Viana de Duero
Viana de Duero | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42218 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 50 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 32′ N, 2° 28′ U (mapo)41.533611111111-2.4605555555556Koordinatoj: 41° 32′ N, 2° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 992 m [+] | ||
Areo | 56 km² (5 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Viana de Duero [+] | |||
Viana de Duero [Viana de Duero] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 56,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 54 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 500 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.
Ĝi distas 37 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi enhavas la loĝlokojn Baniel, La Milana, Moñux, Perdices kaj Viana.
En ĝia teritorio inkludita en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 34 hektarojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Meze de la 19-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Baniel, La Milana, Moñux kaj Perdices.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj.