15-a arondismento de Parizo
15-a arondismento de Parizo | |||
---|---|---|---|
arondismento municipa elektodistrikto vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 75115 [+] | ||
Poŝtkodo | 75015 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 227 746 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 26 794 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 50′ N, 2° 18′ O (mapo)48.8413277777782.3002916666667Koordinatoj: 48° 50′ N, 2° 18′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 8,5 km² ( 850 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Paris 15e arrondissement [+] | |||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 15-a arondismento (france XVe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la maldekstra bordo de la Sejno, kaj laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 227 746 loĝantoj sur areo de 8,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 26 794 loĝantoj/km². Do tiele ĝi estas la plej multhoma arondismento de la franca ĉefurbo.
La 15-a arondismento, samkiel la 14-a arondismento, entenas parton de la kvartalo Montparnasse. La turo Montparnasse kaj la apuda gare Montparnasse situas je la limo inter la du arondismentoj.
Tie cetere troviĝas la granda centro por variaj ekspozicioj apud la Porte de Versailles, aŭ la areo Front de Seine kun altaj turoj, proksime al la Eiffel-Turo.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantaro | Denseco
(loĝ. po km²) |
---|---|---|
1872 | 75 449 | 8 874 |
1954 | 250 124 | 29 419 |
1962 (kulmino) | 250 551 | 29 470 |
1968 | 244 080 | 28 709 |
1975 | 231 301 | 27 205 |
1982 | 225 596 | 26 534 |
1990 | 223 940 | 26 340 |
1999 | 225 362 | 26 507 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Oni kelkfoje rigardas la 15-an arondismenton kiel la plej senkarakteran parton de Parizo. Sed jen kelkaj vidindaĵoj :
- Montparnasse
- La Ruche
- Porte de Versailles / Dôme de Paris - Palais des Sports
- Front de Seine
- Héliport de Paris - Issy-les-Moulineaux - Valérie-André
- Viadukto de Bulvardoj de Grenelle, Garibaldi kaj Pasteur