Magnetismo
Magnetismo estas:
- tuto de la fenomenoj koncernantaj magnetojn;
- fako de la fiziko studanta tiajn fenomenojn.
El la ĉiutaga vivo estas konata precipe la feromagnetismo de kelkaj metaloj, precipe fero, sed ankaŭ nikelo kaj kobalto. Ĝi ebligas per magneto altiri tiajn metalojn kaj tiel ekzemple disigi ilin de aliaj metaloj, kio gravas en la utiligo de forĵetaĵoj.
Daŭraj magnetoj havas konstantajn magnetajn momantojn, kiuj kaŭzas feromagnetismon. Tamen, plej multaj materialoj ne havas konstantajn momantojn. Inter tiuj lastaj, iuj estas nur iomete altiritaj de la ĉeesto de magneta kampo (paramagnetismo); aliaj estas male forpuŝitaj de ĝi (diamagnetismo); ankoraŭ aliaj havas multe pli kompleksan rilaton al aplikata magneta kampo (antiferomagnetismo kaj ferimagnetismo).
Karakterizaj ecoj de magnetismo estas
[redakti | redakti fonton]- La magnetkampaj linioj fermiĝas sur si mem (ili havas nek komencan, nek finan punktojn).
- La magnetkampaj linioj ne intersekcas.
- La plej granda denseco de linioj estas proksime de la magnetpolusoj.
- La fluo de magneta fluo ekster la magneto estas de nordo al sudo, kaj ene de la magneto de sudo al nordo.
Malfortigo kaj elimino
[redakti | redakti fonton]Magnetismo estos eliminita aŭ malfortigita per hazarda aranĝo de la direkto de la magnetaj polusoj (Domajnoj).
Permanentaj magnetoj povas esti malmagnetitaj per la sekvaj manieroj:
- Varmigo de la magneto super la Curie-temperaturo nuligos ĝiajn magnetajn ecojn.
- Tuŝo - Froto de unu magneto kontraŭ alia hazarde eliminos la magnetismon en la frotita magneto.
- Alproksimigo kaj forigo de la magneto de magneto kun pli alta intenseco rezultos en malfortigo de la forta ekstera magneta kampo, kiu influas la magneton, kiun ni volas forigi de magnetismo.
- Meti la magneton en magnetan kampon kiu kontraŭstaras ĝin por longa tempodaŭro igos ĝin perdi siajn trajtojn.
- Martelado kaj/aŭ skuado - tiaj agoj malfortigos la magneton.
Elektromagnetismo
[redakti | redakti fonton]Branĉo de fiziko, kiu pritraktas la interagojn inter elektraj kaj magnetaj kampoj kaj iliaj fontoj, nome elektraj ŝargoj kaj kurentoj. Formalan priskribon donas la ekvacioj de Maxwell.
La magneta dupoluso estas la plej elementa formo en kiu povas okazi magnetismo. Ĉiuj komplikaj magnetaj strukturoj povas esti kunmetitaj el dupolusoj.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Vidigo de linioj de kampo pri cilindra magneta stangeto
-
Fera stangeto kreskigas la magnetan indukdenson,
-
Kurbo de unua magnetado:
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Michael Faraday
- Carl Friedrich Gauss
- James Clerk Maxwell
- Hans Christian Ørsted
- Nikola Tesla
- Kampo (magneto)
- Magneta fluksdenso
- Magnetosfero
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.spacedaily.com/news/nanotech-05zm.html
- http://physorg.com/news3784.html
- http://www.wondermagnet.com/magfaq.html Arkivigite je 2007-01-27 per la retarkivo Wayback Machine Informoj pri elektromagnetismo (projekcioj kaj eksperimentoj).
- http://www.crystalinks.com/magnetism.html
- KP188 Magnetismo - La iomete mistera forto, podkasto en Kern.punkto aperinta 2020-12-03 (esperante)