Onitsha
Onitsha | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 430... | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 483 000 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 40 978 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 6° 10′ N, 6° 47′ O (mapo)6.16666666666676.7833333333333Koordinatoj: 6° 10′ N, 6° 47′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 65,02 m [+] | ||||
Areo | 36,19 km² (3 619 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Onitsha [+] | |||||
Onitsha [oniĉa] estas komerca metropolo kaj ĉefdiocezo en Niĝerio.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- 06° 10′ 00″ N 06° 47′ 00″ O / 6.16667 °N, 6.78333 °O (mapo)Koordinatoj: 06° 10′ 00″ N 06° 47′ 00″ O / 6.16667 °N, 6.78333 °O (mapo)
- Areo: 36 km²
- Supermara alteco: m
- Loĝantaro: 990.712 en 2012
- Horzono: UTC +1
- Telefonkodo:046
- Poŝtkodo: 430...
Geografio
[redakti | redakti fonton]Onitsha situas en sudorienta parto de Niĝerio laŭ rivero Niger.
Historio
[redakti | redakti fonton]Enmigrintoj fondis la urbon en la 16-a jarcento, kiel Ado N'Idu. Ĝi baldaŭ iĝis ĉefurbo de loka reĝlando. En 1857 britaj komercistoj establis komercan stacion. En 1884 Onitsha iĝis parto de brita kolonio. La loko estis grava centro de komercado pri palmooleo pro la navigebla rivero. En 1965 ponto konstruiĝis.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Onitsha estas finhaltejo de navigado laŭ la rivero. Ĉefvojoj kuras al Beninurbo (tra Asaba) kaj Enugu, krome estas 2 malpli gravaj vojoj.
Industrio
[redakti | redakti fonton]Onitsha estas la plej grava komercejo de la lando.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Onitsha havas tropikan klimaton. Jare pluvas 1993 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en septembro. La averaĝa temperaturo varias inter 24-26 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika katedralo omaĝe al Sankta Triunuo
- anglikana katedralo