Duccio
Duccio | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1254 en Sieno |
Morto | 30-an de novembro 1318 (64-jaraĝa) en Sieno |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | Gualino Madonna Maestà Madono de Rucellai Maria met kind |
Duccio di Buoninsegna (ĉ. 1255–1260 – ĉ. 1318–1319) estis itala pentristo aktiva en Siena, Toskanio, en la fino de la 13-a kaj komenco de la 14-a jarcento. Li estis dungita laŭlonge de sia vivo por kompletigi multajn gravajn verkojn en registaraj kaj religiaj konstruaĵoj tra tuta Italio. Duccio estas konsiderata unu el la plej grandaj italaj pentristoj de la Mezepoko,[1] kaj kreanto de la pentrartaj stiloj kaj de la Trecento kaj de la Siena skolo. Li ege kontribuis ankaŭ al la siena Gotika stilo.
Arta kariero
[redakti | redakti fonton]Kie Duccio studis, kaj kun kiu, estas ankoraŭ celo de tre granda debato, sed analizante lian stilon kaj teknikon arthistoriistoj kapablis limigi la kampon.[2] Multaj kredas, ke li studis kun Cimabue, dum aliaj pensas, ke eble li mem fakte veturis al Konstantinopolo kaj lernis rekte el bizanca mjastro.
Oni konas malmulte pri lia pentrokariero antaŭ 1278, kiam estante 23-jaraĝa li estis registrita kiel pentrinta dek du rakontolibrojn.[3] Kvankam Duccio estis aktiva el 1268 ĝis ĉirkaŭ 1311, nur proksimume 13 el liaj verkoj survivas nuntempe.[4]
El la survivantaj verkoj de Duccio, nur du estis definitive datitaj. Ambaŭ estis gravaj publikaj komisioj:[5] la "Rucellai Madonna" (Galleria degli Uffizi), komisiita en Aprilo 1285 de la Compagnia del Laudesi di Maria Vergine por kapelo en Santa Maria Novella en Florenco; kaj la Maestà komisiita por la ĉefaltaro de la Katedralo de Sieno en 1308, kiun Duccio finkompletigis ĉirkaŭ Junio 1311.[6]
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Anunciacio
-
Transfigurado
-
Krucifiksa Triptiko
-
Fuĝo al Egipto
-
Disputado kun la doktoroj
-
La starigo de Lazaro
-
Kristo kaj la Samaritanino
-
Maestà, detalo
-
Rucellai Madonna
-
Kristo antaŭ Kajafas
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Encyclopedia Britannica: Duccio
- ↑ Smart 1978, p. 39.
- ↑ White, John. (1993) Art and Architecture in Italy 1250–1400. ISBN 0300055854.
- ↑ smarthistory.khanacademy.org/duccio-madonna.html
- ↑ Madonna and Child Duccio di Buoninsegna (Italian, active by 1278–died 1318 Siena). Metropolitan Museum of Art. Alirita 10a de Decembro 2012.
- ↑ Smart 1978, p. 40.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Beck, James (2006). Duccio to Raphael. European Press Academic Publishing. ISBN 8883980433.
- Bellosi, Luciano (1999). Duccio: The Maestà. New York: Thames and Hudson. ISBN 978-0500237717.
- Bellosi, Luciano; Ragionieri, Giovanna (2003). Duccio di Buoninsegna. Giunti Editore. ISBN 978-8809032088.
- Deuchler, Florens (1984). Duccio. Milan: Electa. ISBN 8843509721.
- Jannella, Cecilia (1991). Duccio di Buoninsegna. Scala/Riverside. ISBN 978-1878351180.
- Smart, Alastair (1978). The Dawn of Italian Painting 1250–1400. Oxford: Phaidon. ISBN 0714817694.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- www.DuccioDiBuoninsegna.org Arkivigite je 2011-09-12 per la retarkivo Wayback Machine 130 verkoj de Duccio
- "The Missing Madonna: The story behind the Met's most expensive acquisition" The New Yorker Magazine, 11a & 18a de Julio, 2005, de Calvin Tomkins
- Duccio en Panopticon Virtual Art Gallery.
- Duccio di Buoninsegna at the National Gallery of Art, Washington DC
- Carl Brandon Strehlke, "Archangel by the Workshop of Duccio di Buoninsegna (cat. 88)"[rompita ligilo] en The John G. Johnson Collection: A History and Selected Works[rompita ligilo], cifereca publikaĵo de Philadelphia Museum of Art.