Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Idaho Falls

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Idaho Falls (angle: Akvofalo Idaha) estas urbo en sudorienta Idaho. Kvankam ĝi teknike estas la kvara plej granda urbo en Idaho per loĝantaro laŭ la leĝa difino de la urblimoj, ĝia tuta metropola regiono konsistas el la dua plej granda metropolregiona loĝantaro kiun enhavas la ŝtatlimoj mem. Ĝi estas la ĉefurbo de la idaha Kantono Bonneville.

Ĝi estis fundita ĉirkaŭe al la ponto disde kiu venas la unua nomo de la ejo: Taylor's Crossing ("la transiro de Taylor"). Tiu ponto konstruiĝis en 1865, konstruita de frajtisto nomita Matt Taylor. Baldaŭe, en 1866, la estiĝinta kolonio nomiĝis Eagle Rock (Aglaroko), pri aparta roka insuleto en la trapasanta rivero Serpenta kie aperis multaj agloj. La nuna nomo venas al ĝia granda artefarita akvofalo en la sama rivero kiu troviĝas proksime al la urbocentro kaj produkas elektron por la regiono.

Ĝi havas 56 813 loĝantojn laŭ la censo de 2010, kaj la metropola regiono havas 136 108 loĝantojn.