Iisalmi
Iisalmi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono | Situo | ||||
urbeto • komunumo • urbo | |||||
| |||||
www.iisalmi.fi | |||||
Gubernio | Orienta Finnlando | ||||
Provinco | Norda Savonio | ||||
Fondita | 1891 | ||||
Areo | 872,65 km² | ||||
Loĝantaro | 20 618 (2023) | ||||
Finnlingvaj | 99,3% | ||||
Svedlingvaj | 0% | ||||
Iisalmi (finne Iisalmi, svede Idensalmi, en Esperanto estas uzata ankaŭ la formo Idensalmo) estas urbo en la centro de Finnlando, en la centro de la provinco Norda Savonio. Ĝi estas grava fervojkruciĝo.
Fondita en 1891, laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 20 618 loĝantoj sur areo de 762,99 kvadrataj kilometroj, el kiuj 109,27 km² estas akvo, kio rezultigas loĝdenson de 27 loĝantoj/km². En Iisalmi aperas gazeto Iisalmen Sanomat. La kampara komunumo de Iisalmi estis ligita al la urbo en la jaro 1970.
La urbo estas fama pro la Batalo de Virta Ponto (finne: Koljonvirran taistelu, svede: Slaget vid Virta bro), batalo inter svedaj kaj rusaj trupoj la 27an de oktobro 1808 ĉe Koljonvirta, norde de Idensalmi, ankaŭ konata kiel la batalo de Idensalmi.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La finna, la sveda kaj la samea havas oficialan statuson en la lando. La ceteraj lingvoj estas konsiderataj fremdaj. Por lingvoj kun malpli ol 10 parolantoj, la cifero estas kaŝita de la la statistika oficejo de Finnlando pro konfidencaj kialoj.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]La urbo gastigis la ĉiujaran SAT-kongreson en 1982. En 1975-78 en la Civitana Instituto gastis la redaktejoj de Literatura Foiro kaj Kontakto. La loka Esperanto-grupo okazigis plurajn landajn kaj semajnfinajn esperanto-aranĝojn[1].
La loĝantaro laŭ denaska lingvo (gepatra lingvo) je la 31-an de decembro 2022.
|
Allogaĵoj kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Muurinpohjalettu estas loka tradicia plado por kiu oni petis EU-nomprotekton
- biermuzeo Olvi Oluthalli
- du luterajn preĝejojn,
- ortodoksa preĝejo de la profeto Sankta Elija (arkitekto Ilmari Ahonen 1957)
- freskoj de Petros Sasaki,
- ekspozicio de modeloj de preĝejoj de Karelio
- plurmedia panoramo "Koljonvirta 1808",
- Iisalmi-kultura centro ofte ekspozicias belartojn kaj kolektojn de lokaj kolektantoj
- muzeo kaj monumento pri la verkisto Juhani Aho
- muzeo pri la loka historia,
- naturmuzeo,
- la plej malgranda restoracio en la mondo, nomata Ravintola Kuappi
Ĝemelaj Urboj
[redakti | redakti fonton]- Pécel, Hungario
- Notodden, Norvegio
- Nyköping, Svedio
- Kiriŝi, Rusio
- Nykøbing, Danio
- Luneburg, Germanio
Konataj personecoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Eino Säisä (1935-1988), verkisto
- Edvin Laine (1905-1989), filmreĝisoro
- Tuija Pehkonen (nask. 1985), ĵurnalisto, prezentisto
- Markku Eestilä (nask. 1956), parlamentano
- Jaakko Teppo (1953-2024), muzikisto
- Kaarina Kaikkonen (nask. 1952 ), artistino
- Miina Äkkijyrkkä (nask. 1949 ), artisto, skulptisto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) Ora jubileo de la Esperanto-Klubo en Idensalmo, HeKo, n-ro 838 1-A, la 9-an de junio 2024