Pieter Aspe
Pieter Aspe | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Pierre Anna Gaston Aspeslag | ||||
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1953 en Bruĝo | ||||
Morto | 1-an de majo 2021 (68-jaraĝa) en AZ Sint-Jan | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Pieter Aspe vd | ||||
Okupo | verkisto verkisto de porinfana literaturo vd | ||||
Laborkampo | Detektiva fikcio kaj detektiva literaturo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pieter ASPE (naskiĝis la 3-an de aprilo 1953 en Bruĝo, mortis tie la 1-an de majo 2021[1]) estis la pseŭdonimo de Pierre Aspeslag, flandra verkisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Aspeslag studis latinan lingvon kaj sciencojn ĉe la kolegio de Sankta Leo en Bruĝo.
Li havas du infanojn: Tessa (1972) kaj Mira (1974) kaj unu nepinon: Lisa. La kariero de Aspeslag ne sin limigis al la verkado: li interalie laboris kiel magazenisto, vendisto, ĉe la mara polico kaj kiel fotografisto. Li ankaŭ dum kelkaj jaroj estis la domgardisto de la baziliko de la Sankta Sango en Bruĝo.
Aspeslag sin plentempe okupis pri verkado ekde la jaro 1996.
Libroj
[redakti | redakti fonton]Pieter Aspe verkis krimromanojn kiuj havas kiel ĉefrolulon adjunkt-policestron Pieter Van In kaj juran oficirinon Hannelore Martens, kiuj en la debuta rakonto de Aspe, Het vierkant van de wraak [La kvadrato de la venĝo], iĝas geamantoj. Ĉiuj rakontoj okazas en Bruĝo.
En la jaro 2001 Aspe ricevis la premion Hercule Poirot pro sia romano Zoenoffer [Kulpopaga ofero].
Entute de la libroj de Aspe jam vendiĝis pli ol 1 500 000 ekzempleroj (ĝis 2008). La flandra komerca televida stacio VTM komisiis ke oni de la unuaj dek krimaj romanoj de Aspe kreu televidan serion. Tiujn oni elsendis en la jaro 2004. La ĉefroluloj en tiu ĉi serio estis Herbert Flack (Pieter Van In), Francesca Vanthielen (Hannelore Martens) kaj Lucas van den Eynde (Guido Versavel). La unua serio estis tiom sukcesplena, ke VTM pretigis nau pliajn.
Krom krimromanoj, Pieter Aspe ankaŭ verkis du infanlibrojn.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]Libro | Jaro |
---|---|
Het Vierkant van de Wraak | 1995 |
De Midasmoorden | 1996 |
De Kinderen van Chronos | 1997 |
Grof Wild (buiten de reeks) | 1998 |
De Vierde Gestalte | 1998 |
Het Dreyse Incident | 1999 |
Dood Tij | 2000 |
Blauw Bloed | 2000 |
Zoenoffer (Hercule Poirot Prijs) | 2001 |
Vagevuur | 2001 |
De Vijfde Macht | 2002 |
Onder Valse Vlag | 2002 |
Pandora | 2003 |
13 | 2003 |
Tango | 2004 |
Onvoltooid Verleden | 2004 |
Casino | 2005 |
Ontmaskerd | 2005 |
Referenco
[redakti | redakti fonton]- ↑ Succesauteur Pieter Aspe overleden op 68-jarige leeftijd (nederlande). nieuwsblad.be (2021-05-01). Alirita 2021-05-02, germana Vikipedio.