Lajos Csuha
Lajos Csuha | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de julio 1947 (77-jaraĝa) en Hímesháza |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Ildikó Sz. Nagy (en) |
Infano | Bori Csuha |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Lajos Csuha [lajoŝ ĉuha], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csuha Lajos estas hungara aktoro, voĉoaktoro, muzikalkantisto, komponisto, gitaristo. Lia filino estis Bori Csuha.
Lajos Csuha [1] naskiĝis la 26-an de julio 1947 en Himesháza.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Csuha frekventis industrian mezlernejon, poste li soldatiĝis. Tiutempe li estis ravita de la tutmondaj kaj hungaraj gitaristoj, post la civiliĝo li eklaboris en fabriko, kie li estis ano en la fabrika amatora teatro, krome li aliĝis al ŝlagrorkestroj. Li muzikadis inter 1968 kaj 1980 en diversaj sukcesaj ŝlagrorkestroj. En 1975 li ricevis rolojn en Operetoteatro (Budapeŝto). En 1980 li partoprenis en fondo de muzikala teatro, kie li ankaŭ komponadis. Pro malstabileco de la teatro la membroj aliĝis al la Operetoteatro. Li ofte estas ankaŭ voĉoaktoro. Li ricevis premion en 2008. Li havas edzinon, kiu naskis filinon.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Jesus Christ Superstar - titolrolo (unue en Hungario en Budapeŝto, 1972)
- Evita - Dolan (unue en Hungario en Budapeŝto, 1980)
- Sztárcsinálók - apostolo Petro
- Romeo kaj Julieta - Capulet (opereta versio)
- Somermeznokta sonĝo - Vackor (opereta versio)
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Kisváros (televizia serio, 1998–2000)
- Argo (2004)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografieto
- videoj kaj biografio
- roloj
- voĉoaktoraj roloj