Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Tully Marshall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tully Marshall
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1864 (1864-04-10)
en Nevadurbo
Morto 10-an de marto 1943 (1943-03-10) (78-jaraĝa)
en Encino
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Hollywood Forever Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Marion Fairfax (1899–1943) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo teatra aktoro
filmaktoro
teatra reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1914–1943 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la scennomo de la usona aktoro William PHILLIPS. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Marshall.

William PHILLIPS (n. la 10-an de aprilo 1864 - m. la 10-an de marto 1943) estis usona aktoro pli konita kiel Tully Marshall. Li restis teatra aktoro dum preskaŭ 25 jaroj antaŭ ol aperi en filmo por la unua fojo en 1914.

Marshall komencis sian teatran karieron je la aĝo 19, kaj ludis variajn rolojn en Broadway-teatraĵoj ekde 1887. En 1902, aperante en la dramo The City de Clyde Fitch, li fariĝis la unua aktoro, kiu aŭdacis diri "God Damm" sur Broadway-scenejo.

Lia kariero kiel filmaktoro estis sukcesa antaŭ kaj post la alveno de parolaj filmoj. Li kapablis ludi tre variajn rolojn, el ebriaj skoltoj al afablaj avoj kaj sinistraj advokatoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]