Distrikto de Svislando
En Svislando distrikto estas administra subdivido, kiu estas jure afero de la kantonoj. Ĉiu kantono en Svislando rilate administran dividon tute libera kaj do mem decidas, ĉu kaj se jes kiajn subdividojn (distriktoj, subdistriktoj ktp.) ĝi havas. Tial en Svislando necesas difini la nocion distrikto aparte en ĉiu kantono. Ex la nomoj malsamas, tiel ekzemple Berno parolas pri prefektdistiktoj, en Lucerno pri prefektejoj dum en Sankt-Galo estas elektodistriktoj. Ĝenerale distrikto estas administra divido inter kantono kaj komunumo. La kantonoj Grizono kaj Tiĉino krome konas subdistriktojn.
Kantonoj sen distriktoj
greke Kantono Apencelo Ekstera greke Bazelo Urba greke Kantono Glaruso greke Kantono Ĝenevo greke Kantono Nidvaldo greke Kantono Obvaldo greke Kantono Ŝafhaŭzo greke Kantono Urio greke Kantono Zugo
La distriktoj en kantonoj kun distriktoj
greke En Kantono Argovio estas 11 distriktoj. greke En Kantono Apencelo Interna estas 6 distriktoj. greke En Kantono Bazelo Kampara estas 5 distriktoj. greke En Kantono Berno estas 26 prefektdistriktoj. greke En Kantono Friburgo estas 7 distriktoj. greke En Kantono Grizono estas 11 distriktoj, kiuj estas dividitaj en 39 subdistriktojn. greke En Kantono Ĵuraso estas 3 distriktoj. greke En Kantono Lucerno estas 5 prefektejoj. greke En Kantono Neŭŝatelo estas 6 distriktoj greke En Kantono Sankt-Galo estas 8 elektodistrikoj. greke En Kantono Soloturno estas 10 distriktoj, kiuj estas kunigitaj al 5 prefektejoj. greke En Kantono Ŝvico estas 6 distriktoj. greke En Kantono Tiĉino estas 8 distriktoj, kiuj estas dividitaj en 38 subdistriktojn. greke En Kantono Turgovio estas 8 distriktoj greke En Kantono Valezo estas 14 distriktoj. greke En Kantono Vaŭdo estas 19 distriktoj. greke En Kantono Zuriko estas 12 distriktoj.