16 Psiĥo
16 Psiĥo | |
Asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 16 Psyche |
Aliaj nomoj | A852 FA vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Psiĥo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Annibale de Gasparis |
Dato de malkovro | 17-a de marto 1852 |
Loko de malkovro | Napolo (Italio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
436,921 Gm (2,921 AU) 375,958 Gm (2,513 AU) 497,884 Gm (3,138 AU) |
Discentreco | 0,140 |
Meza anomaliangulo | 323,379° |
Klinangulo | 3,095° |
Periodo | 1 823,115 t (4,99 j) |
Meza cirkulrapido | 17,34 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
150,352° |
Argum. de periapsido | 228,047° |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
357 × 255 × 212 km[1] 253.16 ± 4 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(2,19 ± 0,08) ×1019 kg [1] (6 490 ± 2 940) kg/m3[1][2] ~ 0,06 m/s2 ~ 0,13 km/s |
Rotacia periodo | 0,1748 t (4,196 h) |
Aksa kliniteco | ~ 95° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Maksimuma |
160 K 280 K (+ 7 °C) |
Geometria albedo | 0,120 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | M |
Absoluta magnitudo | 5,90 |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
12,19 9,22 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,085" 0,29" |
16 Psiĥo estas tre granda asteroido de la asteroida zono, plej granda M-tipa (metalhava) konata asteroido.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]16 Psiĥo estis malkovrita de la itala astronomo Annibale de Gasparis, la 17-an de marto 1852.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis la nomon de la legenda princino Psiĥo (greke ψυχή), kies beleco superis tiun de Venuso.
Ĝi estas la unua asteroido katalogita post la enkonduko de la numera kodo de Johann Franz Encke. Ĝia simbolo estis la cirklita numero "16": ⑯. Oni desegnis pli malfrue la simbolon: , sed neniam uzis ĝin.
Ecoj
[redakti | redakti fonton]Ĝi komponiĝas, laŭ analizo per radaro, de sufiĉe puraj fero kaj nikelo kun malgranda kvanto da pirokseno. Oni rimarkas la tutan malĉeeston de akvo aŭ de materialoj entenantaj akvon. Pŝiĥo ŝajnas esti la kerno de pli granda frakasita korpo.
Se 16 Psiĥo estus restaĵo de pli granda astro, oni atendus trovi aliajn asteroidojn sur simila orbito, sed 16 Psiĥo apartenas al nenia asteroida familio[3]: ĉu la aliaj anoj de la familio pulvoriĝis pro alfrapoj, ĉu iliaj orbitoj, pro perturboj tiom ŝanĝis, ke la familio ne plu estas rekonebla.
16 Psiĥo estas sufiĉe mashava, por mezureble perturbi aliajn asteroidojn, tio kio permesis kalkuli ĝian mason. Estimo de ĝiaj grandoj per kaŝado de steloj donas dimensiojn de 214 × 181 km. Ĝia denso kongruas kun tiu de korpo farita el metalo.
Analizo de ĝia luma kurbo montras elipsoidan formon kaj aksan klinecon de ĉirkaŭ 95°.
Iuj maloftaj meteoroidoj, tiel nomataj enstatitaj ĥondritoj estas eble devenaj el 16 Psiĥo.
Noto kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer(Freŝaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer) (angle)
- ↑ (3 300 ± 700) kg/m3 laŭ aliaj mezuroj: Lupishko, D. F. (2006). "On the bulk density and porosity of M-type asteroid 16 Psyche" (Pri la ŝajna denso kaj porhavo de la M-tipa asteroido Psiĥo) (angle)
- ↑ The Missing Psyche Family: Collisionally Eroded or Never Formed? (La mankanta Psiĥa familio: kolizie erodita aŭ neniam formita ?) de Donald R. Davisa, Paolo Farinellab kaj Francesco Marzaric (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
15 Eŭnomio | 16 Psiĥo | 17 Tetiso |