Margit Bara
Margit Bara | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de junio 1928 en Kluĵo |
Morto | 25-an de oktobro 2016 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 8/3 (8/1/A)-1-5/6 |
Lingvoj | hungara • rumana • franca • angla • hispana |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Dezső Gyarmati (1964–) Géza Halász (1955–1957) |
Parencoj | Liliána Szilágyi (nepino) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
BARA Margit estis hungara aktorino naskita en Kluĵo la 21-an de junio 1928, mortinta en Budapeŝto la 25-an de oktobro 2016. Ŝi estis la edzino de la aktoro Géza Halász, de 1964 de la akvopilkisto Dezső Gyarmati. Ŝia nepino estas Liliána Szilágyi.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Margit Bara apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi finis unu jaron en aktorakademio de Kluĵo kaj inter 1945–1955 ludis en la Teatro Hungara de Kluĵo. Ŝi translokiĝis Hungarujon en 1955. Ĝis 1957 en Teatro Petőfi, poste ĝis 1966 ŝi aktoris en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 1966 ĝis 1978 ŝi estis ano de Teatro József Attila. En la 1970-aj jaroj nepruvitaj fiagoj disetendiĝis pri ŝi, tial ŝi definitive retiriĝis disde aktorkariero. Inter 1970–1972 ŝi vivis kun sia familio en Kolumbio. En 2002 ŝi ricevis premion Kossuth, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ĉefaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Szakadék, 1956;
- Szegény gazdagok, 1959;
- Csehov: Három nővér;
- Erzsébet (Schiller: Don Carlos);
- Liza (Tolsztoj–Piscator: Élő holttest);
- Melita (Krleža: Léda);
- Anna (Németh L.: Villámfénynél);
- Rhédey Eszter (Móricz Zs.: Úri muri);
- Karenina Anna (Tolsztoj–Székely J.);
- Kupavina (Osztrovszkij: Farkasok és bárányok).
Ĉefaj filmoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Kocsis L. Mihály: Bara Margit tekintete (2008)