′ O (mapo) | ||||
Alto | De 40 al 110 m | ||||
Areo | 3,76 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Deuil-la-Barre [+] | |||||
Deuil-la-Barre estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-d'Oise kaj en la regiono Francilio. Ĝi situas apud Enghien-les-Bains, en la arondismento de Sarcelles.
Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 22 510 loĝantoj sur areo de 3,76 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 987 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Deuil-la-Barre situas proksimume 9 kilometrojn norde de la limoj de Parizo, ĉe la forsto de Montmorency. La urbo ŝajnas kiel vockruciĝo inter la departementoj Seine-Saint-Denis kaj Val-d'Oise. Deuil sukcese konservis la aspekton de kampara vilaĝo, kun fruktarbejoj kaj arbara monteto. Sed la urbo ankaŭ entenas malsekuran kvartalon, La Galathée.
Deuil-la-Barre havas landlimojn kun la komunumoj Montmorency, Groslay, Montmagny kaj Enghien-les-Bains en Val-d'Oise, sed ankaŭ kun Épinay-sur-Seine en najbara Seine-Saint-Denis.
Famulo
[redakti | redakti fonton]- Eudes de Deuil, abato de Baziliko de Saint-Denis de 1151 ĝis 1162 sub la nomo de Eudes la 2-a.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La preĝejo Dipatrino (antaŭe Sankta Eugène) estis starigita dum la 11-a kaj la 12-a jarcentoj, sur la loko de antaŭa, verŝajne merovida konstruaĵo. Oni aldonis gotikan ĥorejon al la romanika preĝejo en 1220. La kastelo La Chevrette, loĝejo de Louise d'Épinay, estis malbonŝance detruita en 1786 : nur restas el ĝi, ene de malgranda publika parko, la domgardistejo de la 17-a jarcento kaj la enireja krado.
La lago Marchais estas lageto lokita apud Groslay. Ĝi estis sendube loko de paganistaj ritoj dum la gaŭla periodo.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Frankfurto ĉe Majno en Germanio ekde 1967 (Nieder-Eschbach)
- Vác en Hungario ekde 1991
- Winsford en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ekde 1992
- Lourinhã en Portugalio ekde 2009
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Val-d'Oise
- Listo de urboj de Francio
- Deuil - Montmagny (stacidomo)
- La Barre - Ormesson (stacidomo)