Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Pulsa oksigenmetrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oksigenmezurilo por fingro

Pulsa oksigenmetrio estas netruda metodo, kiu permesas determini la procenton de oksigen-saturiĝo de hemoglobino en la sango de paciento per fotoelektra metodo.

Por plenumi ĉi tiun teknikon, oksigenmezurilo estas metita sur parton de la korpo, kiu estas relative diafana kaj havas bonan sangofluon, ekzemple la fingrojn aŭ la piedfingrojn aŭ la lobon de la orelo. La oksigenmezurilo elsendas ondojn kun ruĝa kaj infraruĝa lumoj, kiuj pasas sinsekve de dissendilo al fotodetektilo tra la paciento. La optika denso de ĉiu ondolongo kaŭzita de arteria sango (pulsa komponento) estas mezurita, ekskludante venan sangon, haŭton, oston, muskolon, grason. Pere de ĉi tiuj datumoj eblas kalkuli la saturiĝon de la oksigeno en la sango.

Normala valoro situas inter 90 % kaj 100 %.

Vidu ankaŭ