Chula Vista
Chula Vista | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono urbego ĉarta urbo en Kalifornio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 91909–91915, 91921 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 275 487 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 2 042 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 38′ N, 117° 3′ U (mapo)32.627777777778-117.04805555556Koordinatoj: 32° 38′ N, 117° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 66 m [+] | ||
Areo | 134,924575 km² (1 349 2.4 575 ha) [+] | ||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chula Vista, California [+] | |||
Chula Vista estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono San Diego apartenanta al aglomeraĵo de San Diego. La loknomo signifas hispane: belega vido.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 135 km²
- Loĝantaro: 243 916 (en 2010)
- Supermara alteco: 21 m
- Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h )
- Poŝtkodoj: 91909-91915, 91921
- Telefonkodo: 619
Geografio
[redakti | redakti fonton]Chula Vista situas preskaŭ ĉe la maro inter San Diego kaj Meksiko en la sudokcidenta landparto de Usono, en la suda parto de la subŝtato. San Diego kaj Meksiko troviĝas po 11 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo estis loĝata jam en la antaŭhistoriaj tempoj. En la jaro 1542 hispanoj alvenis ŝipe al San Diego. En 1795 la loko estis hispana terkoncesio. Post Meksika-Amerika Milito Kalifornio apartenis al Usono. En Chula Vista la unua domo estis konstruita en 1887. oni konstruis ankaŭ digon kaj tiutempe la setlejo iĝis grava agrikultura loko por citronoj. En la 20-a jarcento la urbo iĝis antaŭurbo de San Diego kun tramokontaktoj. Dum la 2-a mondmilito armea bazo ekfunkciis. Baldaŭe oni establis proksime trejnadobazon por sportistoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Pro la proksima Meksiko Chula Vista estas komerca urbo. La turismo funkcias kiel la ekonomia motoro.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Chula Vista situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 12-22 °C. La varmo kulminas en aŭgusto, la malvarmo kulminas en decembro. Jare pluvas po 245 mm. La pluvo kulminas en februaro, aŭguste praktike ne pluvas.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]El Chula Vista aŭtoŝoseoj kuras al San Diego kaj Meksiko. Ĉe San Diego troviĝas la plej proksima flughaveno.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- teatro OnStage Playhouse
- golfejo
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio