Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Tojohaŝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tojohaŝi
FlagoBlazono
kerna urbo de Japanio, urbego [+]

LandoJapanio
gubernioGubernio Ajĉio

Koordinatoj34° 46′ N, 137° 23′ O (mapo)34.769166666667137.39152777778Koordinatoj: 34° 46′ N, 137° 23′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo261,86 km² (26 186 ha) [+]
Areo261,86 km² (26 186 ha) [+]
Loĝantaro371 507 [+] (1-a de februaro 2021)

HorzonoUTC+9
Poŝtkodo440-8501 [+]

Tojohaŝi (Japanio)
Tojohaŝi (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Toyohashi, Aichi [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Tojohaŝi, (japane 豊橋市) estas urbego kaj marhaveno en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en regiono Ĉubu, en Gubernio Ajĉio.

Ĉefvojo en Tojohaŝi

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2019 Tojohaŝi havis populacion de 377 453, laŭ japana kvalifiko la urbo estas Kerna Urbo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Tojohaŝi situas laŭ Pacifiko ĉe rivera enfluo. Parto de la marbordo estas ne nur strando, sed ankaŭ nesta loko de martestudoj. Niŝio troviĝas 32, Tojota (urbo) 41, gubernia sidejo Nagojo 63, ĉefurbo Tokio 221 kilometrojn aere laŭ [1].

Aĉetstrato

La areo ĉirkaŭ la aktuala Tojohaŝi estis loĝita dum multaj miloj da jaroj. Arkeologoj trovis homajn restaĵojn el la paleolitiko. En la pli modernaj tempoj la komunumo estis poŝta stacio kun grava rivera transirejo liganta la ĉefurbon kun la orientaj provincoj. En 1879 Tojohaŝi urbiĝis, la bestoĝardeno estis establita en 1899. La urbo oficiale atingis la urbostatuson en 1906. Granda sismo okazis en 1944, sed pli grandaj damaĝoj okazis en la sekva jaro pro aviadila atako, kiu detruis pli ol 60% de la urbo. Ĝuste post jardeko la geografia amplekso signife grandiĝis pro aneksado de najbaraj urbetoj, fine ĝi estis deklarita kerna urbo en 1999 kun pliigita loka aŭtonomio.

Tojohaŝi estas ĉefe agrikultura loko pro produktadoj de brasikoj, tomatoj kaj vinberoj. La sekundara sektoro estas la industrio, oni produktas aŭtokomponentojn. Ankoraŭ ekzistas signifa komercado.

En Tojohaŝi pluraj universitatoj funkcias.

Universitato en Tojohaŝi

En Tojohaŝi la Ŝinkansena linio Tōkaidō trairas. La fervojaj kaj aŭtovojaj kontaktoj estas bonaj. En la urbo tramoj kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La haveno havas signifan varan trafikon.

Tojohaŝi situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 16 °C. La jarpluvo averaĝas 1651 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, neniam neĝas.

Arta Muzeo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En Tojohaŝi naskiĝis fizikisto Koshiba Masatoshi.

Bildoj pri Tojohaŝi
Urba panoramo
Interna urboparto
Rivera ponto
Haveno
Botanika ĝardeno kaj amuzparko
Kastelo
Urba oficejo
Publika halo
Biblioteko
Stacidomo
Banko
Hotelo
Ortodoksa kirko


Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Amikurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans