Stendal [ŜTENdal] estas urba komunumo en Germanio kaj la administra centro de la samnoma distrikto en la germana federacia lando Saksio-Anhalto. Ĝi situas proksime okcidente de Elbo, ĉirkaŭ 120 km de Berlin oriente, ĉirkaŭ 150 km de Hannover okcidente kaj ĉirkaŭ 55 km norde de Magdeburg. La urbo estas grava kruciĝpunkto de la fervojlinioj Hannover-Berlin kaj Schwerin-Magdeburg. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 39 105 loĝantojn.
Unue skribe menciita ĝi estis kiel vilaĝo Steinedal en la jaro 1022. En 1160 ĝi ricevis la merkatrajton laŭ Magdeburga juro. En 1350 la urbo apartenis al Hanso, kiun ĝi tamen ree forlasis en 1518. En 1525 estis starigita la rolando antaŭ la urbodomo. En 1640 la urbo fariĝis garnizon-urbo (kaj fakte restis tia ĝis la foriro de la lastaj sovetaj soldatoj en 1994). En 1682 terura pesto postulis tie 1205 viktimojn.