Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Pola ekzila registaro

Checked
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pola ekzila registaro
emblemo
flago
ekzilregistaro Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1939 vd
Fino 1990 vd
Antaŭe Dua Pola Respubliko vd
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Parizo
Lingvoj

pola lingvovd

vdr

La Pola ekzila registaro estis la registaro de la Pola Respubliko en la jaroj 1939–1990 estanta laŭleĝa daŭrigo de la regopovoj de la Dua Pola Respubliko, devigita forlasi Pollandon post agresoj de Nazia Germanio kaj Sovetunio septembre 1939 kaj okupado de la tuta teritorio de Pollando. Sidejo de la registaro estis Parizo, poste Angers, kaj de la fino de 1940 (kapitulaco de Francio) – Londono. La regopovoj en ekzilo finis sian laboron post elekto kaj ĵuriteco de Lech Wałęsa kiel prezidanto de Pollando kaj transdono al li de la prezidentaj atribuoj fare de prezidento Ryszard Kaczorowski.

Franca etapo (septembro 1939 – junio 1940)

Pro germana invado en Pollandon (1-a de septembro 1939) kaj soveta invado en Pollandon (17-a de septembro 1939), regopovoj de Pollando estis devigitaj translokigi la sidejon ekster Pollando por eviti malliberon kaj devigotan kapitulacon.

1939

1940

  • 14.01. Ministro pri eksteraj aferoj August Zaleski finis en Londono interŝtatan parolon polan-britan, dum kiu li anoncis flanke de polaj regopovoj la militan helpon al Finnlando batalanta kontraŭ Sovetunio

Pola Subtera ŜtatoJan Stanisław Jankowski, Stefan Korboński, Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento

Londona etapo (de junio 1940)

Post Armistico de la 22a de Junio 1940 inter Tria Regno kaj Reĝimo de Vichy la pola registaro akceptis inviton de Winston Churchill. En Britio i.a. fondiĝis Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado kaj Pola Aerforto en Britio, kiu ludis signifan rolon en la Batalo de Anglio.

  • 27-an de julio en Londono aperis unua en Britio n-ro de "Dziennik Ustaw Rzeczpospolitaj Polskiej" (Leĝ-Gazeto de Pola Respubliko) post evakuo de Francio
  • La 9-an de aŭgusto dum dutaga konferenco de Nacia Konsilio pola ministro pri socia protekto listigis nombron de polaj rifuĝintoj: en neokupata Francio - 11 mil, Rumanio - 5 mil, Hungario - 4 mil, Britio - 3 mil, Jugoslavio - 1 mil, Portugalio - 1 mil, Hispanio 600, Alĝerio kaj Maroko - 500
  • La 13-an de aŭgusto: de Londono brita ministro pri ekonomia milito Hugh Dalton per radio ekparolis al Pollando en la pola lingvo
  • La 15-an de aŭgusto per Londona radio en la pola tago de Soldat-Festo parolas generalo pri komisiitaj taskoj de la Supera Komandanto: En tiu ĉi batalo soldatoj de la Respubliko estas la tuta nacio, ne ekskludante infanojn, maljunulojn kaj virinojn (...) kaj en Windsor (Ontario) okazas tritaga festado kun formiĝantaj polaj taĉmentoj kaj pli ol 5000 mil reprezentanoj de la pola diasporo el Kanado kaj Usono
  • La 15-an de aŭgusto la ĥoro de Pola Militistaro koncertis en Edinburgo
  • La 27-an de septembro el Londono Supera Komandanto divizia generalo Władysław Sikorski skribis al komandanto de Skadro 303 okaze de pafalterigo fare de poloj de la 100-a germana aviadilo dum apenaŭ unu monato kadre de la Batalo de Anglio
  • La 10-a de oktobro en Londono "Polska Walcząca" (Pollando Batalanta) prezentis artikolon de Tymon Terlecki: Septembra Kampanjo daŭras kun sciigo, laŭ "Gazeta Katolicka" en Winnipeg, ke usonaj poloj ofte trairas al kanada armeo kaj populara bildliteraturo en pola gazetaro anstataŭigis Tarzanon per polaj soldatoj batalantaj kontraŭ germanoj; Supera komandanto divizia generalo Władysław Sikorski nomumis komandanton de Memstara Brigado de Karpat-Pafistoj Stanisław Kopański ĝis brigada generalo
  • La 1-an de novembro poloj en Britio voĉdonis pri kreo de pola kuracista fakultato ĉe la Universitato de Edinburgo; aperis laŭvica monografia n-ro de "Polish Fortnightly Review" dediĉita tute al la germana okupado, kun la subtitolo The German Order in Poland

1941–1945

3.04.1941: Pola generalo Władysław Sikorski parolis en Kanado kun ties ĉefministro;

21.11.1941: Laŭ iniciato de pola generalo Władysław Sikorski en Londono komenciĝis konferenco kun partopreno de mondpotencoj kaj reprezentantoj de 9 okupataj de Germanio ŝtatoj, dediĉita al krimoj farataj de germanoj

  • La 11-an de aŭgusto 1943 ambasadoroj de Usono kaj Britio intervenis ĉe la soveta registaro pri renovigo de polaj-sovetaj diplomatiaj rilatoj
  • La 12-an de februaro 1944 brita ministerio pri informado ĉesis doni paperon por eldonata en Londono pola revuo "Wiadomości" (Sciigoj) ĉar konsideris ĝin "malutila por alianca unueco" (ĝi kritikis Sovetunion)
  • La 8-an de aŭgusto 1944 ministro de nacia defendo generalo Marian Kukiel informis la polan ekzilan registaron pri la brita rifuzo de "plua helpo" por batalanta Varsovio - britaj regopovoj nur konsentis refunkciigon de flugoj flanke de polaj aviadiloj kun armiloj, nutraĵo kaj aliaj artikloj
  • La 18-an de aŭgusto 1944 en Londono "Catholic Times" en enkonduka artikolo Warsaw skribis ke la loĝantaro de Varsovio estis traktita de Rusio kiel pionoj sur politika ŝakotabulo por insista premo al la pola ekzila registaro; ministro pri internaj aferoj Władysław Banaczyk diris per radio: Tio, kion germanoj faras nun en Varsovio estas la plej granda fortiĝo de ilia krimeco en periodo de la 5-jara barbara okupado de Pollando
  • La 21-an de aŭgusto 1944 pola ĉefministro Stanisław Mikołajczyk renkontiĝis kun brita ministro Eden por memorigi, ke Varsovio ekde la 16-a de aŭgusto ricevis neniun helpon, substrekis neceson de amasa helpo kaj diris ke la pola socio ne komprenos ke neeblas aeratako al Varsovio, se samtempe Aliancanaj divizioj tage bombis rafinejon en Czechowice
  • 28.08. Pola ĉefministro Stanisław Mikołajczyk ripetis parolante kun ministro Eden, sugeston de pli frua konferenco el la 22-a de aŭgusto, ke pro manko de formala kontraŭstaro de sovetoj, usonaj aviadiloj amase flugu al Varsovio kun alterigo en sovetaj bazoj;
  • 28.08. Londono: "Dziennik Polski i Dziennik Żołnierza" skribis en artikolo Sen komentoj..., ke alvokoj de komandantoj de Pola Enlanda Armeo pri helpo pri bombado kaj malsuprenĵetoj "restis ĝis nun vanaj. Aliancanaj bomboj falis al germanoj ĉie en Eŭropo, eĉ al fabrikoj laborantaj por germanoj sur teritorio de Pollando, bombaviadiloj de RAF atingis eĉ Królewiec. Nur en unu punkto germanoj estis kvazaŭ sekuraj antaŭ aliancanaj bomboj: en regiono de Varsovio". Apenaŭ du tagojn post ekribelo de rumanoj kontraŭ ĝisnunaj aliancanoj (...) ili ricevis helpon, al kiu de 26 tagoj vane atendas Varsovio. Ĉu oni devus dum 5 jaroj esti malamiko, kaj ne la plej fidela aliancano, por akiri helpon?..." - la emfazitaj frazoj post tri tagoj estis forstrekitaj de brita milita cenzuro en Palestino; ĉefministro en ekzilo Mikołajczyk diris, ke la registaro klopodas pri minimuma helpo: 5 tunoj da municio tage, kiu ne estas liverata; Saint Paul (Minesoto): malfermo de la 10-taga ekspozicio pri la pola subtera movado
  • 1.09. Pola prezidento Władysław Raczkiewicz en radia disaŭdigo rimarkis pri Pollando, ke sojle de la sesa militjaro ripetiĝas tragika situacio pri ĝia batalo por libereco. Varsovio batalas sola; Supera Komandanto Kazimierz Sosnkowski kun akra kritiko de okcidentaj aliancanoj rilate al la ribelo de Varsovio kaj Pollando skribis al soldatoj: Oni metas argumentojn pri perdoj kaj gajnoj. (...) ni rememorigu, ke la polaj pilotoj en la batalo de Anglio spertis pli ol 40% da perdoj. 15% de aviadiloj kaj skipoj pereis dum provoj helpi al Varsovio (...) (britaj gazetoj cenzuris la nombron 40%, generalo Władysław Anders rimarkis ke por novaĵagentejo Reuters britoj falsigis la tekston)
  • 15.09. Dusemajna "Polish Fortnightly Review" sian 100-an numeron tute dediĉis al la batalanta Varsovio, eldonata de Ministerio de Informado kaj Dokumentado de Pola Registaro en Ekzilo
  • 12.10. En "Wiadomości Polskie" unuafoja publikigo de verso Droga (Vojo) de pola poeto Władysław Broniewski, verkita post forlaso de soveta malliberejo

Masakro de Katin, Teherana Konferenco, Operaco Tempesto, Ribelo de Varsovio, Aleksander Ładoś

Postmilita periodo (1945-1990)

Prezidentoj de Pollando en ekzilo

[redakti | redakti fonton]

1. Władysław Raczkiewicz

2. August Zaleski

3. Stanisław Ostrowski

4. Edward Raczyński

5. Kazimierz Sabbat

6. Ryszard Kaczorowski

Publikado de dokumentoj

[redakti | redakti fonton]
  • W. Rojek (prilaboro): Protokoły posiedzeń Rady Ministrów Rzeczypospolitej Polskiej [1939–1945] (Protokoloj de la kunsidoj de Konsilio de Ministroj de Pola Respubliko), volumoj I–VIII, Krakovo 1994–2008
  • Historia Rządu Emigracyjnego – Nagłe zerwanie i śmierć Sikorskiego (Historio de Elmigra Registaro - Subita rompo kaj morto de Sikorski), en [1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]