Oucmanice
- Eble vi serĉas: Ocmanice.
Oucmanice | |||
municipo | |||
Domo n-ro 7
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Oucmanice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Choceň | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Situo | Oucmanice | ||
- alteco | 380 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 59′ 22″ N 16° 16′ 54″ O / 49.98944 °N, 16.28167 °O (mapo) | ||
Katastro | 3,65 km² (365 ha) Oucmanice | ||
Loĝantaro | 254 (2024) | ||
Denseco | 69,59 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1292 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 562 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580741 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Oucmanice | |||
Retpaĝo: oucmanice | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Oucmanice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 14 km okcidente de Ústí nad Orlicí, 8 km sudoriente de Choceň, 3 km sude de Brandýs nad Orlicí. Vivas ĉi tie 254 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jehnědí, Sudislav nad Orlicí, Zářecká Lhota, Svatý Jiří kaj Brandýs nad Orlicí.
Historio
Vilaĝo Oucmanice estis fondita en la unua etapo de koloniigo de bohemiaj limregionoj en la 13-a jarcento. Unue ĝi estas rememorata en la jaro 1292 en fonda akto de monaĥejo Aula Regia en Zbraslav de la reĝo Venceslao la 2-a.
Jam en la jaro 1307 apartenis la vilaĝo al la sinjorejo Lanšperk, ĝis la duono de 16-a jarcento al sinjorejo Litomyšl kaj poste al sinjorejo Brandýs nad Orlicí. Post nuligo de patrimonia sistemo en la jaro 1848 Oucmanice estis alligita al la distrikto Vysoké Mýto kaj en la jaro 1951 transigita al la distrikto Ústí nad Orlicí.
En supre dirita fonda akto de la klostro Zbraslav estas la vilaĝo nomata villa Walczmanni, sed baldaŭ oni uzadis nomon "Valcmanice". Nomo de la vilaĝo montras germanan originon de la lokigisto, sed el la sufikso -ice estas derivebla ĉeĥa origino de koloniistoj aŭ baldaŭa ĉeĥigo de pli frue germana loĝantaro. En la 17-a jarcento aperas nomo Aucmanice (Autzmanitz), en la 19-a jarcento rigore ĉeĥa Úcmanice kaj fine nuna Oucmanice.
Historiaj interesaĵoj
- En la jaro 1892 oni aĉetis al vilaĝa noktogardisto fajfilon por 35 krejceroj,
- la unua aviadilo flugis super Oucmanice la 7-an de novembro 1918,
- la unua traktoro de amerika firmao Fordson aperis en Oucmanice en la jaro 1926,
- la unua radioricevilo estis en Oucmanice en la jaro 1926,
- la unua motorciklo kaj ankaŭ la unua aŭtomobilo estis en la vilaĝo en 1934,
- elektron ĉi tien oni venigis nur en la jaro 1943,
- telefonon oni establis en 1947.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 266 |
1880 | 275 |
1890 | 250 |
1900 | 243 |
1910 | 259 |
1921 | 290 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 257 |
1950 | 222 |
1961 | 226 |
1970 | 199 |
1980 | 215 |
1991 | 210 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 219 |
2014 | 215 |
2016 | 226 |
2017 | 232 |
2018 | 239 |
2019 | 246 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 253 |
2021 | 230 |
2022 | 251 |
2023 | 256 |
2024 | 254 |
Pluaj fotoj
-
Municipa ofico kaj vendejo
-
Monumento al viktimoj de la 1-a mondmilito
-
Ekologia centrejo
-
Kapelo de La plej sankta Triunuo