Blanka de Lankastro
Blanka de Lankastro | ||
---|---|---|
Dukino de Lankastro | ||
Persona informo | ||
Blanche of Lancaster | ||
Naskiĝo | 25-an de marto 1342 en Kastelo Bolingbroke | |
Morto | 12-an de septembro 1368 (26-jaraĝa) en Tutbury Castle | |
Mortis per | Pesto vd | |
Tombo | Katedralo de Sankta Paŭlo vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | |
Familio | ||
Dinastio | Lankastroj • Plantaĝenetoj vd | |
Patro | Henry of Grosmont, 1st Duke of Lancaster vd | |
Patrino | Isabel of Beaumont (en) vd | |
Gefratoj | Maud, Countess of Leicester (en) vd | |
Edz(in)o | Johano de Gento (1359 (Gregoria)–) vd | |
Infanoj | Henriko la 4-a de Anglio, Edward Planatagenet (en) , John Plantagenet (en) , John of Lancaster (en) , Philippa of Lancaster (en) , Elizabeth of Lancaster, Duchess of Exeter (en) , Isabella Plantagenet (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Blanka de Lankastro aŭ Blanche of Lancaster (25a de Marto 1345/1347 – 12a de Septembro 1368) estis membro de la reĝa dinastio de Plantaĝenetoj de Anglio kaj la filino de la plej riĉa kaj pova nobelo de la regno, nome Henriko de Grosmont, 1a Duko de Lankastro. ŝi estis la unua edzino de Johano de Ganto, la patrino de la reĝo Henriko la 4-a kaj avino de la reĝo Henriko la 5-a.[1]
La 19an de Majo 1359, en la abatejo de Reading Blanka de Lankastro edziniĝis al sia tria kuzo, Johano de Ganto, tria filo de la reĝo Eduardo la 3-a. La tuta reĝa familio ĉeestis en la nupto, kaj la reĝo donacis al Blanka multekostajn juvelojn.[2]
La unua ĉefa verko de Geoffrey Chaucer, nome The Book of the Duchess, estis elegio por Blanka de Lankastro (kiu mortis en 1368). Eble tiu verko estis mendita de ŝia edzo Johano de Ganto, ĉar li atribuis al Chaucer ĉiujaran pagon de 10 pundoj la 13an de Junio 1374. Tio ŝajne metis la verkadon de The Book of the Duchess inter la jaroj 1368 kaj 1374.