Gliro
Gliro | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Gliro (Glis glis)
| ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Glis glis (Linnaeus), 1766 | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Gliro (Glis glis) estas ronĝulo en la familio gliredoj (Gliridae). Ĝi estas la sola nun vivanta specio en la genro Glis kaj la plej granda el ĉiuj gliredoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Gliro havas je supra flanko helgrizbrunetan, grizan aŭ brungrizan felon. Ĝia malsupra flanko kaj ĝiaj vangoj estas blankaj. La vosto portas longajn harojn, estas dikfela kaj atingas longecon ĝis 15 cm. La kuna longeco de la kapo kaj la trunko atingas 13 ĝis 19 cm. Ĉirkaŭ la okuloj videblas malhela ringo.
Dum la pariĝa sezono, kiu okazas post la vekiĝo en printempo, ĝi faras flutajn kaj kvikajn sonojn. La inoj naskas post 4,5 semajnoj tri ĝis sep idojn, kelkfoje eĉ dufoje jare. La idoj estas mamnutrataj proksimume unu monaton.
Manĝoj
[redakti | redakti fonton]Gliro manĝas arbajn semojn, ĉefe glanojn, avelojn kaj fagonuksojn, fruktojn, arbajn ŝosojn, insektojn, birdidojn kaj ovojn. Ĉefe ĝi serĉas sian manĝon sur arboj.
Naturaj malamikoj
[redakti | redakti fonton]La naturaj malamikoj de gliro estas arbomarteso (Martes martes) kaj arbara strigo (Strix aluco).
Vivejo
[redakti | redakti fonton]Gliro estas hejma de norda Hispanio, Greklando kaj Italio, tra Mezeŭropo ĝis la Urala montaro kaj malgranda Azio. En Irlando, Skandinavio kaj Anglio ĝi ne aperas, escepte de la ĉirkaŭaĵo de Londono. Ĝi tie vivas ĉefe en kverkaj kaj fagaj arbaroj, parkoj kaj frukto-ĝardenoj. Kelkfoje ĝi troviĝas ankaŭ en vitejoj. Ĝi moviĝas nur ĉirkaŭ 100 m ĉirkaŭ sia nesto, kiun ĝi konstruas en arbaj kaj subteraj kavoj. Dumtage ĝi dormas en kavaĵoj, rokaj fendoj kaj ofte ankaŭ en birdaj nestkestoj.
Ekde oktobro gliroj multope troviĝas en mem fositaj subteraj terkavoj, kie ili tradormas la vintron dum ĉirkaŭ sep monatoj. Kelkfoje ili eĉ dormas en domoj. La vintra dormo daŭras ĝis la fino de aprilo, ofte ĝis majo, ĉe malbona vetero eĉ ĝis la komenco de junio.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Dipl.-Biol. Michael Schröpel, Dr. rer. nat. Norbert Neuschulz. (1989) BI-Lexikon Zootiere. Leipzig: VEB Bibliographisches Institut. ISBN 3-323-00280-6., paĝo 370 germane
- Gerhard Butzmann, Jonny Gottschalg, Günter Gurst, Anneliese Müller-Hegemann. (1988) Jugendlexikon Biologie, Jugendlexikon. Leipzig: VEB Bibliographisches Institut. ISBN 3-323-0043-9., paĝo 310 germane
- V. J. Staněk; H. W. Smolik (antaŭparolo), Julius Hauf (grafika aranĝo), Ferdinand kaj Charlotte Kirschner (germana traduko). (1976) Der große Bildatlas der Tiere. Prago: Artia., paĝoj 548-585 germane
- Prof. Dr. Rieschel, Dr. Hanke, Dr. Lotz, Dr. Merkel, Dr. Modes; Wilhelm Eigener (ilustraĵoj). Das Tierreich nach Brehm. Hamburg: Buch und Bild GmbH., paĝoj 634-635 germane
- Luděk J. Dobroruka, Zdeněk Berger. (1987) Säugetiere. Praha: Artia., paĝo 136 germane