Stord estas urbo en la norvega provinco Hordaland. Ĝi situas sur la samnoma insulo Stord, sed al la urbo Stord apartenas pluraj pliaj pli etaj insuloj, interalie Huglo, Storsøya kaj Tanøy. Ĝi administre apartenas al la provinco Vestland - ĝis 2019 ĝi apartenis al pli malgranda provinco Hordaland. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 19 098 loĝantoj sur areo de 143,73 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 133 loĝantoj/km². En la norda parto de la insulo troviĝas alia komunumo, Fitjar. Ĉar en Norvegio ankaŭ kalkuliĝas limoj en akvo inter insulaj komunumoj, la teritorio entute havas komunan limon kun Fitjar, Sveio, Bømlo, Vindafjord, Tysnes kaj Kvinnherad.
La administra centro de la urbo estas Leirvik. Ĝi havas 10.000 loĝantojn. La dua plej granda vilaĝo estas Sagvåg kun 4.000 loĝantoj.