Tm
tulio
Tulio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Tm kaj la atomnumeron 69. Ĝi estas rara tero en la lantanoida serio, kiu estas molega argent-kolora metalo.
Sinonimo, foje uzata[1], por tulio estas tuliumo por pli kongrui kun la simbolo Tm (kontrastu kun tali(um)o, simbolo Tl).