Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Malta Ordeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 20:19, 10 feb. 2005 farita de Ismo (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

La Malta Ordeno estas kvazaŭ-ŝtata suverena subjekto de la interpopola juro, sen ŝtata teritorio.

Ĝia plena nomo estas en la itala lingvo 'Sovrano Militare Ordine Ospedaliero di San Giovanni di Gerusalemme di Rodi e di Malta (Suverena Milita/Kavalira Hospitala Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo de Rodiso kaj Malto). La itala estas la oficiala lingvo de la ordeno. Ĝia valuto estas la Eskudo (1 Scudo = 12 Tari = 240 Grani). De 1961 ĝi (denove) stampas proprajn monerojn, de 1966 ĝi eldonas poŝtmarkojn.

Ĝi havas proksimume 10.000 membrojn en la tuta mondo, kiuj nomiĝas "damoj" kaj "kavaliroj". Ambasadaj rilatoj estas kun 93 ŝtatoj, daŭraj reprezentejoj ĉe ses pliaj. Ĝia sidejo estas en du domoj en Romo, ĉe adresoj Via Condotti 68 kaj Piazza dei Cavalieri di Malta 4, kiuj havas eksterteritorian statuson kaj ne apartenas al Italio.

La ordeno laŭvice rezidis en Palestino, Kipro, Rodiso kaj Malto, kie ĝi regis ĝis 1798. Tiam Napoleono senbatale konkeris la insulon, kies posedantoj laŭ siaj reguloj ne rajtis batali kontraŭ aliaj kristanoj. Plej multaj elmigris al Rusio. En la 19-a jarcento la ordeno establis la nunan sidejon en Romo.