Teror
Teror | |||||
---|---|---|---|---|---|
La urbodomo de Teror
| |||||
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Regiono | Aŭtonoma regiono Kanarioj | ||||
Provinco | provinco Las Palmas de Gran Canaria | ||||
Fondita | 1836 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 35330 | ||||
Retpaĝaro | www.teror.es | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 12,944 (2 010) | ||||
Loĝdenso | 504 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | Koordinatoj: 28°4′N 15°32′U / 28.067°N, 15.533°U (mapo) | ||||
Alto | 543 m | ||||
Areo | 25,7 km² | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Teror [+] | |||||
Teror, alinome Villa Mariana de Teror estas municipo sur la kanaria insulo Gran Canaria en la hispana provinco Las Palmas de Gran Canaria. Ĝi situas norde sur la insulo kaj estas unu el ĝiaj sep municipoj sen marbordo.
Kvankam la komunumo estis oficiale fondita nur en 1836, la vilaĝo Teror estas inter la plej malnovaj de la insularo. Ĝia unua dokumenta mencio estas el 1481, kiam tie estis trovita statuo de Sankta Maria (nomata Virgen del Pino aŭ nuestra Señora del Pino), patrono de la insulo kaj de la provinco. Pro tio la vilaĝo ekde 1590 havas la titolon Villa Mariana (= maria urbo). Festoj honore al la patrono komenciĝas ĉirkaŭ la 15-a de aŭgusto kaj kulminas la 7-an kaj 8-an de septembro per granda pilgrimado.
Teror estas malpli influata de turismo kaj pli trankvila ol aliaj komunumoj de Gran Canaria.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Teror estas laŭ areo la kvara malplej granda komunumo de Gran Canaria, antaŭ Valleseco, Santa Brígida kaj Firgas. Laŭ la loĝantaro ĝi havas la 12-an lokon inter 21 komunumoj. Ĝia loĝdenso de ĉ. 500/km² estas relative alta por montara regiono, sed ne komparebla kun tiuj de la urbecaj komunumoj Telde kaj Las Palmas.
jaro | loĝantoj | denseco |
---|---|---|
1991 | 10.368 | 403/km² |
1996 | 11.225 | 437/km² |
2000 | 11.898 | 463/km² |
2001 | 12.144 | 473/km² |
2002 | 12.296 | 478/km² |
2003 | 12.104 | 471/km² |
2004 | 12.281 | 478/km² |
2005 | 12.189 | 474/km² |
2006 | 12.175 | 474/km² |
2008 | 12.818 | 499/km² |
2010 | 12.944 | 504/km² |