Staré Ždánice
Staré Ždánice | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Venceslao
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Staré Ždánice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Lázně Bohdaneč | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Staré Ždánice | ||
- alteco | 224 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 07′ 26″ N 15° 43′ 15″ O / 50.12389 °N, 15.72083 °O (mapo) | ||
Katastro | 5,74 km² (574 ha) Staré Ždánice | ||
Loĝantaro | 728 (2024) | ||
Denseco | 126,83 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1494 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 44 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575721 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Staré Ždánice | |||
Retpaĝo: www.starezdanice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Staré Ždánice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo, 7 km nordoriente de la urbo Lázně Bohdaneč, ĉe la ŝoseo n-ro 33 inter Lázně Bohdaneč kaj Hradec Králové. Vivas ĉi tie 728 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolany, Osice, Praskačka, Podůlšany, Plch, Stéblová kaj Čeperka.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĉeelba regiono de nuntempa Opatovice nad Labem ĝis Týnec nad Labem estis prisetlata nur en la 11-a kaj 12-a jarcentoj. Pri disvolvo de etaj vilaĝoj kaj pri kulturigo de la pejzaĝo ĉi tie meritis benediktina monaĥejo de Opatovice. Unu el ĝiaj vilaĝoj estis ankaŭ Staré Ždánice, sude de monteto de Osice. Jam la unua skriba mencio pri Staré Ždánice devenanta el la jaro 1339 atestas, ke Vaněk el Ždánice, hereda posedanto de tiea fortikaĵeto, vendis la vilaĝon al la monaĥejo. Ties havaĵo ĝi estis ĝis detruo de la klostro en la jaro 1421 fare de husanoj. En la duono de 14-a jarcento ĉi tiea preĝejo estas nomata kiel paroĥa, sed fakte ĝi parte apartenis al la monaĥejo de Opatovice.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 804 |
1880 | 913 |
1890 | 947 |
1900 | 846 |
1910 | 805 |
1921 | 740 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 734 |
1950 | 647 |
1961 | 666 |
1970 | 622 |
1980 | 635 |
1991 | 583 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 583 |
2011 | 673 |
2014 | 742 |
2016 | 708 |
2017 | 703 |
2018 | 676 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 677 |
2020 | 671 |
2021 | 648 |
2022 | 698 |
2023 | 724 |
2024 | 728 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejo
[redakti | redakti fonton]Frubaroka preĝejo de Sankta Venceslao estis konstruita en la jaro 1336. Stile facilan konstruaĵon kompletigas sur norda flanko nekutima prisma turo kun krenelaro, tegmentita per ŝtona piramido. Estas ununava kun antaŭĉambroj sur norda kaj okcidenta flankoj kaj kun malpli larĝa kvadrata presbiterejo apogata per apogpilieroj. Ankaŭ la norda antaŭĉambro estas ornamita per krenelaro. La presbiterejo kaj la navo estas plafonitaj per krucaj volboj. Sakristio havas barelvolbon. La norda portalo kaj portalo el presbiterejo al sakristio estas pintarkaj, la okcidenta portalo estas sela. Fenestroj de presbiterejo kaj navo havas pintarkajn volbojn.
La ĉefa kaj ambaŭ flankaj altaroj estas pseŭdogotikaj, en presbiterejo bildo de Sankta Venceslao el la 18-a jarcento, la Kalvaria vojo estas el ĉirkaŭ la jaro 1800, renesanca surskriba tomboŝtono el la jaro 1590, novtempa lignoskulptaĵo de Pieto de J. Dušek el Chrudim, en sakristio estas bildo de Sankta Antonio el la 18-a jarcento.
Pluaj memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kanalo de Opatovice
- Volbita ponto trans kanalo de Opatovice
- Barila muro kun pordego
- Statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1740
- Statuo de Sankta Marko el la 19-a jarcento
- Du gisferaj krucoj
- Kampanileto
- Monumento al la falintoj en la unua mondmilito
- Parte ĉarpentita domo n-ro 30 kaj ĉarpentita grenejo
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.