Boro
Aspekto
Boro[1] aŭ Borio[2] estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo B kaj atomnumero 5. Ĝi estas duvalenta metaloido.
Ĝi abundas en la naturo en la mineralo borakso (Na2B4O7•10H2O).
Historio
[redakti | redakti fonton]Mineraloj enhavantaj boron estas ekspluatitaj ekde antikveco ekde pluraj civilizacioj, interalie por fabriki vitron.
Boro estis izolita en 1808 (sed ne kiel aparta elemento) de Sir Humphry Davy, Louis Joseph Gay-Lussac kaj la barono Louis-Jacques Thénard (1777-1857)[3]. Jöns Jacob Berzelius malkovris boron kiel elementon en 1824.
Uzoj
[redakti | redakti fonton]Oni uzas boron interalie...
- por fabriki vitrofibron,
- por fabriki vitron (el Pirekso),
- en pirotekniko (artfajraĵoj) pro ties verda flamo.
Komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Boro en perioda tabelo
-
Boro
-
Boraksaj kristaloj
-
Borakso (Kalifornio)
-
Amorfa boro
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Boro rekomendita de L.L. Zamenhof en PIV [1]
- ↑ Borio rekomendita de Zdeněk Pluhař: Sistema ĥemia nomenklaturo en Esperanto (2011, 2-a versio) [2] paĝo 15.
- ↑ Personensuche (angle)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kemio
- Perioda tabelo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
|