Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani
Bonan tagon al ĉiuj,
Hodiaŭ mi volas proponi la administrantiĝon de Kani. (Mi parolis kun li, kaj li akceptis mian proponon).
Kani vere ne bezonas prezenton: li estas inter la plej aktivaj redaktoroj de Vikipedio. Li estas aktiva ekde 2004 kaj, tra la jaroj, umis 255 975 redaktojn (!), kreis 51 400 novajn artikolojn kaj kontribuis al multaj aliaj. Nuntempe, li tre interesiĝas, inter aliaj, al la pliboniĝo de la tiel-nomataj «mil havendaj artikoloj», kaj dank'al sia redaktado la kero de la plej gravaj artikoloj de nia enciklopedio tre kreskis en kvalito dum la lastaj jaroj, iĝante eĉ pli kvalita ol la samaj paĝoj en iuj grandaj naciaj lingvoj kiel la portugala, la itala kaj la germana.
Oni endas rimarki, ke bedaŭrinde multaj el la administrantoj de nia Vikipedio malaktiviĝis dum la lastaj jaroj. Surbaze de la regulo «Se iu administranto ne faris ajnan kontribuon al la Vikipedio ekde unu plena jaro, li estu aŭtomate maladministrantigita» multaj el ili ne plu rajtas esti administrantoj; tio estas certe la kazo de Castelobranco (malaktiviĝis je la 21-a de marto 2021), de Chuck SMITH (20-a de aŭgusto 2019), de DidiWeidmann (14-a de majo 2020), kaj de KuBOT (9-a de januaro 2021).
Mi kredas, ke Kani faros tre bonan uzon de la novaj funkcioj. Tiamaniere, ni ankaŭ havos novan kaj diligentan administranton por nia enciklopedio. — Super Nabla🪰 08:04, 24 jul. 2023 (UTC)
Por
- Por: Kiel proponanto. — Super Nabla🪰 08:04, 24 jul. 2023 (UTC)
- Por: --Crosstor (diskuto) 08:45, 24 jul. 2023 (UTC)
- Por: Konsentu la proponon de Super Nabla🪰. Amike Rei Momo (diskuto) 08:50, 24 jul. 2023 (UTC)
- Por: Bona ideo, interalie ĉar Kani ĉiam kontrolas la novajn artikolojn kaj atentigas pri vandalaĵoj kaj fuŝoj. Kiel administranto li povos tuj korekti ilin, forigante evidentajn neenciklopediaĵojn. RG72 (diskuto) 08:52, 24 jul. 2023 (UTC)
- Por: --Dominik (diskuto) 08:59, 24 jul. 2023 (UTC)
- Por: Sen ajna hezito. --ThomasPusch (diskuto) 09:08, 24 jul. 2023 (UTC)
- Por: --Fenikals (diskuto) 09:10, 24 jul. 2023 (UTC)
- Por: --Sj1mor (diskuto) 09:23, 24 jul. 2023 (UTC)
- Por: --Claudio Pistilli (diskuto) 11:16, 24 jul. 2023 (UTC)
- Por: kompreneble. Arbarulo (diskuto) 13:05, 24 jul. 2023 (UTC)
- Por: Taylor 49 (diskuto) 13:10, 24 jul. 2023 (UTC)
- Por: Senhezite. - Moldur (diskuto) 16:54, 24 jul. 2023 (UTC)
- Por: Ceancata --Ceancata (diskuto) 17:14, 24 jul. 2023 (UTC)
- Por: Tre bona propono! Volonte mi aldonas mian subtenon--Rdelre (diskuto) 18:21, 24 jul. 2023 (UTC)
- Por: Li komence de mia Eo-vikipedianeco helpis min. - Giorno2 (diskuto) 18:37, 24 jul. 2023 (UTC)
- Por: Dankon pro la propono! -- Salatonbv (diskuto) 03:10, 25 jul. 2023 (UTC)
Kontraŭ
- ...
Sindetenoj
- ...
Komentoj/Reagoj
Mi dankas la afablajn vortojn de Nabla. Mi ne estas tiom optimisma kiel li, ĉar mi iom dubas pri miaj teknikaj kapabloj. Mi pretas labori kun helpo de aliuloj tiukadre. Ekzemple mi timas ĉu mi devas elteni du kontojn kun aparta pasvorto ktp. Aktiva vikipedieco ne nepre klasigas onin kiel taŭga administranto. Ĉiuokaze mi farus mian plej bonan. Mi dankos porajn voĉojn, sed ankaŭ tute ne malplaĉos al mi malporajn, ĉar mi komprenos tiujn kiel sincere pensitajn decidojn.--kani (diskuto) 08:26, 24 jul. 2023 (UTC)
- Komento: Ne maltrankviliĝu: la konto estos la kutima. Mi nur sugestis plifortigi vian pasvorton, se ĝi jam ne estas forta. — 08:34, 24 jul. 2023 (UTC) Super Nabla🪰 08:34, 24 jul. 2023 (UTC)
Komunikado de administranto
...
Rezulto
...